Enhavaverto: seksismo, seksumado, manipulemo en amrilatoj.
Lastatempe mi iom pli profunde demandis min pri pluramemo, kaj pri tio mi volas rakonti al vi. Indas komenci menciante, kia estis la evoluo de mia sinteno pri tiu ĉi temo. Antaŭ iom da jaroj mi tute ne konis la fenomenon, kaj do ne povis havi apartan opinion; fakte mi unuafoje aŭdis pri ĝi dum mia unua E-renkontiĝo, kiam unu el la programeroj estis ĝuste diskutrondo pri pluramemo. Mi memoras ke mi preskaŭ hazarde eniris la ĉambron kie ĝi okazis, sen vere voli partopreni, sed la gvidanto invitis min aliĝi, kaj tiel mi sidis aŭskultante la aliajn diskuti. Ekde tiam la temo iĝis pli konata al mi, kaj kion mi ĉiam pensis kaj diris estis pli malpli: “Mi respektas tiujn, kiuj elektas pluramemon, mi ne vidas esencajn abomenaĵojn en ĝi, tamen ĝi ne estas afero por mi”. Mi verŝajne tiel sukcesis senti min sufiĉe mensmalfermita, kaj samtempe eviti pridiskuti mian sintenon kaj miajn opiniojn.
Mi certis ke pluramemo ne estas afero kiu rilatas al mi, ĉefe pro tio ke mi neniam deziris havi pli ol unu partneron samtempe. Kio ŝanĝiĝis estas ke nun mi kredas je la eblo (kaj eĉ je la indeco) “pensi plurameme”, eĉ se oni deziras vivi monogamie. Mi tuj klarigos tion. Ĉiuj homoj havas kutime plurajn, samtempajn, kaj diverspecajn rilatojn, spertojn, sentojn, kaj pensojn kun kaj pri aliaj homoj. Monogamia vidpunkto strebas kredi ke, kiam oni estas en amrilato, ĉiuj tiuj dividiĝas en du kategorioj, “permesitaj” kaj “malpermesitaj”. Kio eniras en la du kategoriojn estu normale interkonsentita ene de la paro, kaj la limo inter ili povas esti malsama, depende de ies ĵaluzeco: “Ĉu enordas babili pri siaj ekspartneroj?” “Kaj iri al restoracio sole kun ili?” “Ĉu oni rajtas spekti pornaĵojn?” “Kaj iri spekti striptizon?” “Ĉu maldecas lascive danci kun nekonato en diskejo?” “Ĉu eblas dediĉi multe da tempo al siaj amikoj?” “Ĉu ameme dorloti ilin?”, ktp. La grado de “toleremo” tiom varias, ke multaj eĉ pretas pardoni fojfojajn adultojn, kvazaŭ ili estus “esceptaj momentoj de malforto aŭ de krizo en sia amrilato”.
Ĉi tiu pensmaniero ĝenas min pro serio da kialoj:
– ĝi ofte implicas seksisman pensmanieron. Tiom ofte oni aŭdas tiajn asertojn, laŭ kiuj viro estas nature malpli fidela, malfacile rezistas al la tentoj, sed samtempe li estas pardoninda ĉar tiuj epizodoj havas nenian signifon por li, ktp. Aliflanke la virino estas nature fidela, malpli seksema, sed ŝia eventuala malfideleco signifas gravan krizon en la paro, ĉar tre verŝajne ŝi ne plu amas la partneron. Ankaŭ la diraĵoj pri trompitaj viroj kaj virinoj tute malsimilas. Virino kun malfidela edzo estas kompatindulino, viro kun malfidela edzino estas “ne vera viro”, kaj suferas pli gravan honton.
– ĝi ofte implicas strikte duumajn konceptojn de genro kaj seksumeco. Ekzemplo de tio estas ke por multaj viroj estus enorde se iliaj aliseksemaj partnerinoj dorlotus, kisus aŭ eĉ seksumus kun alia virino, dum ajna proksimeco ne estus permesata kun individuoj de la alia sekso. Ĉu vere estas tiom da malsimilo inter la du kazoj? Estas diversaj kialoj pro kiuj iu povas deziri fizikan proksimecon kun alia, kaj evidente seksumeco influas tion, sed mi ne kredas ke ĝi estas la nura konsiderinda faktoro.
