En Egalecen ni volas prezenti ne nur artikolojn al vi, sed ankaŭ pensigajn artaĵojn, kiuj rilatas al niaj celoj kaj ideoj. Ĉisemajne ni prezentas poemojn pri la temo ‘Duumeco’. La unua estas de Rolando Bonkorpa, unu el niaj kontribuantoj, kaj la postaj du de Jorge Camacho, konata verkisto en Esperantujo.
Enhavavertoj por la poemoj: seksumado, generilvortoj.
knab*o
ravis mian koron knabiĉo
havis belan pugon kaj piĉon
kaptis l’okulon bela knabin’
penetradis min ĝis noktofin’
– Rolando Bonkorpa
homgamo
internigrokajblanka
flukontinu’
interjinokajjanga.
tasko
poemojn, pentraĵojn, statuojn
verkitajn duale, duume,
ni re-spektu, reverku per gam-idiomo
novabruptalume.
– Jorge Camacho
Por verki poemon aŭ romanon
la hom’ bezonas iun organon.
Ĝi tamen estas nek kac’, nek piĉo,
sed cerbo, Bon-nur-korpa knabiĉo.
ŜatiŜati
Do, ĝi pensigis vin – jen sukceso!
ŜatiŜati
Ĉiuj havas sukcesojn laŭskale de si:
Iujn ne kontentigas plej fora progreso,
por kelkaj igi pensi la aliajn: “fi!”
sufiĉas por anonci sekvantan sukceson!
Anticipa postskribo 1:
Pensu unu momenton, ho Kara Publiko,
antaŭ ol vi ĵetiĝos al mi kun mortkriĉo,
ke la veraj valoroj eltenos kritikon.
(sed la homoj ja povas ne elteni kiĉon!)
Ĝis poste!
ŜatiŜati