Enhavaverto: hontigado laŭ aspekto (slut-shaming), objektigo de virinoj.
Antaŭ kelkaj tagoj oni festis Halovenon. Hodiaŭ ĝin festas ankaŭ Egalecen, nome per pensigi vin pri seksismo ligita al halovenaj kostumoj.
Ĉu kaj kiel vi festas Halovenon dependas de tio kie en la mondo vi loĝas. Mi ŝajne la unuan fojon en la vivo surmetis halovenan kostumon antaŭ du jaroj, ĉar mi tiam troviĝis en Norda Ameriko, kie tia tradicio fortas. Sed eĉ se vi en via lando neniam spertis ĝin realvive, vi plej verŝajne multfoje vidis ĝin en la televido, do vi rekonos la aferojn pri kiuj mi parolos.
Ĉiukaze, antaŭ du jaroj, kiam mi iris al halovena festo, mi unue renkontiĝis kun mia amikino Anna. Ni kune veturis al la festo, kie ni devis renkonti alian amikinon, Sara, kaj survoje en la metroo ni longe kaj arde babilis ĝuste pri la seksismo de la kostumoj. Resume, Anna diris ke ri bedaŭras ke ĉiuj inoj vestas sin tiom troige seksece. Kaj mi konsentis kun ri. Sed kiam ni jam surloke renkontis na Sara, evidentiĝis ke ria kostumo, malkiel la niaj, estis precize tia. Ri estis vestita kiel “sexy schoolgirl”. Anna estis en ŝoko kaj tuj kiam Sara distanciĝis sufiĉe por ne povi aŭdi, ri jene daŭrigis siajn plendojn pri seksismo: “Mi ne povas kredi ke ankaŭ ŝi vestas sin kiel putino. Ĉu ŝi ne havas memrespekton? Kial ŝi tiom bezonas la viran atenton?”, ktp. Sed ĉu mi plu konsentas kun ri? Ne. Ĉar efektive temas ne pri plendoj pri seksismo, sed pri juĝado de ies moraleco surbaze de ties vestaĵoj (angle tielnomata “slut-shaming”, ni uzu la tradukon “malĉastulinhontigo”, sed se vi havas pli bonan proponon, sciigu ĝin). Bedaŭrinde multaj faras tiun eraron, kaj ni devus konscie atenti eviti ĝin. Kiam ni parolas pri la problemo de seksismaj kostumoj, ni devas ĉiam pensi pri la distingo inter la kulturo kiu subtenas produktadon kaj vendadon de tiaj kostumoj kaj igas inojn vesti ilin KAJ individuaj inoj kiuj pro diversaj kialoj decidas surmeti tiajn kostumojn. Alivorte, ne la inoj estas la problemo, sed la kostumoj (kaj pli konkrete, ne la simpla ekzisto de seksecaj kostumoj, sed la fakto ke tio estas pli-malpli la sola speco de inaj kostumoj kiu troveblas en vendejoj kaj videblas en la medioj).
En ĉi tiu artikolo mi volus tuŝi ambaŭ problemojn: kaj la seksismon de la kostumoj, kaj la tiurilatan malĉastulinhontigon, kaj ĉar ili estas disaj problemoj, mi traktos ilin dise, na unu post la alia, per koncize listigi la plej gravajn faktojn kaj argumentojn kiujn necesas scii por orientiĝi en la problemaro. Eble ne ĉiuj punktoj estos novaĵoj por vi, sed mi celas superrigardon. Cetere, multo de ili aplikiĝas ankaŭ je la resto de la jaro, ne nur Haloveno.
Unue ni do resumu la problemojn kun la kostumoj mem:
- Se temas pri kostumoj por plenkreskuloj, ekzistas granda diferenco inter la inaj kaj iĉaj versioj. Eĉ se temas pri iu neŭtrala masko, kiu teorie povus uzi precize la samajn vestaĵojn por iĉoj kaj inoj, ekzemple pirato, la iĉa versio normale konsistas el longaj pantalonoj kaj ĉemizo, dum la ina versio havas grandan dekoltaĵon kaj mallongan jupeton. Tio estas ligita al objektigo de virinoj.
- Infanaj kostumoj feliĉe estas malpli seksecaj (kvankam ili pli kaj pli tiaj iĝas), sed ili ĉefe subtenas genrajn stereotipojn alimaniere: tipaj maskoj por knabiĉoj estas superherooj, kaj por knabinoj princinoj. Tio estas unu el multaj aferoj kiuj jam ekde juna aĝo instruas al la infanojn ke inoj kaj iĉoj havas malsamajn rolojn en la socio: inoj estu belaj, kaj iĉoj havu povon.
- Ĉio ĉi supre temas nur pri vendejaj kostumoj, sed vi ĉiam povas krei propran, ĉu ne? Tio tutcerte estas pli bona solvo, sed eĉ ĝi ne plene savos vin de la seksismo. La kostumo de Sara estis ja hejmfarita. Simple, en la mondo kie vi ĉie ĉirkaŭ vi vidas nur seksismon (ekzemple serĉante inspiron por via hejmfarita masko), estas malfacile ne senti ke oni atendas certan aspektmanieron de vi kaj ke se vi ne plenumos la atendojn, vi estos ekskludita.
- Ne pensu ke nur inaj kostumoj povas esti seksismaj. Seksismo malhelpas ankaŭ iĉojn. Ekzemple, mi vidis plurajn kostumojn por knabiĉetoj kiuj havis falsajn ŝtopitajn muskolojn sur la brakoj. Tio subtenas nerealisman stereotipon de maskleco.
