Enhavaverto: dikfobio, manĝ(eg)ado, dietado.
Jen estas denove la periodo de la jaro kun plej multaj festotagoj! Kaj multaj el ni antaŭĝojas la vintrajn feriojn (pardonu la Eŭrop-centrismon), kiel momenton por ĝui delicajn tradiciajn manĝojn en kompanio de niaj karuloj. Tamen tiaj okazoj povas esti granda streĉo por tiuj kiuj sekvas dieton, kaj ankaŭ por tiuj kiuj, male, tute ne dietas.

Foto: Wall_Food_10462 de Michael Stern, uzita laŭ
CC BY-SA 2.0
Mi estas unu el la bonŝanculoj, kiuj neniam devis batali kontraŭ sia pezo, kaj fakte dum la tuta vivo ĝis nun mi ĝuis la privilegiojn, kiujn la fakto esti maldika donis al mi. Sed ĉi-jare mi spertas novan, apartan situacion. Iuflanke, mi bezonas sekvi striktan dieton pro sanproblemoj, nome multaj manĝoj estas malpermesataj al mi. Aliflanke, okazis ke la ŝanĝoj en mia dieto igis min gajni 6 kilogramojn en la lasta jaro, sed en la lastaj monatoj mi denove multe maldikiĝis, kaj nun mi pezas eĉ malpli ol antaue. Tiom da ŝanĝoj subite igis min ekzorgi pri mia pezo, kion mi ne faris ekde kiam mi estis adoleskulino. Ili ankaŭ igis la homojn ĉirkaŭ mi multe pli ofte komenti pri mia korpo kaj mia dieto. Kiam iu, kiu ne konas mian problemon, vidas ke mi ne manĝas ion, tiu preskaŭ ĉiam supozas ke mi rifuzas ĝin pro timo dikiĝi. Tio estas absurda sensensaĵo, ĉar mi estas evidente maldika, kaj neniu saĝulo povus pensi ke mi deziras maldikiĝi eĉ pli!
Ankaŭ pro tio, ĉi-jare pli ol antaŭe, mi profunde deziras ne engaĝiĝi en ajnan konversacion celitan al dikul-hontigo, kaj kiu ne montru respekton kaj pozitivan aliron la diverseco de la homaj korpoj.
La “manĝ-politiko” de Kristnasko, Danktago, Novjaro kaj aliaj festoj estas tre komplika. Tiuj-ĉi estas okazoj kiam oni atendas ke vi manĝegu, tamen ni vivas en kulturo kun malsana rilato al manĝoj. Tial, dum la festotagoj, vi ja RAJTAS momente ignori vian korpodimension, sed samtempe vi montru KULPOSENTON pro tio, kaj promesu ke vi poste senkulpiĝos rekomencante vian dieton. Estas penige elturniĝi inter tiaj mesaĝoj, kiuj estas ofte refortigitaj de viaj ĉirkauuloj dum la festoj.
Kaj povas esti aparte malfacile se vi estas batalanta kontraŭ via propra malsana rilato kun la manĝoj. Foje malfacilas komprenigi al viaj parencoj kaj amikoj ke vi NE volas scii kiom da kalorioj enhavas la kristnaska kuko, kaj ke vi NE celas ekigi dieton en Januaro, por kompensi la manĝegon. Same malfacilas komprenigi ke ne zorgi pri via pezo NE signifas ke vi emas manĝi trioblan porcion de ĉio. Tre ofte oni diras al maldikuloj “Prenu ankoraŭ, vi kiu povas!”, igante ilin senti sin kulpaj se ili ne plu emas manĝi, kvazaŭ ili ne estus sufiĉe dankemaj pro la bonŝanco kiun ili havas.
Jen kelkaj konsiloj por travivi la festotagajn bankedojn, kaze ke vi decidis ne dieti:
– Manĝu kion vi volas. Kaj, se vi ricevas premojn manĝi pli aŭ malsame, koncentriĝu je vi mem, restu trankvila, kaj respondu: “Ne, dankon”.
– Klopodu ne akumuli streĉon. Ofte homoj ne troigas kun la manĝoj ĉar tiuj estas bongustegaj, sed ĉar la festotagoj estas streĉigaj, kaj manĝi estas kutima mekanismo por kontraŭstari la streĉon. Inter la aĉetumadoj, la vizitoj, la kuirado, ktp, vi trovu ankaŭ la tempon ripozi kaj sindediĉi al vi mem.
– Marku viajn limojn. Unu maniero estas unue rekoni la bonajn intencojn de la aliulo, kaj poste vortumi klare vian peton. Ekz. se via onklino daŭre komentas pri via pezo, vi povas diri “Kara onklino, mi scias ke vi komentas mian pezon ĉar vi pensas ke tio helpas, sed ne estas tiel, kaj mi bezonas ke vi ĉesu tion fari”. Eble via onklino ne komprenos, sed marki vian limojn plifortigos kaj plibonfartigos vin.
– Ĝuu vian manĝon. Se vi sentas vian internan kritikon diri ke vi ne devus manĝi tion aŭ tion alian, prenu momenton por pensi “Mi aprobas miajn manĝ-elektojn”.
Festotagoj devus esti momento de ĝojo kaj paco, kun la aliaj kaj kun si mem… igu ilin tiaj!
————————————————————————————————————————–
(La artikolo estas libere inspirita de http://everydayfeminism.com/2013/12/non-dieters-holiday-survival-guide/ kaj http://everydayfeminism.com/2013/12/survive-food-and-holidays/ )