Kial iĝi riisto

Antaŭatentigo: Ĉi tiu artikolo tute ne temas pri “lingvistikaj” argumentoj, t.e. kio estas pli facila, pli natura kaj simile. Tiujn mi prifajfas.

Ĝis nun mi ne sukcesis entusiasmiĝi pri riismo. Mi sciis ke ĝi ekzistas, aŭdis la argumentojn kaj kontraŭargumentojn, kaj tie la afero finiĝis por mi. Mi ne estis kontraŭ, sed mi ne vidis bonan kialon por mem riistiĝi.

Tio estas ĉar mi erare pensis ke la sola maniero en kiu riismo subtenas egalecon temas pri egaleco de viroj kaj virinoj – aŭ mi prefere diru: de inoj kaj iĉoj (ekde nun mi skribas riisme). Mi tiam komprenis ke la nuraj du celoj de riismo estu ke:

  1. se oni parolas pri homo en la tria persono, ne gravu ĉu la homo estas ino aŭ iĉo (la celo de “ri”)
  2. ne estu tiel ke la iĉa formo estu baza kaj la ina formo derivita, kio sugestus ke iĉoj pli gravas (la celo de “-iĉ-)

Mi ege subtenas egalecon de inoj kaj iĉoj, sed tamen ĉi tiu kialo ne sufiĉis por konvinki min. Kio do ja konvinkis min? Estis pensoj pri homoj kies genra identeco estas alia ol ina aŭ iĉa, kaj pri homoj kies seksa orientiĝo ne estas aliseksema. Mi legis plurajn artikolojn en la angla pri tio kiel neŭtraligi nian anglalingvan paroladon tiel ke ĝi ne ekskluzivu tiujn homojn, ke ĝi ne supozu ke ĉiu estas aliseksema kaj aŭ ina aŭ iĉa. Mi ekkonsciis ke tio estas VERE GRAVA en ĉiu lingvo kaj ke mi volegas ekparoli tiel ke mi neniun ekskluzivu. En Esperanto, riismo povas helpi tiun celon. Lasu min ilustri kion mi celas per kelkaj ekzemploj.

Unua situacio: Vi parolas kun amiko, ekscias ke ri estas en amrilato, kaj volas demandi pri ria koramiko. Se vi demandas ekzemple “Kiel li/ŝi (via koramiko/koramikino) nomiĝas?”, vi havas antaŭsupozon pri la seksa orientiĝo de la koncernaj homoj. Imagu kiel sentas sin ekzemple iĉo kiu havas koramikiĉon kaj ricevas demandon pri “ŝi” aŭ pri sia “koramikino”. Ĉu ri devas respondi “Hmmm… fakte estas ne ŝi, sed li”? Povas esti embarase kaj malkomforte por vi ambaŭ. Sed per uzi na ri, vi antaŭsupozas nenion kaj do en iu nivelo sciigas vian kunparolanton ke vi akceptas ajnan seksan orientiĝon.

Tiaj problemoj povas okazi ne nur kiam oni parolas pri koramikoj, sed ankaŭ pri aliaj familianoj. Dua situacio: Vi parolas pri “gepatroj”. La esprimo “gepatroj” supozas ke ĉiu homo havas unu patrinon kaj unu patriĉon. Kaj tio ne estas realeco. Kio se via amiko havas du patrinojn? Nia lingvouzo devas inkluzivi ĉiujn specojn de familioj, do pli akcepteme estas demandi pri “patroj” (kompreneble en la riisma, neŭtrala senco). Kaj la samo evidente validas pri geavoj, geonkloj, geedzoj ktp.