– ofte okazis al mi ke mia rilato kun kelkaj bonaj amikoj tute ŝanĝiĝis en la momento kiam ili ekhavis koramikinon. Foje ili preskaŭ malaperis, pli ofte ni restis amikoj sed mi sentis ke mi ne plu rajtas konduti kun ili same, ke mi devus “fari paŝon malantaŭen”. Mi provas respekti tion, sed mi ĉiam sentas ke estas io maljusta en ĝi.
– kiam oni eniras monogamian rilaton, ofte ŝajnas ke oni estas devigataj pruvi al si mem kaj al la partnero ke la antaŭaj amrilatoj tute fermiĝis, ke oni ne plu pensas pri la eksuloj, dum laŭ mi preskaŭ neniam estas tiel. Ni daŭre havas sentojn (pozitivajn aŭ ne) pri niaj eksaj partneroj, kaj la apero de nova amrilato en nia vivo ne aŭtomate forigas ilin, krom se oni volas mensogi al si mem.
Pluramemo ŝajnas al mi pli honeste kaj egalece trakti tiujn ĉi punktojn, pri kiuj mi supozas povas esti konsento, eĉ se oni ne deziras havi pli ol unu partneron. Eblas diri ke estas spektro da ebloj inter pluramemo kaj “posedema rilato”. Certe ne ĉiu monogamia rilato estas tia, ke oni ne plu rajtas havi amikojn aŭ ke oni devas forigi siajn ekspartnerojn de la Facebook-amikaro, tamen pli malpli ĉiuj emas desegni limojn, tiel ke la paro estu iel “protektita” de la eksteraj minacoj. Eble la ĉefa malsimileco inter monogamia kaj pluramema paro estas ke en la dua oni vidas kiel naturaj ebloj aŭ oportunoj la okazojn kiuj por la unua estas minacoj. Do, se temas nur pri forigo de timo, ĉu tio ne estas en si mem bona afero?
Tamen mi ne verkis tiun ĉi artikolon por konvinki homojn ke pluramemo estas preferinda al monogamio: mi kredas ke al multaj homoj ne ĝenas doni al si mem iujn limojn, kaj ili povas feliĉe vivi siajn vivojn tiel. Sed tio estu ilia decido, ne de ties partneroj aŭ de la socio, laŭ kiu oni devus abomeni kaj kontraŭstari ĉion, kio iras for de la tradiciaj skemoj. Mi volis nur montri ke la limo inter sana, neposedema monogamia rilato kaj pluramema rilato estas sufiĉe flua, kaj ke se oni ĉesas kompreni la aferon kiel “blanka aŭ nigra” tiam iĝas ege malpli facile prijuĝi je kiu punkto de la spektro ies vivstilo iĝas “nenormala”. Kaj jen, post tiom da pripensoj iu demando restas nesolvita: ĉu mi do iĝis pluramema?
Mi ne tro komprenas kial en la diskuto pri pluramemo estas ĉiam en la centro aŭ homo kaj riaj deziroj kaj sentoj al aliaj homoj aŭ amparo kaj iliaj imagoj pri tio, kio estas en ordo kaj ne en ordo fari kun aliaj homoj. Sed laŭ mi oni devas ankaŭ pensi pri sentoj de aliaj homoj, al kiuj oni permesas proksimiĝi pli. Oni povas ami plurajn homojn, oni povas havi proksimajn rilatojn kun pluraj homoj, sed tamen resti kun unu, plej amata homo ekzemple, sed oni neniam scias, kion tiuj pluraj homoj sentas pri oni, kaj eĉ se komence oni interkonsentis pri ĉio, tio povas tre facile ŝanĝiĝi, ĉar homoj estas homoj kaj oni devas kompreni ke permesante al iu homo proksimiĝi al oni same proksime kiel onies koramiko, tiu proksimiĝinta homo povas ekhavi pli profundajn sentojn ol oni ekspektis aŭ ol oni havas kaj tiel tiu homo suferos pro tio, ke oni decidis ke estas nur ilia afero kun kiom da homoj okupiĝi pri amo. Kaj tio ne estas juste, precipe se oni jam elektis “vivpartneron” kaj kun aliaj nur de tempo al tempo volas havi pli da proksimeco.
