Pasintdimanĉe vizitis min mia kuzino kun siaj gefiloj. Estis interesa posttagmezo por pripensi la seksismon kiu trafas nin, jam ekde nia naskiĝo kaj dum nia infanaĝo. La ino estas 7 jaraĝa, la iĉo aĝas nur 3 jarojn kaj duono. Mi havis por ili du donacojn, kiujn mi trovis hazarde en la skatolo de “Happy Meal”. Temis pri du brakhorloĝoj, unu verda kun bildo de Ben Ten, kaj unu rozkolora kun bildo de Hello Kitty. Je la disdonado, mi montris la verdan al la iĉo kaj la rozkoloran al la ino, dirante: “Tiu ĉi por vi, kaj tiu ĉi por vi, aŭ male, se vi preferas”. Ĉiuj ridis, kaj neniu prenis mian aserton serioze. Sed eĉ pli interese estis tio, kio okazis poste. La etuloj surmetis ilin, dum la granduloj ĉirkaŭ ni komencis komenti kaj gratuli, tamen tute ne per samspecaj komplimentoj, kio komprenigis al mi ke:
1) la “knabeca” brakhorloĝo donis superpovojn al la iĉa kuzinido, transformante lin en ia superheroo;
2) la rozkolora horoloĝo ne donis superpovojn, sed igis la knabinon pli ĉarma kaj eleganta.
Mi pensis ke tio maljustas, kaj ke indus krei horloĝojn kiu samtempe estu belaj kaj donu superpovojn… ĉu ne?
Post iom da tempo la superheroo ekbezonis pisi. La patrino diris: “Ĉar vi estas eta viro, vi povas fari tion en la herbejo.” Mi memoris ke, en infanaĝo kaj ne nur, mi plurfoje pisis en herbejoj kaj arbaroj… ĉu mi eble estas viro? Do, mi decidis malkovrigi la sekreton al la knabino: jes, vi povas.
Poste mi kaj la infanoj iris ludi en la korto. Ni estis amuziĝantaj, ĝis kiam alvenis mia patro kaj enmiksiĝis en la ludojn. La etulo tuj kuris “teamiĝi” kun mia patro kaj kriis: “Ni estas la viroj! Ni venkis” Mi demandis: “Kion tio signifas?” Kaj li: “Ke ni venkis!” “Kial?” “Ĉar ni estas la iĉoj, kaj vi la inoj!” “Ha. Kaj kion vi gajnis?” Li silentis kaj iom pripensis. “Nenion”, li agnoskis, ridetante iom honteme. Jam tre grava agnosko, mi pensis.
Kiel patro de du penishavantaj filoj, mi povas konfirmi por vi, ke la simpla fakto havi tiun korpoparton tute ne garantias, ke herbeja pisado ne kovros ankaŭ la pantalonon, la ŝuojn, la manojn, kaj foje eĉ ankaŭ la T-ĉemizon. Mi simple ne kredas, ke iĉoj “pli kapablas” kampare pisi ol inoj.
Cetere, je la maloftaj okazoj kiam ni manĝas en makdonaldecaj restoracioj, mi ĉiam elektas unu “iĉan” kaj unu “inan” ludilojn. Ambaŭ infanoj ŝatas ambaŭ. 🙂
ŜatiLiked by 1 persono
^^ Nu, knaboj ne devas tiom atenti urtikojn – almenaŭ tiel kampare pisi pli facilas 🙂
ŜatiLiked by 1 persono
Hmm, jes kaj ne — ni trovis, ke la malplej plaŭdema pismaniero por niaj infanoj estas la “ineca” kalkansida pozicio, do tiel ili faras.
ŜatiŜati