Tria situacio: Eble iu el la homoj pri kiuj vi parolas ne volas esti perceptata, kaj do nomata, kiel ino aŭ iĉo. Ne ĉiuj homoj identiĝas kun unu el tiuj ĉi du genroj, kelkaj eble sentas sin kiel ambaŭ, aŭ kiel nek nek, aŭ foje tiel foje tiel, aŭ kiel io alia. Jes, ekzistas pli ol nur du genroj, kaj la pronomo ri povas helpi al ni speguligi tiun realecon en nia lingvouzo. Ne miskomprenu: jam la origina ideo kiun mi jam menciis, ke ina aŭ iĉa genro ne estu la plej grava kriterio laŭ kiu ni skatoligas homojn, estas treege relevanta. Sed la fakto ke la du skatoloj ne ekzistas estas ankoraŭ plia kialo.

Do, mi esperas ke la supraj ekzemploj pensigis kaj komprenigis vin, kaj ke eĉ se vi decidos ne paroli riisme, vi trovos aliajn manierojn kiel per via lingvouzo konsideri ĉiun kaj ne nei la ekziston de ajna minoritata grupo. Se vi havas tiajn proponojn, bonvolu kundividi ilin! Krome, mi ŝatus peti la spertajn riistojn korekti min se mi ion fuŝis – ĉi tiu artikolo estas mia tutunua provo skribi riisme, do povas okazi. Ho, mi scivolas kiel mi alkutimiĝos al ĉi tio!

12 komentoj

Enarkivita sub lingvo

12 respondoj al “Kial iĝi riisto

  1. Resondado: Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj – Egalecen

  2. En mia blogo mi esploras la proponon kreitan de Markos: http://notojpririismo.blogspot.com/2016/11/riismo-laufundamente.html
    Bonvolu legi ĝin 🙂

    Ŝati

  3. Mi neniel kontraŭas evoluigon de la lingvo al pli simetria esprimo de sekso kaj precipe al la neneprigo esprimi sekson,* sed mi forte kontraŭas la kontraŭnorman vojon skizitan en ĉi tiu blogero.
    Mi mem iam skizis manieron, kiel oni sen peko kontraŭ la Fundamento kaj sen neceso atendi aprobon de la Akademio de Esperanto povus procedi por simetriigi la lingvon:
    http://lingvakritiko.com/2015/01/31/seksa-egaligo-en-la-lingvo-laufundamente/

    *Mi ne havas iluzion, ke ŝanĝo de la lingvo iel ŝanĝus la socion, sed kiel pravigo sufiĉas jam adaptigo de la esprimkapablo al bezonoj ekz. de neduumseksuloj aŭ de senseksa esprimado.

    Ŝati

  4. Mi ŝatis ĉiun vian proponon, tamen mi opinias ke la lasta estas pli facile akceptata de la ĝenerala publiko kaj avantaĝas je la punkto ke ankaŭ malnovaj tekstoj antaŭe verkitaj daŭre estos legeblaj ĉar la radikoj estos ankoraŭ rekoneblaj. Krome, eble ia senco de praesperanto povas esti, el la tempo kiam esperanto estis seksisma, kaj oni povas eĉ fieri pri ĝia egaleciĝo.

    Ŝati

  5. marcoscramer

    Mi verkis artikolon, kiu detale analizas la temon de ĉi tiu afiŝo:
    http://lingvakritiko.com/2014/10/16/esperanto-kaj-sekso/

    Ŝati

  6. Kiam mi unue aŭdis pri riismo en 1997, mi tuj eksimpatiis pri la propono. Mi fakte pensis eĉ antaŭ tiam, kaj ankoraŭ nun, ke se Esperanto ne forigas sian seskismon, ĝi ne taŭgas kiel la “lingvo internacio”, kaj se reformo ne eblas, ke mi do devus tuj kabei. (Mi ne volas kabei, interalie pro tio, ke mi estas Esperantisto jam dum 19 jaroj kaj ĝi do nun estas simple granda parto de mia vivo. Mi tamen ne sentas min ebla plene defendi la movadon dum seksismo restas parto de la lingvo.)

