Enhavaverto: transmisogeneco, biologia deteminismo.
Aliĝante al kongreso, oni ofte vidas la jenan:
Sekso:
vira
ina
Aŭ foje, eble iomete ŝerce, oni vidas tion:
Sekso:
ina
malina
Kun tio mi trovas du problemojn: 1) la uzo de ‘sekso’ anstataŭ la pli egala kaj trafa vorto ‘genro’, 2) la malinkluzivo de aliaj genroj.
“Kio misas pri la vorto ‘sekso’?”, vi eble pensas. Nu, kvankam en transgenraj kaj kviraj rondoj estas ankoraŭ pridebatata afero, ĝenerale oni konsentas, ke ‘sekso’ signifas la biologiajn trajtojn kaj generilojn de homoj*, kaj ‘genro’ signifas la socikulturajn rolojn, kiujn oni ricevas surbaze de asignita sekso. Pro tio, ke ja ekzistas transgenraj homoj, kies sekso ne akordas kun ilia genro, ja indas uzi la vorton ‘genro’ anstataŭe.
Ĉi tio ligiĝas al mia dua punkto. En nuntempa okcidenta kulturo, ekzistas du ‘genroskatoloj’, kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas en unu, oni abomenas kaj pridemandadas. Ekz. multaj homoj, se ili vidus ulon kun plata brusto, akraj vangostoj, kaj larĝa staturo, kiu portas jupon, ŝminkaĵon, kaj ŝtrumpojn, ili nomus tion ‘transvestulo’, ‘gejaĉo’, aŭ eble eĉ ‘mensmalsanulo’. Ili eble dirus, ke ĉi tiu homo evidente konfuziĝas pri sia propra genro.
Sed kial ekzistu nur du genroj? Kelkaj homoj sentas sin, kvazaŭ ili apartenas tute nek al iĉeco, nek al ineco, sed ie meze. Kelkaj foje sentas sin iĉa, foje ina. Kelkaj homoj sentas sin tute sengenra. Por signifi genrojn, kiuj ne apartenas al la binarioj de ‘iĉeco’ kaj ‘ineco’, oni diras ‘genrokvira’ aŭ ‘neduuma/nebinara’ (tradukoj de la anglaj ‘genderqueer’ kaj ‘non-binary’ – por kapti pli bonan impreson de la ideo mi rekomendas serĉi la blogpaĝaron Tumblr per la anglaj terminoj). En ĉi tiu kampo ekzistas multaj unuopaj genroj, ĉar estas nuancoj inter la genridentecoj, kiujn homoj havas.
Ankaŭ plifortiĝas ĉi tiu argumento se ni ĵetas rigardon al la tuta mondo. Estas multaj kulturoj mondskale, kiuj agnoskas diversmaniere ‘trian genron’. Ekz. pluraj usonindiĝenaj kulturoj kredas je ‘duspirituloj’, kiuj havas kaj iĉajn kaj inajn kvalitojn kaj plenumas specialan rolon en sia socio. En barato, pakistano, kaj bangladeŝo ‘hiĝraoj’ estas iĉseksuloj, kiuj adoptas inajn genrorolojn kaj vestaĵojn, kaj konsideras sin kiel membron de ‘tria genro’. Multaj el ĉi tiuj tradicioj eltretiĝis aŭ preskaŭ eltretiĝis de la brita imperio aŭ hispana konkerado, kaj verŝajne estis multaj, pri kiuj ni nun ne scias. Sed la fakto, ke preskaŭ la sama afero aperas diversloke sendepende montras, ke ne estas unika deziro al ĉi tiuj homoj en nia kulturo. Pli grave, ĉar Esperantujo konsideras sin neŭtrala, egala, kaj tutmonda, ni devus agnoski ĉi tiun diversecon kaj ĝin reprezenti.
