Perforto kontraŭ virinoj – estas vira problemo

Tiu-ĉi semajne ni prezentas al vi TED-prelegon, kiu temas pri perforto kontraŭ virinoj. Esperantaj subtekstoj estis aldonitaj okaze de la seminario “Genro kaj Egaleco”, organizita de TEJO en Aprilo.

http://www.amara.org/it/videos/5NSHzpc3mfs2/url/526052/

Hejma agreso kaj seksperforto estas ofte nomitaj “virinaj temoj”. Sed en tiu ĉi kuraĝa parolo Jackson Katz rimarkigas ke tiuj ĉi estas esence viraj temoj – kaj montras kiel tiuj ĉi perfortaj kondutoj estas ligitaj al la difinoj de vireco. Estas fervora apelacio por ni ĉiuj – virinoj kaj viroj – por kritiki neakcepteblajn kondutojn kaj esti ŝanĝ-gvidantoj.

Kiel etan rimarkon, mi volas aldoni statistikon pri Egalecen, pri kiu oni povas almenaŭ iom ĝoji. Fakte, laŭ la Facebook-paĝo de la blogo, la viraj ŝatantoj de nia “feminisma” blogo estas preskaŭ duoble ol la inaj ŝatantoj. Ĉu tio estas pro ĝenerala vireco de la E-movado, ĉu pro reala intereso de la viroj al tiuj ĉi temoj, aŭ ĉu pro aliaj kialoj mi nun ne volas esplori. Mi nur volas sincere gratuli kaj danki la virojn, kiuj nin legas, komentas kaj subtenas. Mi kredas ke ne nur feminismo bezonas vin, sed vi ankaŭ bezonas ĝin. Ni baldaŭ revenos al tiu ĉi temo.

3 komentoj

Enarkivita sub video

3 respondoj al “Perforto kontraŭ virinoj – estas vira problemo

  1. Ne pro subteni Egalecen, sed pro la “venko” en la statistiko 😉

    Ŝati

  2. Kial oni danku kaj gratulu nur la virojn? Ĉu oni entute danku la emon al egaleco? Estas kvazaŭ danki pro la subteno de justeco…

    Ŝati

Lasi respondon al fiskot Nuligi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s