    Kiam mi eksperimentis paroli riisme kelkfoje inter 1998 kaj 2000, mia sperto ĉiam estis netolero de riismo ĉe miaj kunparolantoj, tiel ke la konversacio tuj ŝanĝis temon al korektado de miaj “eraroj”, kaj do vera konversacio efektive tute ne eblis dum mi daŭris paroli riisme. (Oni ja multe emas korekti aliajn, kiam oni parolas Esperanton, kaj tio estas kutime pro bonaj kialoj.)

    Mi min demandas, ĉu eble liistoj estas pli toleremaj al riismo nun. Se vi estas riisto, kio estas via lastatempa sperto tiurilate? Mi ankaŭ scivolas, ĉu la originalaj subskribintoj de la Riisma Manifesto efektive ankoraŭ parolas kaj skribas riisme.

    (Markos: mi ĵus finlegis vian ampleksan artikolon hieraŭ, kaj mi fakte komencis legi ĝin antaŭ 5 tagoj. Ĝi estas tre interesa, kaj mi esperas plian interesan diskutadon pri viaj ideoj.)

    Ŝati

    • Markos

      Matthew skribis:

      > Mi min demandas, ĉu eble liistoj estas pli toleremaj al riismo nun.

      Mi havas la impreson, ke dum la pasintaj jaroj la uzado de kaj la toleremo al riismo multe kreskis en la Eŭropa junulara Esperanto-movado. Mi ne povas esti tute certa pri tio, ĉar mi mem ĉeestis mian lastan junularan Esperanto-aranĝon antaŭ preskaŭ ses jaroj (ĉar mi patriĝis antaŭ iom pli ol kvin jaroj), sed surbaze de tio, kion mi aŭdis de aliaj, ja estas tiel. Eble iu daŭre aktiva en la Eŭropa junulara Esperanto-movado povas pli detale komenti.

      Al tiu kreskanta uzado de kaj la toleremo al riismo verŝajne signife kontribuis la riismo de konataj Esperanto-muzikistoj kiel La Perdita Generacio kaj Gijom’.

      Ŝati

    • Hodiaŭ mi metis tre similan demandon en la grupo Esperanto en Facebook. Se vi interesiĝas vidi la respondojn, kontrolu nun antaŭ oni (eble) forviŝos ĝin aŭ eĉ forigos min de la grupo. https://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/permalink/10152776164640289/?qa_ref=qd La faktaj respondoj al la demando estas plejparte toleremaj, tamen la komentoj min demandigas, ĉu mi pli bone kabeu ol riistiĝu.

      Ŝati

  7. Resondado: Aperis artikolo “Esperanto kaj sekso” | Egalecen

  8. Markos

    Mi konsentas kun vi, ke tio estas tre bonaj kialoj por paroli riisme. La ĉefa problemo, kiun mi vidas kun individua decido ekparoli riisme, estas, ke ĝi povas kaŭzi miskomprenon. La uzo de “ri” kaj “-iĉ-” ĉi-rilate ne estas problema, ĉar ili ne povas kaŭzi MIS-komprenon, sed nur NE-komprenon: Se la aŭskultanto ne konas riismon, ri ne komprenas tiujn elementojn, kaj iel montros sian nekomprenon, tiel ke oni povas klarigi. Sed se oni uzas “patro”, “edzo”, “filo”, “reĝo” ktp en seks-neŭtrala senco, tio ja povas kaŭzi MIS-komprenon: La aŭskultanto pensas, ke ri komprenis la diraĵon, sed fakte ri ne komprenis ĝin, ĉar ri ne scias, ke tiuj vortoj estas uzata seks-neŭtrale. Iel oni devus marki ankaŭ ĉe tiaj vortoj, ke oni uzas la vortojn en neklasika senco.

    Mi pensas ke iuj proponis provizore marki tiajn seksneŭtralajn vortojn per “ge-“, ĝis kiam riismo iĝas pli vaste uzata. La ĉefa problemo kun tiu solvo estas, ke “ge-” tradicie signifas ambaŭseksecon kaj ne ajnaseksecon, kaj sekve (precipe en multenombro, kiel en “gepatroj”) ankaŭ povas esti miskomprenata.