Do, kion fari? Nu, mi proponas anstataŭigi la nuntempajn genrelektilojn per io simila al ĉi tio:
Genro:
ina
iĉa
genrokvira/neduuma
alia
preferas ne diri
Preferata pronomo (kun ebleco elekti plurajn):
li
ŝi
ŝli
ri
neniu prefero
Ĉi tiu sistemo reprezentas plimalpli ĉiujn eblecojn de genroj kaj pronomoj. La formulon pri ‘preferata pronomo’ mi aparte rekomendas, se oni printos tion sur kongresŝildoj, sed alie ne endas. La avantaĝoj de ĉi tia sistemo estas pluraj. Unue, homoj, kiuj ne identas sin kiel ‘ina’ aŭ ‘iĉa’, sentos sin pli komforte aliĝante al kongreso. Due, se oni printas la preferatan pronomon surŝilde, oni tute evitas problemojn, kie oni ne certas kion nomi iun alian. Kaj trie, oni ne montras eŭropemecon kaj puŝas la Esperanto-movadon iomete pli estontecen kaj egalecen.
*La ‘pridebatata afero’ rilatas al ĉi tio. Ofte estas aferoj, kiujn ni markas kiel ‘biologiajn trajtojn’, ekz. ke ‘inoj estas malpli fortaj’. Sed povus esti inverse – ke genroroloj kaŭzas ĉi tiajn aferojn. Ekz. laŭ ĉi tio studo, patrinoj devis diveni la krutecon de deklivo grimpebla de siaj 11-monataĝaj infanoj. Poste la infanoj grimpis la deklivon. La bebinoj kaj bebiĉoj ambaŭ povis grimpi la saman krutecon, sed la patrinoj naŭoble malpli estimis la kapablon de la bebinoj. Se patrinoj ĉiam opinias siajn filinojn malpli kapable fizike, ili verŝajne malkuraĝigas ilin fari ‘malfacilajn’ ekzercojn kaj strebojn, kaj pro tio la muskoloj de la filinoj malpli fortiĝas. Ĉi tio kaj similaj fenomenoj (ekz. la ekzisto de diversaj kromosom- kaj hormonkombinoj kaj interseksuloj) forte sugestas, ke ankaŭ ‘sekso’ estas afero decidata de socio.
Mi pensas ke por homoj ne sentu sin diskriminitaj oni devas skribi kial ili demandas sekson, kaj se oni ne havas iujn kialojn demandi ĝin, eble ne necesas eĉ demandi, kaj se oni demandas sekson pro diferenco inter ĉambroj, oni eble devas demandi pri ĝi, post demando pri la ĉambroj, por homoj ne sentu sin, kvazaŭ iu tre interesiĝas pri iliaj organoj aŭ iu alia stultaĵo. Kaj se oni bezonas raporti al polico pri partoprenantoj, oni povas ankaŭ indiki tion kaj homoj tiam scios, ke pro tio ne eblas elekti alian sekson.
ŜatiŜati
Unue mi volas atentigi pri tio, ke “genro” en Esperanto ne oficiale havas la signifon de “socia sekso”, kaj ke “sekso” en Esperanto ne estas tiel ligita al biologia sekso kiel la angla “sex”, sed povas esti aŭ socia sekso aŭ biologia sekso. Se oni intencas nur unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo “socia” aŭ “biologia”, kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon. Kompreneble ekzistas kelkaj Esperantistoj, kiuj imite al la angla “gender” ekuzis “genro” tiusence (mi ankaŭ jam vidis “ĝendro” tiusence), kaj kiuj sekve en sia lingvouzo emas limigi “sekso” al la biologia signifo de la angla “sex”, sed tio ne estas normala en Esperanto. En Esperanto oni do kutime simple skribu “sekso”, kaj se necesas plia precizeco, skribu “socia sekso” aŭ “biologia sekso”.
Pri la propono de Rolando: Mi opinias ke oni nur demandu la (socian aŭ biologian) sekson, se tio ial vere necesas. Se oni pro iuj stultaj leĝoj devas liveri ciferojn al la polico, oni verŝajne ankaŭ estas devigata liveri duumajn ciferojn, kaj sekve devas ankaŭ demandi la aliĝantojn duume (eble atentigante pri tio, ke tio estas pro stulta leĝo). Se oni volas scii la sekson de la aliĝantoj por kunmeti unuseksajn ĉambrojn por la dezirantoj de unuseksaj ĉambroj, oni faru la demandojn al la aliĝantoj laŭaj al ĉi tiuj bezono, ekzemple jene:
Kun kiu sekso vi identiĝas?
o ina
o vira
o alia
Kiuj el la jenaj specoj de ĉambroj estus por vi akceptebla?
