Pli frue en la historio en Egalecen mi havis ideon verki artikolon pri la popkantistino Taylor Swift, ekzamenante riajn kantojn por malkovri la kontraŭfeminismajn ideojn en ili. Se vi ne jam konas la famulon, ri estas unu el la plej sukcesaj junaj kantistoj en usono kaj ludas kontreon kaj popon. Riaj kantoj temas pri junulaj amrilatoj kaj juna vivo ĝenerale.
Mi emis fari la artikolon surbaze de kelkaj riaj kantoj, kiuj enhavas sufiĉe aĉajn mesaĝojn. Unue estas You Belong With Me (Vi Apartenas Kun Mi), en kiu Taylor juĝas koramikinon de najbariĉo pro ‘putineca’ aspekto – “Hej, kion vi faras kun tia knabino?” – kaj diras, ke la najbaro prefere forlasu la koramikon por ri. Fine en la muzikfilmeto tio ja okazas.
En la kanto Better Than Revenge (Pli Bona ol Venĝo) estas eĉ pli eksplicite, kiam Taylor privortumaĉas knabinon kiu ‘ŝtelis rian koramikon’ – “Ŝi estas nek sanktulo nek tia, kia vi pensas; Ŝi estas aktoro; Oni pli bone konas ŝin pro kion ŝi faras surmatrace”.
Fine mi decidis ne verki la artikolon ĉar la resto de riaj kantoj ne tiom tiklis min. Sed mi nun devas agnoski, ke mi tro rapide juĝis Taylor, kaj mi nun multe pli estimas rin. Kvankam en la jaro 2012 ri neis, kiam oni demandis rin en intervjuo, ĉu ri konsideras sin feministo, tamen ĉijare, inspirite de nova amikiĝo kun artisto Lena Dunham, ri reviziis tion:
“Kiel dekumjarulo, mi ne komprenas, ke diri ‘Mi estas feministo’ signifas nur, ke vi esperas, ke virinoj kaj viroj havos egalajn rajtojn kaj eblecojn. Tio ŝajnis al mi, oni tiel prezentas en kulturo, socio, ke vi malamas virojn. Kaj nun, mi pensas, ke multaj knabinoj havas feminismajn vekiĝojn ĉar ili ekkomprenas la signifon de la vorto. Dum longega tempo oni ŝajnigis tion kvazaŭ batalado kontraŭ la alia sekso, kvankam tute ne temas pri tio. Amikiĝi kun Lena – sen ke ŝi varbadas al mi, sed simple vidante kial ŝi kredas, kion ŝi kredas, kial ŝi diras, kion ŝi diras, kial ŝi batalas por tio, por kio ŝi batalas – montris al mi, ke mi jam ekprenis feminisman vidpunkton sen diri tion.”
Ri eĉ agnoskis pasintecajn erarojn, dirante pri Better Than Revenge “Mi havis 17 jarojn kiam mi verkis tion. Je tiu aĝo oni vere pensas, ke oni povas forrabi onian koramikon. Poste vi pli kreskas kaj ekscias, ke neniu povas preni iun de vi, se tiu ne volas foriri.”
Jes, ankoraŭ estas problemecaj aspektoj de kelkaj riaj kantoj (ekz. ioma rasismo en la filmeto por Shake It Off), sed mi tre ĝojas vidi, ke ri pli maturiĝas kaj konscienciĝas. Mi unue trompiĝis pro tio, ke ri verkas pri tiaj tipaj temoj, kiaj junula amo ktp. Sed aliflanke ni agnosku, ke je juna aĝo ri sukcese verkas ĉiujn siajn proprajn kantojn, kaj eĉ verkis kanton Dear John (Kara John) pri ekskoramiko John Mayer, pli aĝa muzikindustriulo, kaj kiel ri emocie mistraktis Taylor – “Ĉu vi ne pensas, ke mi tro junis por tiel friponiĝi?”; “Mi vivis en via ŝakludo, sed vi ŝanĝis la regulojn ĉiutage”; “Vi devintus scii”. Ri finas la kanton per optimisma ĝojkrio: “Mi brilas kiel fajraĵoj super via malplena, trista urbo”. Tio ja estas brava, femisma kanto por tiama 19-jarulo.
Do mia fina mesaĝo jenas: Ne pensu iun malfeminisma pro tradicie inaj trajtoj. Sonas kvazaŭ ege simpla afero, sed estas ja malfacile eviti la tujajn subpensojn, kiujn manĝigas al ni socio kaj la amaskomunikiloj. Se iu volas tute knanjece aspekti kaj paroli pri koramikiĉoj, tiu rajtu fari tiel senĝenate. Ne temas pri tio, ke vi ĉiam kaj ĉiamen perfekta feministo estas, ĉar ni ĉiuj faras erarojn, sed ke vi povas rekoni viajn erarojn, kritiki vin mem, kaj de tie plu evolui.
Kion vi opinias pri la video “Blank Space”?
Kion ni vidas tie, interalie, estas: Viro, kiu kuŝas ŝajne senkonscie sur la planko, kaj ŝi puŝas lian kapon kaj kisas lin.
ŜatiŜati
La kanto estas parodio de la bildo, kiun havas la amaskomunikiloj pri Taylor. Ili sxategas sekvacxi sxin pri koramikoj kaj kritikadi, tro supozadi ktp., nur cxar sxi estas virino. Do sxi kreis la kanton por moki tion. Pro tio mi ege sxatas, fakte.
ŜatiŜati
Ho, jes, evolui estas bone, kaj la diro de Swift estas ankaux bona, pli bona ol tio kio sxi diras en sxiaj kantoj. Tamen, la amrilatoj kiujn sxi montras en siaj kantoj kaj en siaj filmetoj estas tiel malbonaj kiel cxiam en nia tradicia romantika amo. Ne sxajnas al mi bona afero ke geadoleskantoj ankoraux hodiaux ricevas mesagxojn en kiuj virino estas nur posedajxo de viro, kiel en “Love Story”:
”Marry me Juliet, you’ll never have to be alone,
I love you and that’s all I really know.
I talked to your dad, go pick out a white dress.
It’s a love story baby just say… yes”.
Se la komento kiun vi citis de Taylor signifas nova direkto en sxia venontaj kantoj, do mi kore salutos la novajxon… sed nun gxi estas nur vortoj.
ŜatiŜati
Bona artikolo!
ŜatiŜati