Unu bildo ilustras gravajn konceptojn

Hodiaŭ ni prezentas al vi diagramon klarigantan kelkajn bazajn konceptojn kaj terminojn pri sekso, genro kaj orientiĝo. Ilia kompreno tre utilos al vi kiam vi partoprenos en rilataj diskutoj. Pri la distingo inter genro kaj sekso ni jam pli detale skribis ĉi tie.

La jena diagramo aperis en la 21a Beletra Almanako, kiu ĵus eldoniĝis, kaj la belan ilustraĵon kreis Max Elbo. Ĉi tiu numero de Beletra Almanako cetere enhavas pliajn verkojn rilatajn al temoj, pri kiuj ni interesiĝas en Egalecen, kaj ni varme rekomendas ĝin.Diagramo (1280x978)

 

Advertisements

4 komentoj

Enarkivita sub edukado

4 respondoj al “Unu bildo ilustras gravajn konceptojn

  1. “Seksuma orientiĝo” difiniĝas kiel “Al homoj de kiu genro/sekso oni sentas seksan/aman allogon.” Mi tre miras, ke la vorto “genro” aperas en tiu difino, anstataŭ fari distingon inter sekso kaj genro.

    La postaj vortoj “aliseksema”, “samseksema” ktp. nur enhavas la vorton “sekso”. Laŭ tiuj difinoj, virino (laŭ sekso kaj genro), kiu ŝatas seksumi kun “laŭgenre virinaj” viroj, estas samseksemulino.

    Ŝato

    • PK

      Unue, viaj “lauxgenre virinaj viroj” estas virinoj.

      Krome bona rimarko. Unu ebla klarigo estas ke la vortoparto “-seksema” fakte devus esti interpretita kiel “-seksumema”, same kiel “seksa orientigxo” pli precize signifas “seksuma orientigxo”. Almenaux tiel mi komprenas gxin.

      Ŝato

      • Mi preferas resti ĉe “seksa orientiĝo” kaj la finaĵo “-seksemo” (anstataŭ “seksuma orientiĝo” kaj “-seksumemo”, kiujn por la unua fojo mi renkontis en BA21 kaj ĉe Egalecen). Tiuj formoj ne nur jam trovis sian lokon en la lingvo, sed ankaŭ pli trafe spegulas la fenomenojn. Seksa orientiĝo ne temas (ekskluzive) pri seksumado kaj estus malbone tiel supraĵigi la temon.

        Homaj rilatoj estas io pli ol nura seksumado, kiu cetere ne estas necesa por difini sian seksan orientiĝon. Oni povas paroli pri sia seksa orientiĝo ankoraŭ antaŭ la unua seksumado, en la situacio kiam oni tute ne seksumas (neniam aŭ portempe) kaj eĉ malgraŭ tia aŭ alia sekso de la kunseksumantoj. Pro gejfobio pluraj samseksemuloj daŭre eniras geedzajn rilatojn (kun aliseksuloj) kaj tio neniel ŝanĝas ilian seksan orientiĝon.

        Oni ne difinu seksan orientiĝon laŭ sekso de la kunseksumantoj – tiu plej ofte estas konforma al seksa orientiĝo, sed tio ja ne estas nepra. Seksa orientiĝo (kiu estas parto de homa identeco kaj ne priskribo de seksumaj kondutoj) povas signifi psikan kaj/aŭ romantikan kaj/aŭ seksan kaj/aŭ emocian kaj/aŭ … inklinon al homoj de certa(j) sekso(j). Ne temas nur pri seksardo.

        Aliflanke, mi skeptikas ankaŭ pri la finaĵo “-seksamo”, kiu donas troan gravecon al amo, kiu – same kiel seksumado – estas nek la sola nek necesa faktoro en la priskribo de seksa orientiĝo.

        La bildon el Beletra Almanako mi tre ŝatas! Mi rekomendas aĉeti BA21 aŭ eĉ aboni la revuon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9113.

        Liked by 1 persono

      • PK

        Pawel, mi tute konsentas kun tio ke orientigxo kaj konduto estas du malsamaj aferoj, kompreneble! Laux mi la esprimo “seksuma orientigxo” neniel antauxsupozas ke vi devas seksumi kun iu. Mi ecx ne sugestas ke oni nepre sxangxu la vorteron “seks” al “seksum”, nur ke oni komprenu gxin kiel mallongigo, t.e. ke oni ne supozu, kiel Gunnar rimarkigis, ke gxi referencas al biologia sekso (kaj ne al genro). Certe, tio estas nur mia persona opinio – kelkaj pensas ke la “seks” ja rilatas al sekso, laux la tradicia kompreno de tiu vorto en Esperanto, kiu enhavas ambaux signifojn (kaj sekso, kaj kion mi nomas genro).

        Do, eble ecx pli precize estus diri ke mi komprenas “seks” kiel “seksec” (ne nepre “seksum”). Versxajne tiu cxi mia vidpunkto venas de mia denaska lingvo kaj aliaj lingvoj kiujn mi konas, en kiuj estas tiel. Sed evidente, se oni povas paroli pri romantika/pasia/ama/ktp orientigxo por plispecifigi pri kiuspeca deziro temas.

        Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s