o Nur-ina ĉambro
o Sen-vira ĉambro
o Nur-vira ĉambro
o Sen-ina ĉambro
o Ĉambro kun ajnaj seksoj
ŜatiŜati
Unue mi volas atentigi pri tio, ke “genro” en Esperanto ne oficiale havas la signifon de “socia sekso”, kaj ke “sekso” en Esperanto ne estas tiel ligita al biologia sekso kiel la angla “sex”, sed povas esti aŭ socia sekso aŭ biologia sekso. Se oni intencas nur unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo “socia” aŭ “biologia”, kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon. Kompreneble ekzistas kelkaj Esperantistoj, kiuj imite al la angla “gender” ekuzis “genro” tiusence (mi ankaŭ jam vidis “ĝendro” tiusence), kaj kiuj sekve en sia lingvouzo emas limigi “sekso” al la biologia signifo de la angla “sex”, sed tio ne estas normala en Esperanto. En Esperanto oni do kutime simple skribu “sekso”, kaj se necesas plia precizeco, skribu “socia sekso” aŭ “biologia sekso”.
Pri la propono de Rolando: Mi opinias ke oni nur demandu la (socian aŭ biologian) sekson, se tio ial vere necesas. Se oni pro iuj stultaj leĝoj devas liveri ciferojn al la polico, oni verŝajne ankaŭ estas devigata liveri duumajn ciferojn, kaj sekve devas ankaŭ demandi la aliĝantojn duume (eble atentigante pri tio, ke tio estas pro stulta leĝo). Se oni volas scii la sekson de la aliĝantoj por kunmeti unuseksajn ĉambrojn por la dezirantoj de unuseksaj ĉambroj, oni faru la demandojn al la aliĝantoj laŭaj al ĉi tiuj bezono, ekzemple jene:
Kun kiu sekso vi identiĝas?
o ina
o vira
o alia
Kiuj el la jenaj specoj de ĉambroj estus por vi akceptebla?
o Nur-ina ĉambro
o Sen-vira ĉambro
o Nur-vira ĉambro
o Sen-ina ĉambro
o Ĉambro kun ajnaj seksoj
ŜatiLiked by 4 people
kiam mi organizadis FESTOn, mi kutime provizoris 3 eblecojn: ina, iĉa, alia. tamen ankoraŭ ne sufiĉis.
ŜatiLiked by 1 persono
Bonege! Mi ne sciis pri tio. Almenaux estas unua pasxo.
ŜatiŜati
Denova @Kunar pri la difino de sekso kaj genro: homoj emas pensi duume pri sekso, ke estas ‘icxaj trajtoj’ kaj ‘inaj trajtoj’. Sed ja ekzistas multe pli da varieco. Ne nur estas kromosomoj XX kaj XY, estas XXY XXYY, XYY, X, ktp. Gxenerale cxiuj, kiuj nek estas ‘XY’ nek ‘XX’ estas konsiderataj ‘interseksuloj’. Tio foje signifas, ke ri posedas generilojn ‘miksitajn’, sed ne nepre. Kiam oni naskigxas, oni rigardas la generilon kaj surbaze de tio asignas sekson, sxajnigante ke estas nur du tute malsimilajn eblojn. Sed intersekseco estas taksata egale ofta kiel rufharareco – do ja ekzistas multege da homoj kiuj opinias sin ‘rekte icxa’ aux ‘rekte ina’ kiuj ne estas tiel.
Do por resumi: sekso estas same konstruita kiel genro. Kiam vi rigardas iun, vi povas diveni nek rian genron nek rian sekson. Pro tio, ne havas sencon dividi laux tiu kategorio, speciale se temas pri bancxambroj ktp. cxar malkomunaj bancxambroj kauxzas multege da problemoj por transuloj. Mi planis skribi apartan artikolon pri tio.
ŜatiŜati
Mi supozas ke kiam homoj (kiuj ne spertas pri tiutemaj diskutoj) parolas pri “sekso”, ili kutime ne celas la kromosomojn (genotipo), sed la ekstere videblajn seksorganojn (kiel parto de la fenotipo).
(Kompreneble ankaŭ tie ekzistas homoj, kiuj ne apartenas al unu el la du “grandaj” grupoj.)
