El kulturo de perforto al kulturo de konsento

Enhavavertoj: perforto.

Antaŭ nelonge mi estis invitita por vespermanĝo ĉe amiko. La proponon mi akceptis volonte, ĉar ekde longe ni ne renkontis unu la alian, kaj mi pensis ke certe ni havos multon por babili. Dirindas ke temas pri amiko kun kiu neniam io romantika/seksa okazis, nek estis antaŭsignoj ke unu el la du povus tion deziri. La vespero pasis bone, ni multe babilis, trinkis vinon, ĉio normale. Je iu momento, kiam jam malfruiĝis, mi diris ke mi devas reveni hejmen, ĉar ankoraŭ mi devas veturi sufiĉe longan vojon kaj baldaŭ ne plu estos busoj. Mia amiko tamen diris “Ne, ne…ne foriru jam tiom frue…kaj kial vi veturu buse je tiu ĉi horo? Vi povas tranokti ĉi tie, estas neniu problemo… mi pruntedonos al vi t-ĉemizon, kaj en la ĉambro estas du litoj, aŭ mi povas eĉ malfermi la lit-sofon se vi preferas…” Ĉar mi estis laca, kaj vere ne emis reveni per buse je tiu horo, mi akceptis tranokti ĉe ri. Mi surmetis la t-ĉemizon kiun ri pruntedonis al mi, ni ankorau iom babilis kaj… subite la etoso ŝanĝiĝis. Mia amiko alproksimiĝis, metis manon sur mia gambo, ekkaresis mian kapon… Mi estis ŝokita kaj dum momento mi ne kapablis reagi, ĉar tio ekis tute neatendite kaj abrupte, sen doni al mi la eblon esprimi mian (ne)volon. Kaj, eĉ kiam mi sukcesis tion fari kaj rin haltigi, la situacio restis tute malkomforta al mi… ja estis jam tro malfrue por ke mi foriru, mi estis devigata dormi ĉe ri, kaj mi pasigis tre malagrablan nokton tie.

Se oni iom pripensas oniajn spertojn, ne malfacilas rimarki kiel nia kulturo alkutimigis nin rigardi la potencialajn novajn partnerojn (sed ankaŭ la malnovajn) kiel kaptindajn celojn, kiel homoj konvinkindajn, aŭ kiel gajnintajn premiojn en kompeticio, kaj ne kiel respektindajn individuojn, eĉ kaj precipe en kazo de rifuzo. Pro tio foje, ĉefe en feminismaj medioj, oni parolas pri “kulturo de perforto”. Mi scias, ke tia difino estas forta, kaj multaj homoj, kiuj ne sentas sin esti parto de tia kulturo, ofendiĝus se oni dirus al ili ke jes, ili estas. Mi devas konfesi, ke mi mem estas/is, kaj estis malfacile por mi tion rekoni. Tamen, kiam oni provas devigi iun fari ion kontraŭvole, ĉu ne temas pri perforto?

La epizodo, kiun mi antaŭe rakontis, ne estis la unua tiaspeca kiu okazis al mi. Antaŭ multaj jaroj mi estis en situacio simila kun ulo, kiun mi ekkonis rete (en simpla loka retkomunumo, ne en “pariĝ-retejo”). Ni kune manĝis, trinkis, babilis, poste ri uzis pretekston por inviti min hejmen. Iuj dirus, ne tute malprave, ke mi povintus antauvidi riajn celojn, sed ĉiu ria movo ŝajnis bone planita por ke estu malfacile kaj embarase malakcepti ĝin. En tiu tempo mi estis juna, najva kaj timema, kaj la afero disvolviĝis tiel, ke mi seksumis kun ri kontraŭvole, ĉar mi simple ne kapablis diri ne. Ĉu tio ne estis perforto? Mi mem ne sciis. Ja mi ne ricevis minacon per armilo, mi memstare eniris rian liton, poste mi sentis ke mi estas tiom stulta, sed nun mi konscias ke ne estis mia kulpo. Ĝi estis tre malagrabla sperto, kiu en la sekvaj jaroj dumlonge influis malpozitive mian amrilatan kaj seksan vivon.

