Enhavaverto: priskriboj de seksumado kaj perfortaj agoj
Mi tre ĝojis legi la antaŭajn artikolojn de miaj kolegoj en Egalecen. Konsento estas ne nur ege grava kaj diskutinda temo, kaj ĝi ligiĝas kun tiom da aliaj sociaj strukturoj. Dum la lastaj monatoj mi remaĉis pri diversaj seksumaj spertoj, kiujn mi havis en la pasinta jaro, kaj evidentiĝis al mi, ke pluraj el ili estis ege malkonsentaj. Helpegis al mi legi artikolon de Bandana Blog, kiu nomiĝas “Vi Rajtas Repreni Ĝin: Konsento kiel Konsciebla Sento”. Ĝi estas en la angla kaj vi povas legi ĝin ĉi tie.
La kerno de la artikolo jenas: okazas, ke en iu situacio vi konsentas al seksumado, sed poste je iu tempo vi sentas vin perfortita. Anstataŭ evalui konsenton kiel leĝa kontrakto, kie jeso permesas al oni agi sen timi konsekvencojn, ni rigardu ĝin kiel emocia afero kaj refokusu la diskuton pri la spertoj kaj sekureco de ĉiu aganto. Eble plej grave, ni malkonstruu la duumojn de ‘perfortistoj’ kaj ‘viktimoj’, ‘mistraktantoj’ kaj ‘mistraktatoj’, ĉar ni vivas en kulturo de perforto kie ni ĉiuj povas mistrakti kaj verŝajne ja mistraktas aliajn dum seksumado, almenaŭ foje.
Kiel tio rilatas al miaj spertoj? Mi priskribos kelkajn do.
Antaŭ jaro proksimume mi ricevis mesaĝon per Grindr, poŝtelefona programeto kiu funkcias kiel tujmesaĝilo por gejiĉoj. Estis mesaĝo de ulo, kiu aranĝas la lokan studentan GLATan klubnokton en mia universitato. Mi planis ne iri al la klubo tiuvespere, sed li invitis min tien kaj ofertis al mi senpagan eniron. Ĉar mi venis sola mi iom drinkis antaŭe por kuraĝiĝi. Kiam mi alvenis li aĉetis por mi plurajn drinkaĵojn kaj poste prenis min al privata ĉambro supraetaĝe kaj ni seksumis.
Dum longa tempo (preskaŭ tuta jaro) mi vidis tion kiel stultan eraron. Tamen nun mi konsideras ĝin iuspeca perforto. Li estis en pozicio de povo, kiun li misuzis per doni al mi senpagaĵojn, kaj mi estis en tro ebria stato por ĝuste konsenti. Eble kelkaj dirus, ke mi ne neis veni al la klubo, kaj mi ne rifuzis la drinkaĵojn kaj tiel plu. Sed mi ĉiuokaze sentas nun, ke li perfortis min.
Pli frue ĉijare mi renkontiĝis kun knabiĉo (alia studento), kiun mi ekkonis rete, por iri ĉe li por brakumado. Ni parolis pri ebla seksumado, sed mi ne multe atendis tion. Tamen, tio fakte okazis. Sed je iu punkto io vere stranga okazis, kiam li prenis mian kapon en lia brako, por ke mi ne povu moviĝi, kaj komencis masturbi sin. Mi vere ne komprenis tion tiutempe, kaj li tute agis kvazaŭ estus banalaĵo. Sed nun la memoro malkomfortigas min, ĉar estis iu fetiĉa montro de forto kaj supereco, kaj mi neniel konsentis al ĝi.
Antaŭ kelkaj semajnoj mi iris al Londono kaj renkontiĝis kun knabiĉo, kun kiu mi babilis dum sufiĉa longa tempo rete. Li ŝajnis afabla kaj bone edukita pri ĉi tiaj aferoj. Ni agrable babilis kaj drinkis kune, kaj li demandis, ĉu mi interesiĝas pri ‘amuziĝi’ kune. Mi jesis, kaj ni komencis belan kisadon. Ĉio enorde. Poste li mordetis mian cicon kaj mi diris, ke li rajtas pli forte fari tion, kaj li komencis mordi min diversloke. Tio doloris kaj mi malkomfortis, sed li ne rimarkis tion kaj fine post kelkaj minutoj mi diris, ke li ĉesu. De mia vidpunkto, mi tute ne konsentis al mordado, kiel li ŝajne komprenis tion.
