En diskutoj pri socia justeco anglalingve oni ofte uzas la vorton ‘intersectionality’. Ĉikadre ĝi aludas la aferon, ke, kvankam en kutima diskutado oni emas individue kaj aparte pritrakti la konceptojn de raso, genro, seksuma orientiĝo* ktp., tiuj identecoj kaj grupapartenoj ja estas plure haveblaj, kaj la interkruciĝo de tiuj homaspektoj donas unikajn vivspertojn al ĉiuj. Mi uzos tradukon Esperantan ‘pluraneco’, ĉar ĝi temas pri aneco en pluraj el tiuj grupoj.
Do kial pluraneco gravas kaj diskuntindas? Unue, la apartigema diskutmaniero, kiun mi menciis supre, povas esti damaĝa. Ekzemple, multaj homoj nomas la movadon pri egalaj rajtoj por samseksemuloj la ‘nova movado pri civilaj rajtoj’, t.e. komparante ĝin rekte al la dudekjarcenta lukto por liberigo kaj egaligo de nigruloj. Ignorante la klarajn malsamecojn inter raso kaj seksuma orientiĝo, necesas memori, ke eblas esti kaj nigrulo kaj gejo aŭ lesbo (aŭ eĉ ambaŭseksemulo – la ignorado kaj forviŝado de ambaŭseksemuloj estas alia grava temo). Kaj fakte, pli da malblankuloj identas sin kiel GLATanoj ol blankuloj, kvankam la reganta komunikilaspektigo de GLATuloj estas blankula kaj riĉa. Nur pere de diskuto de la pluraneco de nigrulaj gejoj kaj lesboj ni povas eviti tiajn miskonceptojn.
Due, aparteno al pluraj subpremataj grupoj forte influas la socian percepton de oni, kaj oniajn vivspertojn. Esti blankulino kaj esti nigrulino estas du tute apartaj aferoj. Mi sekvas multajn nigrulinojn en Twitter kiuj pepas pri rastemoj, kaj mi per ili multege lernis pri kaj seksismo kaj rasismo – aferojn, kiujn mi ne povintus lerni simple de ekz. nigrulaj viroj kaj blankulaj virinoj. Estas tre trafa profilpriskribo de unu el ĉi tiuj sekvatoj – ‘Mi aŭdacas esti kaj nigrulo kaj ino’. Al nigrulinoj estas certaj stereotipoj pri disputemo, parolmaniero, ŝminkaĵoj ktp. – denove, aferoj, kiujn oni ne rimarkus se oni lernus pri feminismo nur de blankulinoj.
Trie, malmuntante la binariecon de la supre priparolitaj identecoj, pluraneco ebligas al ni pli profunde kompreni tiujn identecojn je flua skalo. Ekzemple, kolorismo (‘colourism’) agnoskas, ke malblankuloj ne ĉiuj spertas diskriminacion samgrade, sed ke plejparte rasa diskriminacio funkcias laŭ nigreco de la haŭto. Mi ne volas diri ‘ju pli nigra, des pli subpremata’, ĉar tio estus same reduktema kiel la pensmanieroj kiujn mi kritikas, sed meksikdevena usonano ne spertos la saman diskriminacion kiel afrikdevena usonano.
Kvare, tra pluraneco oni povas vidi, ke oni povas esti samtempe subpremata minoritato kaj samtempe sufiĉe privilegia. Kvankam mi estas gejo, mi tamen estas blankulo kaj viro, kaj pro tiuj du lastaj aferoj mi havas multe da privilegio. Estas grave agnoski proprajn privilegiojn, ĝuste kiel estas grave agnoski kiel kaj kiom aliaj estas subpremataj.
Fine, mi pensas ke kompreno na pluraneco estas nepra por esti ideologie antaŭenpensa esperantisto. Se ni kiel esperantistoj volas vere atingi globan pacon kaj interkompreniĝon, ni devas fari pli ol simpli kanti la himnon kaj partopreni internaciajn renkontiĝojn. Ni okupiĝu pri sinedukado ĉirkaŭ ĉi tiuj temoj, por ke ni povu klare kaj klere koni la sociajn problemojn kaj agi lerte kaj efike.
*Oni diris al mi, ke ĉi tio estas iomete nekutima lingvouzo, kaj oni emas pli diri ‘seksa’. Tamen, laŭ mi estas gravas diferenco inter ‘seksa’ kaj ‘seksuma’, t.e. ‘rilate al seksoj’ kaj ‘rilate al genropreferencoj je seksumado’, kiu aparte gravas havi en ĉi tia blogo.
Resondado: Egalecen kongresas | Egalecen
Resondado: Nia nova manifesto | Egalecen