Mi fakte tute ne konsentas ke pluramemo estas ununura eblo eviti ĉiujn tiujn malavantaĝojn de monogamio, kiel ĝuste rimarkis Kunar necesas distingi inter rilato kun ĵaluzo kaj monogama rilato. Laŭ mi monogama rilato ne estas rilato kun ĵaluzo, eĉ ne estas rilato kun regulo “Oni ne rajtas seksumi kun aliaj homoj”, laŭ mi monogama rilato estas kiam du homoj elektas vivi kune nun kaj en estonteco kaj ne serĉi vivpartneron inter aliaj homoj kaj kompreneble ankaŭ ne serĉi seksumpartneron inter aliaj homoj. Kompreneble tio ne ĉiam funkcias la tutan vivon, sed laŭ mi oni almenaŭ imagas ke tio funkcios. Kaj ne ĉiam en tia rilato okazas supre priskribitaj aferoj.
Strangas laŭdi pluramemon sur la bazo de tiu ke ekzistas iu procento de monogamaj rilatoj, kiuj estas malsukcesaj. Ĉu ekzisto de malsukcesaj pluramemaj rilatoj povus esti kialo por laŭdi monogamion? Ne. Estas diversaj aferoj kaj ne necesas ĉion intermiksi.
ŜatiŜati
Saluton! Mi havas la senton ke via komento kontestas asertojn kiuj tute ne aperas en la artikolo.
Cetere, ne necesas jam havi alian partneron por suferigi homon pro neresponditaj sentoj. Kaj la nivelo de etiko je kiu oni traktas siajn rilatojn ne dependas de ties ekskluziveco. Estas laŭ mi ofta miskompreno pensi ke pluramemulo estas individuo kiu senpripense kaj egoisme kuniĝas kun aliaj homoj, ĉiufoje kiam ri havas tiun eblon. Certe ekzistas tiaj kazoj, sed ankaŭ ekzistas homoj kiuj serioze kaj honeste prikonsideras siajn rilatojn, interalie serĉante siajn partnerojn inter la homoj kiuj kundividas samajn valorojn, pensmanieron, vivprojektojn, ktp.
ŜatiLiked by 1 persono
Bonvolu indiki kiaj asertoj el mia komento ne aperas en la artikolo?
Kompreneble ne necesas havi alian partneron por suferigi homon pro neresponditaj sentoj. Sed havi alian partneron povas kaŭzi pli grandan suferon. Ekzemplo: X1 kaj X2 estas en plurama rilato (longtempa). X1 ekŝatas Y kaj Y ekŝatas X1. X1 ŝatas kelkfoje renkontiĝi kun Y kaj bone trapasi tempon, sed tamen kun X2 X1 havas profundan rilaton kaj vivas kune kaj esperas esti kune en estonteco. Sed X1 permesas al Y ekhavi pli proksiman rilaton kaj Y komencas senvole vidi en X1 vivpartneron, do ne simple iun amik(in)on kun kiu ri kelkfoje renkontiĝas. Kaj tial do Y suferas pli, ĉar Y scias pri X1 multe pli ol devus scii kaj imagas ke ili taŭgas unu por la alia multe pli klare ol Y imagus, se ili kun X1 estus simple amikoj. Kaj en aliaj siaj partneroj Y ne vidas vivpartneron.
(laŭ mi ekzistas diferenco inter simple havi amikecon, rilaton ktp. kaj plani vivi kune kaj ĝis morto laŭeble. Se vi ŝatas kun iu promeni, babili, seksumi sed ne planas kune vivi, vi ne translokiĝos al alia lando nur ĉar via partnero tie loĝas, vi ne faros ĉion eblan por esti kune kun tiu partnero kaj ĝojos simple vidi kelkfoje unu la alian, sed en ĉiu vidi-kelkfoje povas kreskiĝi pli profunda sento, ĝis volo havi infanojn kune kaj ne kun ĉiuj vi tion volos).
Kaj ankoraŭ mi volas atentigi: miaopinie se estas rilato kun fido, sen ĵaluzo, se en la rilato ambaŭ homoj povas libere komuniki kun ali- kaj samseksaj homoj, tranokti ĉe ali- samseksaj homoj, sed ne seksumas kaj ne kisumas kun aliaj homoj, tia rilato laŭ mi estas monogama. Miaopinie pluramemo komenciĝas kiam oni havas eblon seksumi kun pluraj homoj kaj tial strangas al mi kulpigi monogamion en ĉio priskribita supre.
ŜatiŜati
Ne estas skribite en la artikolo ke pluramemo estas la ununura solvo al tiuj ĉi malavantaĝoj de monogamio, nek ke monogamio kulpas je io.
Ĝi nur volas rimarkigi ke kelkaj ideoj, kiuj estas je la bazo de pluramemo, povas esti tute akcepteblaj kaj praktikeblaj de tiuj, kiuj havas aŭ deziras monogamian rilaton.