ŜatiŜati
@Kunar: Mi neniam diris, ke viricxoj ne alfrontas problemojn. Sed estas grava distingo inter diskriminacio kaj antauxjugxoj. Se iu faras iu kontraux viricxo pro tio, ke ri estas viricxo – tio estas nur antauxjugxo. Same kun raso – nigruloj, kiuj atakas blankulojn (ege rara situacio fakte) ne rasismas, cxar ne estas anteceda sistemo, kiu subtenas kaj plioftigas tiajn atakojn. Cxi tiu difino estas vaste uzata en akademiaj kaj socijustecaj rondoj.
Vi eble demandas ‘Kial estas nur unudirekte?’. Nu, statistike virinoj ja suferas pli da atakojn, komentacxojn ktp. pro sia genro. Simple estas tiel. En nia socio, virino vekigxas kaj rigardas la spegulon. Ri vidas virinon. Viricxo vekigxas kaj rigardas la spegulon. Ri vidas homon.
@desrt: (mi respondis al kelkaj punktoj en mia respondo al Kunar)
Vi diras ke ‘junaj virinoj kutime gajnas pli da mono ol junaj viroj’ cxar pli da virinoj iras al universitato, sed kio pri la virinoj kiuj ne iras universitaten? Pluraneca feminismo (la plej subteninda speco laux mi) traktas cxiajn virinojn. Do ja gravas tiuj, kiuj ne havas monojn aux edukon por dimplomigxi. Due, viricxoj preskaux cxiam pli pagigxas ol virinoj: http://en.wikipedia.org/wiki/Gender_pay_gap (speciale se la virinoj estas malblankuloj).
Mi defias vin trovi kontrauxajn statistikojn.
Denove, mi neniam auxdis, ke virinoj ricevas pli bonajn notojn. Cxu vi havas pruvojn?
‘Se vi estas viro kiu volas labori kun infanoj, kompreneble vi estas kripo aŭ pedofilo, ĉu ne?’
Tia sinteno venas de la ideo, ke viricxoj estas baze seksemaj estajxoj, kiuj ne povas sin tiom bone regi, kaj ke inaj kvalitoj kaj laborpostenaj estas malpli dezirindaj. Por sxangxi tiujn ideojn, la plej efika metodo estas helpi malkonstrui la patriarhxecon, cxar ili venas de tio.
ŜatiŜati
Ĉu mi bone komprenis vin, ke diskriminacio kontraŭ mi pro iu eco povas okazi nur, se mi hazarde estas en la parto de la socio (rilate tiun econ), kiu ĝenerale jam estas malpli bone traktata?
Imagu ke mi loĝas en iu urbo kun du kvartaloj (A kaj B), kaj estas granda firmao X tie (inter la du kvartaloj, samdistance), kiu dungas homojn el ambaŭ kvartaloj. X havas regulon ke homoj el kvartalo A ricevu 10% pli da pago ol homoj el kvartalo B (por sam-tipaj postenoj). Tion oni kutime nomus diskriminacio, ĉu ne?
Sed se ĉiuj aliaj firmaoj de la urbo faras tion inverse (B ricevas pli ol A), la agado de X subite ne plu estas diskriminacio, ĉar ĝi ne estas parto de iu granda socia subpremo de kvartal-B-anoj, ĉu?
ŜatiŜati
Jen tute alia interpreto de la afero: Per la vorto “sekso”, kongresorganizantoj ĝuste alcelas la posedon de seksorganoj. Anstataŭ via dupaŝa “estas genro, ne sekso” kaj “tiuj genroindikoj ne sufiĉas”, mi vidas nulpaŝan “estas ĝuste tio, kion oni skribas”.
Facila klarigo: Por kio utilus la indiko de genro? Tio neniel bezonas interesi la organizantojn, ĝi ankaŭ ne ludas rolon en la organizado.
Kaj por kio utilas la indiko de sekso?
– La ejoj kutime havas diversajn duŝojn kaj necesejojn por viroj kaj virinoj.
– Ne ĉiu ŝatas dormi en “miksita” ĉambro, kelkaj do preferas dormi en ĉambro nur kun homoj de la sama sekso.
Do estas koncedo al a) la mondo, kiel ni trovas ĝin kaj b) la homoj, kiaj ili estas (ambaŭ kun la limigo “nuntempe”).
Kial kaj kiel ŝanĝi tion? Bonaj demandoj! Pri la kiel:
Unua paŝo: Iĝu mem organizanto. Serĉu ejon, kiu nur havas komunajn duŝojn kaj necesejojn. Malebligu unuseksajn ĉambrojn.