Eble ankaŭ pro tio, la temo de konsento iĝis tre grava al mi. Por ke estu vera konsento en rilato, necesas ke la homoj kiuj en ĝi partoprenas sentu sin komfortaj ankaŭ dirante “ne”, ĉar nur tiel la jeso iĝus vera kaj ne trudita. Konsento akirita per trompo, mensa manipulado aŭ ĝena insisto ne senkulpigas vin. Evidente tion oni povus apliki al pluraj kampoj de nia vivo, ne nur al seksumado. Do, kion vi povas fari, se vi ne volas esti parto de kulturo de perforto, kaj vi volas antaŭenpuŝi tiun de konsento? La plej facila respondo estas:  demandu! Kaj por ke la demando estu valida, ne agu kiel se estus nur unu bona respondo al via demando. Nome, ne antaŭsupozu ke la alia havas samajn dezirojn kiel vi, aŭ ke estas via rajto provi ŝanĝi riajn dezirojn. Bona praktiko estas ankaŭ frue kaj plejeble klare esprimi viajn dezirojn, por ke la alia havu la eblon kompreni, pripensi kaj decidi. Kio al vi ŝajnas klara, eble por la alia ne estas. Kiam vi ricevas rifuzon, akceptu ĝin. Neniam supozu ke “ne” signifas “jes”. Eĉ se tiel estus, ne estas via tasko tion kompreni. Kaj kion vi povas fari, se vi sentas vin viktimo de tia kulturo? Trejniĝu kaj lernu kiel esprimi (mal)konsenton. Demandu ofte al vi mem pri kion vi vere volas. Pripensu la situaciojn, kiam vi ne kapablis esprimi viajn dezirojn, kaj analizu ilin kvazaŭ de ekstera vidpunkto. Kio okazis? Kiel vi fartis? Kial? Kion vi povintus diri/fari anstataŭe? Se vi havas amikon, kun kiu vi  povas komforte paroli pri tiaj aferoj, interŝanĝu la spertojn. Se vi ne havas, serĉu ĝin. Praktiku la konsenton en via ĉiutaga vivo, por ke la homoj ĉirkaŭ vi havu modelon kaj referenc-punkton.

Ĉar tiu ĉi temo estas tro ampleksa por esti profunde traktita en unu artikolo, mi preferas halti por la momento kaj certe baldaŭ Egalecen revenos al ĝi kun pli detalaj konsiloj kaj sugestoj.

Advertisements

4 komentoj

Enarkivita sub konsento

4 respondoj al “El kulturo de perforto al kulturo de konsento

  1. Mi ĝojas, ke mi naskiĝis en tute alia kulturo, kie oni dekomence instruas respekton kaj individuecon de ĉiu persono. La ideo, uzi perforton kontraŭ aliaj por atingi siajn celojn, aplikeblas nur al malgranda malplimulto en la mondo, en kiu mi vivas.

    Ŝato

    • Kristjan

      Pri kiu kulturo vi parolas Kunar? En Germanujo situacioj kiel la priskribitaj ja ne estas esceptoj.

      Liked by 3 people

      • Mi ne kredas, ke malbonaj situacioj, kiel tiuj menciitaj en la artikolo, estas “la regulo” en tiu senco, ke la plimulto de la viroj (aŭ de la homoj) agus tiel. Mi same ne kredas, ke la miskonduto de personoj estas aŭtomate aŭ ĝenerale kulpigeblaj al la socio aŭ kulturo ĉirkaŭ ili.

        Mi ne kredas, ke mi estas “pozitiva escepto” en tiu senco, ke mi komprenas la problemon sen fari iun kleriĝon pri tio. Mi ne bezonas tion, ĉar oni jam dekomence edukis min tiel. Tio ŝajne estas la regulo en la ĉirkaŭo, en kiu mi kreskis. Ĉu tio validas por 100% de Germanujo, mi ne scias. (Kutime, kiam temas pri argumentado pri 100%, estas sufiĉe sekura veto, veti kontraŭ tio.) Sed mi vetus je tio, ke la granda plimulto de mia generacio (ĉio ekde la pasintaj 30 jaroj) dividas tiun vidpunkton, ke oni ne agu kiel la malbonaj personoj en la ekzemploj.

        Tial mi ankaŭ tute ne sekvas la “argumentadon” “Se oni iom pripensas oniajn spertojn, ne malfacilas rimarki kiel nia kulturo alkutimigis nin…”. Tio estas aserto sen iu pruvo.

        La situacio povas esti tute alia en alia lando, la problemoj pli gravaj. Sed dividi la mondon en nigrablanka (kulturo de perforto/konsento) ne solvos la problemojn.

        Ŝato

      • PK

        Gunnar, mi persone havis tre multajn tiajn negativajn spertojn, en cxiu lando kie mi logxis, same kiel en Esperantujo. Kaj mi ne estas la sola. Mi kredas ke por vi estas malfacile rimarki tiajn okazojn, aux percepti ilin kiel gravajn problemojn. Por mi antauxe estis same: mi perceptis ilin kiel normalan, cxiutagan parton de la vivo. Kaj gxuste tio estas la kulturo de perforto: normaligi tiujn okazojn.

        Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s