ŜatiŜati
Vi menciis flanke la egalecon aŭ la malsaman traktadon kaj juĝadon de viroj kaj virinoj. Nu, oni povas aserti, ke viroj kaj virinoj estas tre similaj. Tamen estas almenaŭ unu punkto, ĉe kiu ili estas sufiĉe malsamaj: Se ili kune kreas infanon, la virino dum naŭ monatoj ne povas krei plian infanon kun alia viro. La viro povas principe krei plian infanon kun alia virino plej laste en la posta tago… seksisma aŭ ne – jen fakto.
Konsciante tion, oni povus imagi, ke rekomendindas al virinoj, ke ili iom zorge pripensu, kun kiu viro kuŝi (se estas ajna ŝanco krei infanon), kun kiu viro do krei eventuale infanon. Dum por la viro ne tiom gravas – se ne estis la bona virino nun, li povas reelekti pli bonan poste. Li praktike perdis preskaŭ nenion rilate al la transdono de siaj genoj per la kuŝado kun la unua.
Ni povas supozi, ke la evolucio funkciis kiel tia konsilanto. Se virino (antaŭ cent mil jaroj) elektis ne tre zorge sian partneron, ŝi eble havis infanon kun viro ne tre forta, ne tre alloga (do la ido estis ankaŭ ne tre forta, ne tre alloga). Kaj sekve ŝiaj ŝancoj, ke reproduktiĝos ŝiaj idoj, malkreskis.
Se kontraste viro (antaŭ cent mil jaroj) akceptis kuŝi kun ĉiu virino, kiu pretis pri tio, li ne havis malavantaĝon pro tio, tute male. Grandiĝis liaj ŝancoj, ke liaj genoj transdoniĝos en la postaj generacioj. Se viro estis tre elektema, kuŝis nur malofte kun virino, ne kuŝis kun alia virino, dum li havis konstantan partnerinon, tio malgrandigis siajn ŝancojn, ke reproduktiĝos liaj genoj en la postaj generacioj.
Ni povas supozi, ke la evolucio estis kruela, ke reproduktiĝis la individuoj kun la tiurilate pli favoraj kondutoj kaj ne la aliaj.
Mi ne daŭrigos la pensojn kaj ne detaligos, kiujn konsekvencojn tiu konsidero havas por la supozebla baza konduktmaniero de hodiaŭaj viroj kaj virinoj, pri la tendencoj. Mi ja kompreneble volas eviti, ke oni akuzos min havi “seksisman pensmanieron”…
ŜatiŜati
ke reproduktiĝis > ke pli facile reproduktiĝis
konduktmaniero > kondutmaniero
ŜatiŜati
Povus esti io vera en tio, sed ĉu tio ion pravigus? Mi ne kredas. Vi saĝe estas singarda: uzi biologiajn klarigojn por pravigi kulturajn kaj sociajn fenomenojn estas simpligo kiu povas eĉ konduti al danĝeraj konkludoj.
ŜatiŜati
Kara anonimulo, mi ne sukcesas eltiri iun klaran aserton el via komento.
Nia biologio estas simple nia bazo – ŝatu aŭ ne.
ŜatiŜati
Mi celas ke biologio ja estas nia bazo, sed ni ne estas nur tio.
ŜatiŜati
Ŝajnas, ke la libroj de Lucy Martin, en la franca, iom prilumigas la biologian bazon de la amo. (Mi mem legis en aliaj fontoj, ne povas prijuĝi la kvaliton de ŝiaj libroj, kiujn ĵus iu rekomendis al mi.)
Titoloj estas “La Formule du Désir”, “Comment devient-on amoureux ?”, “L’Amour de A à XY” k. a.
ŜatiŜati
Laŭ mi, la grava distingo ne estas inter “monogamiaj” kaj “pluramemaj” rilatoj, sed inter rilatoj, kie ĵaluzo kaj timo stiras kaj limigas la homojn, kaj tiuj, kie ekzistas fido kaj komunikado.
ŜatiŜati
Mi vidas amon kiel riveron, ja oni povas ĝin eventuale kanalizi sen grandaj problemoj sed almeti barilojn estas veti je ontaj problemoj. Mi vidas pluramemon kiel revalorigon de sincereco kaj libereco. Kaj mi ne vidas grandan diferencon inter havi pli ol unu amikon kaj havi pli ol unu amanton, verŝajne nur la sufikso -iko… (ĉu sufikso por identigi amanton kun kiu oni ne fikas?)
ŜatiŜati