Pasintsemajne ni en Egalecen komencis diskuton pri konsento, en la artikolo El kulturo de perforto al kulturo de konsento. Nun ni, kiel promesite, daŭrigas enprofundiĝi en la temon.
Enhavavertoj: perforto, seksumado, ebria seksumado.
Lastatempe ni feliĉe iĝis pli sukcesaj en batalo kontraŭ la mito ke kiam virino diras „ne“ ri celas „jes“, ke ri nur volas esti pli intense konvinkita aŭ alimaniere venkita, por ke ri ne ŝajnu kiel tro facila celo. (Kaj foje tio estas vero: ekzistas inoj kiuj diras “ne” celante “jes”, ĉar la socio hontigas ilin pro deziri sekson kaj ne timi esprimi kaj eĉ aktive realigi tiun deziron. Tia ĉi situacio estas neakceptebla. Ni devas krei mondon en kiu estas enordo por inoj voli seksumi, fakte en kiu estas enordo por ĉiuj homoj libere decidi ĉu kaj kiel ili volas seksumi kaj povi rekte diri tion.) Do, plejparte homoj jam komprenas ke “ne” ne signifas “jes”. Bone, sed tie la afero ne finiĝas. Se iu ne diras ne, sed nek jes, tio ankoraŭ ne signifas konsenton. La jeso devas esti tute eksplicita, ne subkomprenita en la stilo de “silento estas konsento”. Sed bedaŭrinde ĉi tiu bezono de eksplicita, eldirita “jes” foje kaŭzas novan miskomprenon: ke konsento estas igi homon jesi, ajnmaniere (interalie per premo aŭ trompo), kaj se oni sukcesis tion, tiam oni jam senzorge rajtas fari ion ajn. Sed tio absolute ne ĝustas: nome, konsento devas havi specifajn ecojn kaj cirkomstancoj por esti valida. Se mi vortumu tion malmilde: eĉ “jes” ne ĉiam signifas “jes”. Konsideru la jenon:
- Konsento devas esti entusiasma. Tio signifas ke “jesoj” vortumitaj kiel ekzemple “hm… mi ne certas… nu, bone, se vi volas” ne kalkuliĝas kiel veraj jesoj. La sincera volo devas esti malambigua.
- Unu konsento ne validas por ĉiam. Se via partnero konsentis seksumi kun vi ĉe unu okazo, tio ne signifas ke la konsento validas ekde tiam por eterneco kaj vi neniam plu bezonas rekontroli ĝin. Se vi ekzemple fikis lastnokte, ne supozu aŭtomate ke ri volas tion ankaŭ ĉimatene. Eĉ se vi estas en serioza plurjara amrilato kaj amoris jam milfoje, ri daŭre rajtas elekti ne fari ĉi foje. (Kaj entute, la afero pri amrilatoj kiun oni ofte ne komprenas estas ke nur ĉar iu estas via koramiko aŭ edzo, tio ne signifas ke ri ne povas perforti vin.)
- Unu konsento ne validas por ĉio. Se vi ekhavis konsenton por unu speco de aktiveco, tio ne signifas ke ĝi aŭtomate rajtigas vin fari ĉion alian. Se iu konsentis al kisado, vi ne supozas ke vi sendemande rajtas ekzemple fiki rin en la pugon, ĉu ne? Simile tio funkcias en pli nuancaj kazoj, ekzemple iu povas konsenti kun fingrumado sed ne kun buŝa seksumado, k.s. La celo estas laŭeble konkrete sciigi unu la alia(j)n kaj pri kion vi deziras, kaj pri kion vi ne deziras, kaj rezulte fari aferojn kiuj plaĉas al ĉiuj. Se vi pri io ne certas, demandu.
- Vi rajtas ŝanĝi opinion iam ajn. Ne gravas se vi jam estas hejme ĉe ri, eĉ se vi jam estas senvestiĝintaj, eĉ se vi jam estas meze de seksumado – se vi ne plu deziras fari ion, kion vi antaŭ momento volis, estas tute en ordo: vi ĉiam rajtas ŝanĝi opinion kaj repreni la donitan konsenton. Ne timu komuniki tion.
- Ne puŝu. Se via partnero ekzemple unue hezitemas, sed fine donas konsenton post aŭdi argumentojn kiel “se vi amus min, vi farus tion por mi”, ĉu vi pensas ke tiu konsento estis vera? Tro ofte okazas ke homoj timigas, hontigas, pruvigas, ĉantaĝas aŭ alimaniere puŝas aliulojn por ekhavi “konsenton”. Tio estas aĉega, bonvolu neniam fari tion. Ekhavi konsenton signifas certiĝi ke la volo jam ekzistas ĉe la alia persono, ne manipuli rin ĝis kiam la de vi dezirata ago estas pravigebla.