    Alian interesan ideon mi unuafoje aŭdis de Marteno Miniĥ antaŭ pluraj jaroj: Ĉar la radikoj kun tradicie klare virseksa signifo sed riisme seksneŭtrala signifo ĉiuokaze estas malmultaj (temas pri 11 parenco-radikoj kiel “patr/”, “edz/” kaj “kuz/”, la kvin radikoj “vir/”, “sinjor/”, “fraŭl/”, “knab/” kaj “bub/” kaj kelkaj nobelo-radikoj kiel “reĝ/”, “baron/” kaj “emir/”), oni povus ankaŭ sen tro grandaj malfacilaĵoj enkonduki novajn seks-neŭtralajn radikojn por tiuj konceptoj, ekzemple “spaŭzo” por “edzo aŭ edzino”. Tiam oni povas sekse pliprecizigi per “spaŭzino” kaj “spaŭziĉo” (aŭ “virspaŭzo”, ĉar oni ja konservas la tradician signifon de “vir/”). Sed kiam oni ne pliprecizigas, ne eblas la miskompreno ke temas pri viro. Tiu, kiu ne konas tiun reformproponon, simple ne komprenos, kio estas pli bona ol miskompreni, ĉar ri povas demandi kaj ricevi klarigon.

    Kvankam tiu propono laŭ mi estas tre bona, ĝi verŝajne ne facile akceptiĝos. Kvankam lerni dudekon da novaj radikoj ne estas tre granda laboro, tamen multaj homoj ne sufiĉe okupiĝos pri la afero por tuj memorteni ĉiujn. Aldone, ne klaras laŭ kiuj kriterioj oni elektu la novajn radikojn: Mi persone pensas ke tio estus bona momento por enkonduki kelkajn bazajn ne-eŭrop-devenajn radikojn en Esperanton, sed eble ne ĉiu konsentas. Estas risko ke la (verŝajne ne multaj) subtenantoj de tiu ideo disiĝus en diversajn frakciojn, kiuj subtenas malsamajn arojn de nov-enkondukataj radikoj.

    Por eviti, ke oni devas fari arbitran elekton de novaj radikoj kaj ke ĉiuj devas lerni tiujn tute novajn radikojn, mi alvenis al la ideo, ke estus pli bone krei la novajn radikojn sistemece surbaze de la ekzistantaj radikoj. Jen ekzemplo de tia sistemo: Oni aldonas “j” post la kutime akcentita vokalo de la koncerna radiko; se tiu vokalo estas “i”, oni ŝanĝas ĝin al “e”; se tiun vokalon sekvas “ŭ”, oni forlasas tiun “ŭ”. Tiel oni ricevas la vortojn “pajtro” (= patro aŭ patrino), “ejdzo” (= edzo aŭ edzino), “vejro” (= viro aŭ virino) kaj “frajlo” (= fraŭlo aŭ fraŭlino). Tiuj novaj seksneŭtralaj radikoj estus pli facile lerneblaj ol tute nove elpensitaj seksneŭtralaj radikoj.

    Tiel la supre menciitaj miskomprenoj estus evitataj, kaj la iom-post-ioma transiro de la nuna lingvouzo al “fina venko” de la riismo eblus sen daŭra miskompreno kaŭzita de tio, ke oni ne scias, ĉu iu parolas/skribas riisme aŭ ne.

    Kion aliaj opinias pri ĉi tiu propono?

    Liked by 2 people

    • Lucas Cerante (Lextum8)

      Saluton Markos, mi trovis vian proponon hodiaŭ, kaj vere ĝi estas la plej originala, utila, facila, fundamenta ideo por igi Esperanton pli justa, ĉar ĝi ne kreas miskomprenon, ne tro antikvigas librojn, kaj eĉ simpligus lernadon post kelkaj jaroj!, ĉar oni ne devus diferecigi vortojn kiuj bezonas ge- de tiuj kiuj ne bezonas ĝin, ĉar neniu bezonus ĝin

      Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s