Kaj nun, se vi vidas inon vestitan en tre sekseca kostumo:
- Tio tute ne signifas ke ri volas fiki kun vi, aŭ ke ri ĝenrale estas promiskua. Riaj vestaĵoj havas neniun rilaton al ria sekskonduto. (Ĉi tie mi aparte emfazas ke tio validas dum la tuta jaro!)
- Se vi estas ino kiu decidis ne surhavi tre seksecan kostumon, tio ne signifas ke vi estas morale supera al ri. Vi laŭ via plaĉo elektis vian kostumon, kaj ri la rian. Ri rajtas esprimi sian seksecon kiel ri volas. Ne faru la saman eraron kiel Anna! Fakte, tio memorigas min pri unu citaĵo de la televidserio Mean Girls: “Haloveno estas la sola tago de la jaro kiam knabino rajtas vestiĝi tute kiel malĉastulino kaj la aliaj knabinoj ne rajtas komenti tion”. Nu, kiel vi vidis laŭ mia rakonto, tio ne centprocente veras, sed mi tamen scias ke multaj inoj ja sentas sin tiel: emus vestiĝi pli seksece ankaŭ alifoje, sed timas ke oni juĝos ilin, kaj Haloveno kvazaŭ donas al ili pretekston. Damne, kial ni ne povas ĉesi juĝi unu la alian kaj anstataŭe senti nin liberaj vestiĝi iel ajn ĉiun tagon?
- Fine, mi pensas ke ne indas uzi vortojn kiel “putineca” por priskribi tiajn kostumojn, eĉ se vi ne hontigas konkretajn inojn, sed prave kritikas la halovenkostuman kulturon. Tiaj vortoj nur plifortigas la jam ekzistantajn stereotipojn kiuj malhelpas inojn.
Memoru do ĉion ĉi (ne nur) venonthalovene. Estu kritika al la kostumindustrio, sed atentu ne malĉastulinhontigi homojn. Kaj ĉefe, vestu vin simple tiel kiel vi mem ŝatas – vi bezonas pruvi nek vian moralecon, nek vian seksecon.
Mi ege ŝatas vian artikolon!
Mi cetere ĝuste hieraŭ diskutis kun miaj geamikoj la problemon ke en teniso knabinoj ĉiam devas vesti jupojn, ni ne certis ĉu tio estas regulo aŭ oni rajtas elekti, sed vere, oni ĉiam vestas mallongajn jupojn kaj ne vere klaras kial.
Plia problemo pri vestaĵoj, ĉi-foje pri viroj, ial naciaj kostumoj, ekzemple, Lederhosen kaj Dirndl en Bavario aŭ kilto en Skotlando, ili estas ja viraj kaj virinaj, sed virinoj ĉiam tute facile povas vesti virajn kostumojn, mi vidis tre multe da specoj de Lederhosen por virinoj kaj kiltoj ja ankaŭ tutcerte ekzistas por virinoj, sed la malo ial neniam okazas kaj ne povas okazi. Ial socio tute akceptas se virinoj vestas virajn vestaĵojn, kravatojn, kostumojn, ĉemizojn, sed se viro vestas virinan vestaĵon tio estas ege malpli akceptata.
Kaj ankoraŭ unu problemo kiu okazis al mi antaŭnelonge: mi estis en la kuirejo de la studentloĝejo kaj ne surhavis brustveston, kaj mi vere ne zorgis pri tio ke mi ne havas brustveston, mi ja ĉiukaze vestiĝis kiel kutime, sen granda dekoltaĵo, en sufiĉe longaj pantalonoj, kaj vere ne aspektis “dismalĉasta”, sed unu persono tamen rimarkis ke mi ne havas brustveston kaj diris ke mi devus ion plian vesti, ĉar ja estas knaboj en la ĉambro kaj ili povas rimarki tion. Mi fakte ne ege kredas ke tio estas la problemo, precipe ĉar mi estis en la kuirejo de mia loĝejo kaj estis preskaŭ hejme kaj laŭ mi hejme mi rajtas vestiĝi komforte kaj por mi estas komforte esti sen brustvesto. Sed tamen, daŭre en nia socio tute ne estas akceptata eĉ se knabino vestiĝas tute normale sed ne havas brustveston. Kiel oni nur povas paroli pri ebleco iri al la plaĝo top-less se eĉ esti en ĉemizo sen brustvesto ne estas akceptata?
ŜatiŜati
“dismalĉastulinhontigo” estus pli preciza ol “malĉastulinhontigo”, sed eble estas tro longa por la gusto de multaj. (Homo povas esti malĉasta sen esti dismalĉasta, se tiu homo ne estas malĉasta kun multaj partneroj.)
Mi konsentas, ke “putino” estas malhelpa vorto. Laŭ mi ĝi plej bone arĥaikiĝu (krom por nomi la nunan prezidenton de Rusujo ;)). Mi mem ĉiam uzas la vorton “sekslaboristo”, kiam temas pri “amoristo” k.s. (“ĉiesulino” kaj “publikulino” estas simile malhelpaj.)
Mi komprenas la vorton “promiskua” pro mia kono de la Angla, sed mi neniam antaŭe legis tiun vorton en Esperanto. Mi sugestas la vorton “dismalĉasta” kiel alternativo.
ŜatiŜati