Vi ne estas bela…sed tute ne gravas.

Post danki al Amplifiki pro pruntedoni al mi la titolon de tiu ĉi blogero, mi volas rakonti du lastatempajn okazaĵojn de mia vivo.

Antaŭ kelkaj semajnoj, dum mia serĉado de nova laboro, mi legis anoncon por sekretariino en kuracista studio. Inter la postuloj estis listigita “bela aspekto” kaj oni substrekis je la fino ke kandidatiĝu nur kaze de posedo de ĉiuj priskribitaj postuloj. Mi iom hezitis. Por esprimi la malkomforton kaŭzitan en mi de tiu anonco, mi afiŝis demandon en mia Facebook-paĝo, ĉu mi kandidatiĝu aŭ ne. Tio kio okazis kaŭzis eĉ pli da malkomforto. Mia fb-amikaro komencis komentadi. Iuj diris ke mi ne zorgu, ĉar ofte tio en laboranoncoj simple signifas ke oni vestu dece kaj kombu siajn harojn. Mi ja kutimas tion fari. Aliaj skribis: “Certe jes!” “Kial ne?” … konatulo eĉ private sendis mesaĝon kun skribite “Vi ja estas belega virino!” Mi ne neos ke mi iom estis flatita je tio. Tamen. Tio ne estas la punkto. Kelkaj homoj ankaŭ komentis, ke tio estas diskriminacio, kaj ke en kelkaj landoj oni ne rajtas en anoncoj diskriminacii laŭ aspekto, sekso, raso, k.s. Kaj, jes, ĝi estis diskriminacia anonco. Mi provis mense ŝanĝi la anoncon, kiel se ĝi estus skribita en malina/neŭtra genro (en mia lingvo neŭtra genro ne ekzistas), kaj ĝi sonis tute strange, kvazaŭ ĝi estus “neebla anonco”. Sed ankaŭ tio ne estis la punkto. Tio kio plej ĝenas min estas ke iu devu prijuĝi sian belecon por decidi ĉu ri estas taŭga aŭ ne por iu posteno, cetere sen scii surbaze de kiuj/kiaj/kies kriterioj tion fari. Kaj krome estante admonita, ke ri ne kandidatiĝu, se ri ne respondas al tiuj fantomaj kriterioj.

Pasis malmultaj tagoj, kaj jen io alia, sed tute rilata, okazas al mi. Mi babilis kun amiko, kiu je iu momento diris: “Mi tute ne komunikemas kun belulinoj. Ju pli ili belas, des pli mi ne emas montri intereson por ili. Male mi atendas ke ili interesiĝu al mi. Kion mi povas fari? Mi ne faras tion intence.  Ofte tre belaj virinoj estas malinteresaj. Ili ne allogas min. Ĉefe kiam ili estas belaj je la kutima vidpunkto.” Mi havis la senton ke ri sentis sin tre progresema, dirante tion. Ja ri volis montri ne konformiĝi al la kutimaj estetikaj kanonoj, kaj estas tre bone scii ke ekzistas tiaj homoj. Tamen, tio ne estas io, pri kio oni fanfaronu. Oni ne havu tion kiel vivdevizon. Tio estas ekzakte same kiel diri “Al mi nur plaĉas belaj virinoj”. Oni dividas la homaron en du grupojn, beluloj kaj malbeluloj, kaj poste oni decidas kiuj plaĉas al ni. La problemo estas ke beleco ne ekzistas. Homoj ja havas preferojn, ni eĉ agnosku ke kelkaj preferoj estas plej oftaj en ia socio, sed tio rilatas la subjektojn mem, ne la objektojn de la prefero. Estas diraĵo “beleco estas en la okuloj de tiu kiu rigardas”. Kiam oni konsciiĝas ke oni plaĉas al iu, tiam oni sentas sin bela, ĉu ne? Kiel do devus senti sin ino, kiu plaĉas al ulo diranta “Al mi ne plaĉas belaj virinoj”? Kaj ĉu tio estas simpla estetika prefero aŭ ĝi ŝajnas pli kvazaŭ fetiĉo?

Ĉiutage homoj rigardas sin en la spegulo kaj sin demandas ĉu ili estas sufiĉe belaj. Kaj al kelkaj tio kaŭzas multe da sufero. “Mi estas malbela” “Mi estas tro dika” “Mi estas tro malalta” “Miaj mamoj estas tro malgrandaj” “Miaj oreloj estas tro grandaj” “Mi plaĉas al neniu” “Mi neniam havos tiun laboron”, ktp. Tiaj pensoj, ne kontrolitaj, kondukas al malalta memestimo, kiu povas konduki al neproduktiva, detruiga kondutmaniero. Mi trovis interesajn konsilojn pri tio en la retejo http://www.yourenotprettyenough.com/. La malsameco inter tiuj kun malalta memestimo kaj tiuj kun sana memestimo estas ke la duaj kapablas prijuĝi sin precize kaj objektive, kaj samtempe akcepti sin tiaj, kiaj ili estas. La bildo kiun ni havas pri nia korpo estas strikte ligita al nia memestimo. Estas normale foje havi dubojn pri kiel ni aspektas, ĉiuj homoj havas. Sed la konversacioj, kiuj estiĝas de tio, ofte riskas malplibonigi la situacion. Jen ekzempla, tipa babilado: “Mi estas dika.” “Vi ne estas dika. Vi estas bela!” “Ĉu vi ŝercas?! Ĉu vi vidis kian ventron mi havas?” “Via ventro estas nenio kompare al mia enorma pugo!”, ktp. Kiam iu engaĝiĝas en negativa parolado pri sia aspekto, ne antaŭsupozu ke ri tiel celas senvalorigi sin. Dikulo povas rekoni sian dikecon, sen pro tio perdi sian memestimon. Homoj (kaj jen surprizo: eĉ virinoj!) ne ĉiam almozpetas komplimentojn. Se ili esprimas dubon, kaj vi tuj silentigas ilin (“Kion vi diras? Vi estas bela!”), vi nur plifirmigas la stereotipojn ke dika=malbela aŭ ke beleco tre gravas en ties pritakso. Estus prefere esprimi viajn sentojn, aŭdante tiajn asertojn. Ekzemple vi povus diri ke vi surpriziĝas, ĉar vi ne imagis ke tiu homo povus havi tiajn dubojn. Aŭ ke vi bedaŭras ke ri havas tiajn malbonajn sentojn. Aŭ ke vi ankaŭ foje havas, sed kutimas forigi ilin tiamaniere. Aŭ eble ke vi ne komprenas kion ekzakte ri ne ŝatas. Esti “bela” ne gravas al ĉiuj. Ni ne bezonas scii ĉu ni estas belaj, ni bezonas scii ke ni estas ŝatindaj kaj amindaj, kaj ke nia aspekto ne estas la mezuro de nia valoro.

1 komento

Enarkivita sub ĉiutaga vivo

Unu respondo al “Vi ne estas bela…sed tute ne gravas.

  1. Laboranoncoj ofte estas nerealismaj. Ili kutime ne estiĝas profesie. Se mi serĉus iun postenon, kies postulojn mi 100%e kontentigus, mi ĝis hodiaŭ estus sen laboro.

    “La problemo estas ke beleco ne ekzistas. Homoj ja havas preferojn, ni eĉ agnosku ke kelkaj preferoj estas plej oftaj en ia socio”

    Do la sama sub alia nomo… nu bone, se tio helpas al vi. “Aspekti sana” estas bona kriterio por “beleco” resp. “ofta prefero”.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s