Mi klarigas ĉi tiujn okazaĵojn al vi ĉar ili montras, kiel komplika kaj diversaspekta konsento estas. Homoj emas al la modelo de ‘jes-ne’ kontrakta konsento ĉar ĝi kongruas kun nia skemo de laŭleĝeco, sed tio ignoras la situaciojn de ‘perforteto’, kaj fokusas la diskuton pri tio, ke perfortistoj ne puniĝu. Kompreneble mi ne diras, ke knabiĉo kiu mordas min iom tro ĵetiĝu karcerejen. Sed kiam ni tiom simpligas la diskuton pri seksumado laŭ jeso aŭ neo, ni limigas nian komprenon de konsento.
Ĉiuokaze, la leĝoj kontraŭ perforto apenaŭ funkcias eĉ kun nia nuntempa sinteno al konsento – nur unu el 13 raportitaj perfortoj kondukas al kondamno. Fine, estas ridinde atendi, ke oni povas tuj kaj konfidente jesi al iu seksuma ago, kiam ni vivas en kulturo de perforto, kiu influas niajn pensojn kaj sintenojn al seksumado. Ni ĉiuj estas je iu grado cerblavitaj, kaj ofte ni eĉ ne scias, kion ĝuste ni volas en seksumado.
Ni devas ĉiuj mem respondeci pri niaj agoj dum seksumado. Pripensu viajn antaŭajn spertojn. Ĉu estis okazoj, kiam via partnero ŝajnis neentuziasma aŭ aferoj, kiujn vi faris sen tute kontroli antaŭe? Kaj aliflanke, ĉu estis okazoj, kiam vi jesis al io, sed poste sentis, ke oni mistraktis aŭ perfortis vin? Paroli pri miaj spertoj ne facilas por mi, kaj mi certe ne atendas, ke ĉiuj parolu libere kaj malferme pri la siaj, sed mi esperas, ke ni povas kondukiĝi al pli engaĝita kaj evoluinta kompreno de konsento.
Unu el miaj principoj estas ke mi ne seksumas kun ebriuloj (= personoj, kiuj (por mi videble) estas sub influo de alkoholo aŭ aliaj drogoj, kiuj influas la cerbo-aktivadon).
Tio iom helpas pri la kunsento-demando, sed tamen kompreneble povas okazi ke oni nur poste rimarkas ke oni ne vere ŝatis tion, pri kio oni antaŭe (eble nur ŝajne) konsentis. Kaj kompreneble ĉiam povas esti miskomprenoj.
ŜatiLiked by 1 persono
Interesa evoluo: De “Ne signifas ne”, “Nur jes signifas jes”, “Nur entuziasma jes signifas jes” al “Eblas neniam certe diri, kiam estas jes”. La sola sekura maniero estas, neniam seksumi kaj ankaŭ neniam flirti.
“Ni ĉiuj estas je iu grado cerblavitaj, kaj ofte ni eĉ ne scias, kion ĝuste ni volas en seksumado.
Ni devas ĉiuj mem respondeci pri niaj agoj dum seksumado.”
Tio bonege resumas la dilemon el tiu pensomodelo: Ni ĉiuj respondecu, sed samtempe ni ĉiuj estas tiom fortaj sub iu influo, ke ni apenaŭ estas liberaj en niaj pensoj kaj agoj. Praktike laŭ tiu mondobildo ne eblas havi rilaton al iu homo, sen daŭre devi timi, ke oni kaŭzas iun malbonan al tiu aŭ ke tiu kaŭzas ion malbonan al oni mem. Ni ĉiuj estas egalece mizeraj.
ŜatiLiked by 2 people