Vi eble daŭre devos peti indikon de sekso sur la aliĝilo, ĉar
a) eble iuj lokaj instancoj (aŭ asekuroj) petos tion kaj
b) por invitletero maleblas aŭ ege malfacilas trovi vortumadon sen personaj pronomoj (depende de la lingvo).
Eble eĉ ne faru grandan aferon pri viaj devioj de la “kutima organizado”. Poste petu la opiniojn kaj impresojn de la partoprenantoj. Sed ankaŭ demandu, kiu ne venis ĝuste pro tiuj ŝanĝoj. Tio donos realisman bildon pri tio, kion eblas fari (nuntempe) en Esperantujo.
ŜatiŜati
Kunar: “Per la vorto «sekso», kongresorganizantoj ĝuste alcelas la posedon de seksorganoj”.
Espereble ne estas tiel, kiel vi skribas, ke la organizantoj vere interesiĝas pri la seksorganoj! Miaj seksorganoj estas mia afero kaj lasu al mi mem elekti kiun mi sciigos kion enhavas mia subpantalono.
Cetere, ne estas la seksorganoj kiuj decidigas pri sekso. Kaj la disdivido de la ĉambroj ne okazas surbaze de la seksorganoj. Almenaŭ ĝis nun neniam okazis al mi, ke en iu E-kongreso organizantoj kontrolis la seksorganojn… Mi ne scias kiujn kongresojn vi partoprenas 🙂
ŜatiLiked by 2 people
Se vi volas, vi povas komplikigi ĉion… estas via libera elekto!
La organizantoj ne persone interesiĝas pri via sekso(rganoj), ili fidas viajn indikojn, kaj ion alian mi neniam asertis. Kiel mi supre skribis, ili reagas al la mondo kaj la homoj.
ŜatiŜati
Kunar, eble mi ripetu: ne estas la seksorganoj kiuj determinas sekson. Ne estas peniso kiu igas viron viro kaj ne estas utero kiu igas virinon virino. La organizantoj demandas pri io alia, certe ne pri la seksorganoj (espereble!).
Mia respondo estis duonŝerca, sed kiel vi volas: vi povas platigi kaj simpligi ĉion, estas via libera elekto. (Sed la mondo ne estas simpla kaj mi instigas ĉiam respekti ĉiujn homojn kaj ampleksi laŭeble ĉiujn nuancojn!)
ŜatiLiked by 1 persono
“Kunar, eble mi ripetu: ne estas la seksorganoj kiuj determinas sekson.”
Bonege, tiam mi scivolemas pri via difino de sekso kaj/aŭ genro. 🙂
“Mia respondo estis duonŝerca”
Fakte estas bona ideo, ĉiam indiki tion… mi komprenis tion kvazaŭ 100%e serioze. Ni parolu pri tio, kiam ni renkontiĝos la sekvan fojon realvive! 😉
ŜatiŜati
Interese, ke “ina/malina” estas konsiderata “ŝerca”. Striktasence estas diskriminacio, ĉar laŭfundamente ni havas la vortojn “ina” kaj “vira”. Ne uzi vorton por unu sekso signifas fari diferencon, ĉu ne?
ŜatiŜati
Ne estas diskriminacio. Por funkcii, diskriminacio bezonas subtenon en la formo de sistema subpremado. Cxar icxoj ne sisteme subpremigxas kiel inoj (ekz. laux salajroj, devigoj aspekti iumaniere, ktp.) tiaj aferoj, cxu sxercemaj aux ne, ne kontribuas al iu granda sistemo de subpremado. Male, se temas pri meti icxojn kiel defauxlton kaj meti inojn duarange, tio tute spegulas oftan vervivan situacion kaj plifortigas tiun sistemon.
ŜatiŜati
Interese, ĉar laŭ via difino, viroj neniam povus iĝi viktimoj de diskriminacio (pro tio, ke ili estas viroj). Sekve viroj havus nenian rajton, protesti kontraŭ diskriminacio (kontraŭ viroj).
Laŭ mia kompreno, diskriminacio estas ĉio, kie oni faras diferencon pro iu eco de homo. Kutime diskriminacio estas negativa, ĉar la eco de homo kutime ne ludu rolon por ties traktado. Tute ne bezonatas iu sistemo malantaŭ tio.
