Mi esperis ke mi hodiaŭ povos skribi al vi blogeron titolitan „Feminista partio eniras la svedan parlamenton!“. Bedaŭrinde, mi ne povas, ĉar finfine ĝi ne sukcesis ekhavi sufiĉe da voĉoj en la elektoj, kiuj okazis antaŭ unu semajno. Mi tamen ŝatus uzi la okazon por mallonge raporti pri tiu ĉi partio kaj ĝia populareco, kaj tiurilate pripensi pri similaj iniciativoj en la resto de la mondo, respektive pri la relativa unikeco de ĉi tiu sveda partio en la tutmonda kunteksto.
Feminista iniciativo (svede Feministiskt initiativ, mallongigoj FI aŭ F!) fondiĝis en la jaro 2005 kaj ekde tiam kreskis kaj plifortiĝis. La plej sukcesa momento en ĝia historio okazis en 2014 kiam ĝi eniris la Eŭropan parlamenton – ĝi tiam ricevis 5,3% da svedaj voĉoj kaj do unu seĝon. Tiu momento aparte gravas, ĉar temas pri la unua fojo iam ajn kiam feminisma partio sukcesis gajni seĝon en la Eŭropa parlamento.
Nun, antaŭ nur unu semajno, la partio malgraŭ miaj esperoj ne eniris la svedan parlamenton. Ĝi ricevis 3,1% de la bezonataj 4% da voĉoj. Tamen, mi pensas ke ne temis pri malsukceso. Ĝi ja preskaŭ eniris, ĝi iĝis la plej populara eksterparlamenta partio, kaj tio ĉi jam sufiĉas por montri al la aliaj politikistoj ke la temoj ĉirkaŭ genra egaleco estas tre gravaj por la loĝantaro kaj ke do necesas preni ilin serioze. Feminista iniciativo ofte estas kritikata kiel partio kiu okupiĝas pri nur unu temo – sed alia ebla vidpunkto al ĉi tiu kritiko estas ke estas ridinde ke por tiom grava temo devas ekzisti aparta partio, ke estas absurde ke genra egaleco ne estas inter la kernaj agadkampoj de ĉiu partio. Feliĉe, interalie dank’ al la populareco de FI, tio ĉi ŝanĝiĝas – almenaŭ en Svedujo.
Kaj tio pensigas min pri alia ŝokaĵo: Por multaj el ni, kiuj venas de aliaj landoj, havi tiom popularan (aŭ entute ekzistantan) feministan partion estas nur revo aŭ sciencfikcio. En Svedujo genra egaleco certe estas inter la plej bonaj en la mondo, sed bedaŭrinde eĉ tiom “progresema” lando ankoraŭ estas tre for de plene egala socio. Kaj kio do pri aliaj landoj? Mi pensas ke Feminista iniciativo estas sekvinda ekzemplo por multaj. Sed ĉu en via lando jam ekzistas iu feminisma partio? Kiel ĝi fartas? Bonvolu sciigi nin per komentoj.
Unue klarigi ke estas eraro uzi la vorton “genro” ĉar tio temas pri gramatika afero. Due por atingi rajtoegaloecon gravas ke oni parolu simple pri (seks)egalismo, nepre ne pri inismo. Kaj trie mi demandas min, se inistoj vere volas egalismon, kial ili postulas tiel ofte pri aferoj, kiuj tute ne rilatas al egaleco kvazaŭ tiuj ja riatus?
Mi ja volas rajtoegalecon sen atentado pri sekso, ne malegalecon vestitan per ŝafida ledo. Mi simple ne povus voĉdoni al partio, kies nomo klare postulas malegalecon.
ŜatiŜati
Saluton,
Oni nur povas ĝoji kiam oni aŭdas ke ie, feminismo bone fartas. Komparcele, en Francio, oni havis feministan liston dum la lasta Eŭropa voĉdonado. Por la listo “Féministes pour une Europe solidaire” (Feministoj por solidara Eŭropo, http://www.feministespouruneeuropesolidaire.eu/ ) voĉdonis nur 0,14% el la voĉdonantoj…
Sed, mi ĉiam ne komprenas kial krei feministan partion. Mi mem ne voĉdonis por ĝi, eĉ se mi estas feminista. Ja “genra egaleco [estu] inter la kernaj agadkampoj de ĉiu partio”, almenaŭ maldekstrema. Sed mi ne kredas ke kreante partion, tio okazos. Estas ene de la tradiciaj partioj, kaj ankaŭ (kaj eĉ ĉefe) ene de la “socia civito”, ke la feministoj luktu. Partio havu kompletan programon kaj idearon.
Emanuelo,
http://che-emanuelo.blogspot.fr
ŜatiŜati