Ĉu ni povas esti amikoj?

Enhavaverto: perforto, manipulado de iĉoj.

Mi volus skribi pri la temo de amikeco inter viroj kaj virinoj. Min mem mi konsideras tute taŭga amikmaterialo, tamen mi ofte renkontas certan problemon, specife kun viroj. Antaŭ nelonge okazis al mi afero kiu bone priskribas la situacion kaj pere de ĝi bone klarigeblas kial la “amikzono” (“friendzone”, sed bonvolu proponi alian tradukon en la komentoj se vi havas pli bonan) estas seksisma stultaĵo.

Mi amikiĝis kun certa Steĉjo, tute mojosa knabo, kiu iĝis tre proksima animfrato. Post monatoj da amikiĝo venis agnosko ke li enamiĝis en min, kio estis problema ĉar ne estis reciproka. Tion mi tuj klarigis kaj li certigis min ke ja estas tute enorde kaj tiaj aferoj okazadas kaj tio certe neniel detruos nian amikan rilaton. Tiel ĉi devintus finiĝi, sed…

Post mia foresto Steĉjo venis al mia domo por pretigi bonvenigan vespermanĝon. Tiu konsistis el bakita pano kun freŝaj tomatoj kaj herboj, kokidaĵo kun migdaloj kaj el fragoj, ĉio akompanata de ruĝa vino. Amika gesto? Mi persone ekdubis, ĉar la nura afrodiziaĵo kiun li ellasis estis verŝajne ostroj. Ve, kiam virino diras ne ŝi celas ne.

Mi do pli klare indikis ke nia rilato iĝos nenio pli ol amika kaj tiam Steĉjo ĉesis ĉiun kontakton. Finfine post mia longa ĝenado li diris: “Ĉu vi ne komprenas? Mi ne volas amikiĝi kun vi plu”. Mi ektristis kaj tio instigis “konsoladon” en la formo de brakumado kaj eĉ iom perforta kiso. Li pluklarigis la aferon jene: “Ni neniam estis amikoj, mi ĉion dekomence faris por kuniĝi kun vi kaj mi ja ne bezonas amikiĝi kun vi, mi havas jam sufiĉe da amikoj”.

Do pardonu sed tio ĉi ne estas enorde. Unue, mi klare esprimis mian deziron resti nur amikoj. Miaj menskapabloj sufiĉas por memstare kaj libere decidi pri tio kaj do mi povas samkiel li fari. Due, se li sciis ke amikeco ne funkcios por li, diru tion kaj ne mensogu. Trie, oni almenaŭ havu la dececon rekte diri kaj adiaŭi, ne simple ekignori la alian ĉar oni havas “sufiĉe da amikoj”.

La difino de “amikzono” ĉe la “Urban Dictionary” estas jena:

“Kiam oni atendas de vi subtenon al knabino kiun vi vere ŝatas dum ŝi serĉas pli inteligentan, pli riĉan aŭ pli belaspektan koramikon. Estas malmulto kiun vi povas fari por eliri tion ne sentante sin kiel idioto. Do ĝenerale, unu el la plej fiaĉaj aferoj knabinoj faras, ĉu intence aŭ ne.“

La tuj unua afero kiu trafas onin estas la fakto ke malgraŭ la ĝeneraleco de la koncepto, en praktika uzado oni ĉiam alproprigas la staton nur al viroj. Sed krom tiu ĉi malegaleco, multaj aliaj problemoj enestas. La rakonto kiun mi ĵus prezentis bone ilustras ilin.