ŜatiŜati
Estas tute stranga (kaj plej “feminisma”) ideo ke viroj neniam estas viktimoj de diskriminacio. Eĉ laŭ viaj propraj kondiĉoj viroj ofte havas sistemajn problemojn ekz. pri salajro kaj ankaŭ aparte pri lernejo. En plej multaj “okcidentaj” landoj, pli multaj virinoj ĉeestas universitaton (ol viroj) kaj la rezulto estas ke (eĉ en tre konservativa lando, Usono) junaj virinoj kutime gajni pli da mono ol junaj viroj.
Oni tiam eble volas demandi pri la kialo por la manko de viroj en universitato. La (baza) lerneja sistemo estas dum longa tempo sciinta esti kontraŭ la bezonoj de knaboj. Ofte troviĝas (science) malegaleco inter la notoj kiun donas la inaj instruistoj al knaboj kaj knabinoj. La knabinoj ricevas pli bonajn notojn ol la knaboj kiam oni kontrastas kun kontrola grupo — sama paperoj notigas sen (genro-indikaj) nomoj. La knaboj estas malvigligita. Kaj kompreneble estas tre pli multaj inaj ol viraj instruistoj…
Oni tiam eble volas demandi pri la kialo por la manko de viraj instruistoj. Se vi estas viro kiu volas labori kun infanoj, kompreneble vi estas kripo aŭ pedofilo, ĉu ne? Mi konas virajn instruistojn al kiu ofte oni demandis tiajn stultaĵojn. Ne ĉiutage, kaj ne de plej multaj homoj, sed ofte.
Kaj tiel plu… sisteme…
Mi ne volas diri ke ne estas diskriminacio kontraŭ virinoj. Certe estas. Tamen, la ideo ke diskriminacio ne afekcias ĉiujn estas certe malĝusta (kaj laŭ mi, danĝera).
ŜatiLiked by 4 people
La ideo pri montri prenomon surŝilde estas certe interesa; mi neniam pripensis ĝin antaŭe. Mi pensas ke multaj homoj elektos ‘ri’ simple por montri la subteno de la ideo.
Krome, mi konsentas kun la unua demando: estas eta stultaĵo por demandi pri sekso (aŭ genro) ĉiaokaze. Ĝuste, ne devus esti grava informo.
ŜatiLiked by 1 persono
Kaj kial entute demandi pri sekso (genro)? Ĉu krom la kazo de prefero de loĝado en ĉambro unuseksa (unugenra) aŭ miksita, tiu informo vere estas bezonata al la organizantoj?
Alia problemo estas ke ampleksigo de elekteblaj kategorioj ne nepre garantias, ke ili ampleksos vere ĉiujn eblojn. Aliflanke mi ne perceptas necesa, ke la partoprenonto detale sin ekskuzu pri la sekso (genro) kaj preferata pronomo antaŭ la organizantoj. Tiom pli ke tiuj informoj estas kolektataj en la datumbazoj.
ŜatiLiked by 1 persono
Bona demando. Mi ne esploris tute ignori genrojn aligxile. Gxi tamen eble bezonatus por aliaj aferoj, ekz. mi scias, ke por SES ili devas doni informojn al la loka polico pri partoprenantoj. Mi tute ne intencis, ke mia listo estu cxioinkluziva, tial mi enmetis la opciojn ‘alia’ kaj ‘preferas ne diri’ (la lasta rilatas al via unua demando ankaux – oni ne devas diri, se oni ne volas). Mi tute povas kompreni la argumenton, ke homoj rajtas teni privataj informojn pri genro ktp., sed por necisuloj povas esti ege utile havi la opcion meti preferatan pronomon sursxilde.
ŜatiŜati
Mi konsentas ke estas grave havi la opcion “preferas ne diri” – mi sxajne gxis nun nenie vidis tion. Pri la pronomoj mi pensas ke devus ebli elekti pli ol unu eblecon (mi mem ekzemple havas pli ol unu preferatan pronomon).
ŜatiŜati
en la kazo de peto de alia ekstera instanco (ekzemple por SES, tiu polica peto), malfacilas eliri de tiu duupa sistemo, ĉar la polico mem ne havos trian (kaj kvaran, kaj n-an opcion)…
ŜatiŜati