- Ebrie ne eblas doni konsenton. Mi komprenas ke ĉi tiu punkto estas aparte malfacile akceptebla, mi mem ankaŭ tre fikemas kiam mi ebrias, sed vere: se vi ne povas klare pensi, vi ne povas doni sinceran konsenton, bedaŭrinde. Unu biero estas enordo, sed se vi estas tute ebria, vi ne povas juĝi kion vi vere volas. Krome, tia seksumado povas esti danĝera, ekzemple pro nezorgo pri protekto k.s. Kaj se vi sobras kaj estas kun partnero kiu evidente ebrias: kiom ajn entusiasme ri esprimas ke ri volas fiki kun vi, ne kredu rin.
Entute, mi dirus ke la plej grava afero kiun vi memoru estas komuniki kaj demandi. Ĉiam kiam vi ne certas. Kaj eĉ kiam vi pensas ke vi certas. Vi ne povas scii kion la alia volas simple laŭ serĉi iujn signalojn en ria konduto (“ja ni flirtis la tutan vesperon, kompreneble ke ri ankaŭ volas fiki kun mi” estas stultaĵo). Ne, demandi estas la sola maniero kiel vi povas ekscii kion la alia volas. Foje homoj ne demandas ĉar ili timas ke ili ne ŝatos la respondon. Sed ja ĉefe en tiuj kazoj kiam vi timas nean respondon estas absolute neprege ke vi certiĝu!
Eble vi nun pensas: “Kial ĉio ĉi estas mia respondeco? Kial mi devas demandi? Ĉu ne estas la respondeco de la aliulo mem diri se ri ne volas ion fari?”. Unue, komprenu ke ekzistas multaj kialoj kial iu povas ne diri. Eble ri timas doni la impreson ke ri estas ĉastemulo aŭ incitemulo. Eble ri tre amas vin kaj pro tio superigas vian volon super la sian. Eble estas ria unua fojo, ri ne scias kiel fari tiajn aferojn, kaj do fidas ke vi pli bone scias. Due, kial vi kiel bazon supozas ke ĉiuj, se ili ne klare diras la malon, volas seksumi kun vi? Ĉu la baza supozo ne devus esti ke ili nenion volas, kaj ke se ili volus, ili esprimus tion aŭ de si mem, aŭ kiel reagon al via demando? Tia ĉi pensmaniero, eĉ ne pridubi ĉu alies deziro estas sama kiel la via, estas parto de la en la lastsemajna artikolo menciita kulturo de perforto. Kulturo de perforto signifas interalie ke onia respondeco protekti sin kontraŭ perforto estas pli memkomprenebla ol onia respondeco ne perforti aliajn. Mi ne celas kulpigi iun, certe ne iĉojn – tute male, mi volas diri ke iu ajn, sendepende de genro, inkluzive de vi kaj homoj kiujn vi amas, povas trovi sin en la rolo de aŭ perfortito aŭ perfortanto, ofte sen konscii pri tio. Tial vi ambaŭ (aŭ ĉiuj, kiom ajn da vi estas) devas zorgi unu pri la alia.
La supre listigitaj punktoj ankoraŭ ne estas memkompreneblaj evidentaĵoj por ĉiu, sed mi esperas ke ili laŭeble plej baldaŭ iĝos tiaj. Nun ili eble al iuj ŝajnas tro embarasaj aŭ malfacilaj (jes, ni bezonas interalie krei socion en kiu babili pri seksumado estas normale), sed kredu min ke tre indas, eĉ necesas, ĉar tiu relative malgranda peno povas preventi tre malbonajn spertojn.
Kiel mi atentigis en komento sub la artikolo pri Taylor Swift: En la video de la kanto “Blank Space”, ni vidas homon, kiu puŝas la kapon de senkonscia homo kaj kisas lin. Klare ne eblis doni konsenton al tiu kiso. Ŝajne do estas parto de la “kulturo de perforto”…
Kompreneble karakteroj en video ne egalas al veraj homoj. Sed se la ideo estas, ke “la tuta kulturo” formas la bildon, tiam ne eblas ignori tion. Popkulturo ja estas parto de la kulturo…
ŜatiŜati
Jes, vi tute prave rimarkigas ke senkoncsio estas situacio en kiu ne eblas doni konsenton, dankon. Oni ofte vidas similajn situaciojn en la medioj: foje ili estas prezentitaj kiel perforto, sed foje ecx kiel io romantika, bedauxrinde.
ŜatiŜati
Mi malkonsentas kun la artikolo en tiom multaj punktoj, ke mi ne scias, ĉu indas verki komenton pri tio aŭ prefere proponi kompletan artikolon. Kion vi preferas?
ŜatiŜati
Vi povas verki artikolon en via blogo, kaj poste afisxi la ligilon cxi-tie en la komentoj.
ŜatiŜati
Skribu, mi ŝategus legi.
ŜatiŜati