Do sume, mi kiel virino estas egale valora kaj havas rajton je sincero kaj amikeco kaj rajton kundecidi pri kiu estu mia amiko kaj kiu fikamiko aŭ koramiko sen esti devigata al io aŭ juĝita pro miaj decidoj. Estas nenies devo repagi interesiĝon de amiko per simila sento. Laŭ la koncepto de “amikzono” mi do estas malbona persono ĉar mi vidas mian amikon simple kiel… amikon. La ideo ke se oni estas afabla al knabino ŝi devus reciproki per fiko estas unu el la plej seksismaj kiujn mi konas kaj mi ne komprenas kiel ĝi travivis de prahistorio ĝis la nunaj tempoj. Mi dirus ke multe pli sencas la ideo ke la premio por amikeco estu ne fiko sed… amikeco, ĉu ne?

7 komentoj

Enarkivita sub ĉiutaga vivo

7 respondoj al “Ĉu ni povas esti amikoj?

  1. Meblo

    Jam pli ol dudek jaroj mi troviĝas en Esperanto-renkontiôj. Ni ĉiuj ja scias kio okazas tie. 😉 Kvankam mi persone spertis ke la cirkonstancoj por kreskiĝo de nereciproka amo estas idealaj – kaj sufiĉe ofte realiĝas – mi neniam aŭdis pri la fenomeno en Esperanta medio. Nur antaŭ kelkaj jaroj mi trafis la unuan fojon la nocion en Nederlanda retforumo por junaj viroj, kaj nur hodiaŭ mi trovis provojn je traduko de “friendzone” en tiu ĉi blogo. Ŝajnas ke en Esperantio, la fifama fenomeno ne estas konata. Mi trovas tion rimarkinda.

    Laŭ mia percepto, la “amikzono” ĉefe ekzistas en la kapoj de tiuj kiuj apartenas – aŭ estas forte influitaj – de la Usona rilata kulturo. Estas unu el tiuj lokoj el kiuj oni povas eskapi nur per ĉesi kredi je ĝi.

    Ŝati

    • PK

      Por mi, male, estis unu el tiuj momentoj kiam oni subite trovas vorton kiu precize priskribas iun konatan fenomenon por kiu mi tamen antaux tio ne havis nomon.

      Ŝati

  2. Mi iris al http://www.urbandictionary.com/define.php?term=Friend%20Zone kaj vidis ke tie estas eĉ 91 difinoj de “amikareo”… Vere mi ekĝeniĝis pro kiom mizoginaj ili estas, tamen tiu ĉi tre ridigis min: Amikareo= “mitologia ejo kien iras mizoginoj kiam virino ne volas iliajn penisojn” 😀

    Ŝati

  3. Swalf

    Evidente vi ne havas ian kulpon. Vi klare diris lin, ke via rilato estas nur amikema. Mi bedaŭras ke ankoraŭ multaj uloj ne povas kompreni amikan rilaton inter uloj reciproke altiremaj.
    Mi estas ambaŭseksema kaj laŭ tiel rezonado mi preskaŭ ne povus havi amikan rilaton kun ĉiuj…
    Laŭ mi, se inter du amikoj unu el ili ekamas la alian, oni bezonas babili klare kaj kune decidi la postfaradon.

    Liked by 1 persono

  4. “amikaero” (rekta traduko), “amikskatolo” aŭ “amikŝranko” (ide-adaptita traduko)

    Ŝati

  5. Laŭ mia sperto, la ĉefa problemo de la esprimo “amikzono” (aŭ “amikskatolo”, “amiktirkesto”) estas, ke ĉiu havas alian difinon de ĝi. Mi legis longan germanlingvan artikolon kaj je la fino nur restas unu komuna kerno: “Persono A enamiĝas al persono B. A kaj B havas amikan rilaton. Pli ne okazas.” Tio kompreneble ne estas la kompleta bildo, mankas multaj informoj pri la cirkonstancoj. Kaj el tio rezultas multaj diversaj situacioj.

    Ŝati

  6. Rolando

    Do, mi jam diris antaŭe sed mi reafiŝos ĉi tie por ke aliaj vidu: mi mem tradukus kiel ‘meti iun en la amikan skatolon’ 🙂

    Liked by 1 persono

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s