Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra

Enhavaverto: mencioj kaj diskutoj pri memmortigo kaj murdo de transgenraj homoj.

Multe furoris en la amaskomunikiloj dum la lastaj semajnoj la historio de Leelah Alcorn, transgenra dekumjarulino, kiu mortigis sin, publikante sian memmortignoton en la blogpaĝaro Tumblr. Leelah volis, ke ŝia memmortigo estu signifa kaj disvastigita, kaj ni do decidis traduki ĝin kaj republikigi ĝin ĉi tie, okaze, ke vi ne jam legis. Certiĝu, ke vi estas preta antaŭ ol legi ĝin, ĉar ĝi estas vere kortuŝa kaj eventuale angoriga:

Se vi legas ĉi tion, tio signifas ke mi sinmortigis kaj evidente ne sukcesis forigi ĉi tion de mia vicordo de afiŝoj.Bonvolu ne tristi, pli bonas ĉi tiel. La vivo, kiun mi vivus ne estas vivinda… ĉar mi estas transgenra. Mi povus detale klarigi kial mi sentas min tiel, sed tiu ĉi mesaĝo verŝajne estos longa jam sen tio. Simple dirite, mi sentas min kiel knabino kaptita en knabiĉa korpo, kaj mi sentis min tiel ekde kiam mi havis 4 jarojn. Mi ne sciis, ke ekzistas vorto priskribanta tiun senton, nek ke eblas ke knabiĉo iĝu knabino, do mi neniam diris pri tio al iu kaj nur daŭrigis fari tradicie „knabiĉajn“ aferojn por provi kongrui al la socio.

Kiam mi havis 14 jarojn, mi lernis, kion signifas transgenra kaj mi ploris pro feliĉo. Post 10 jaroj da konfuzo mi fine komprenis, kiu mi estas. Mi tuj rakontis al mia panjo, kaj ŝi reagis ekstreme negative, dirante al mi, ke tio estas nur fazo, ke mi neniam vere estos knabino, ke Dio ne faras erarojn, ke mi malpravas. Se vi legas ĉi tion, gepatroj, bonvolu ne diri tion al viaj infanoj. Eĉ se vi estas kristanaj aŭ kontraŭ transuloj, neniam diru tiaĵojn al iu, precipe ne al via filo. Tio nur igus rin malami sin mem. Tio estas ĝuste kion tio kaŭzis al mi.

Mia panjo komencis porti min al terapio, sed ŝi portis min nur al kristanaj terapiistoj (kiuj estis ĉiuj tre malobjektivaj) do mi neniam vere ricevis la terapion, kiun mi bezonis por kuraci min de mia deprimiĝo. Mi nur ĉirkaŭiĝis per pli da kristanoj dirantaj al mi, ke mi estas egoisma kaj malĝusta kaj ke mi sinturnu al Dio por helpo.

Kiam mi havis 16 jarojn, mi ekkonsciis, ke miaj gepatroj neniam konsentos, kaj ke mi devos atendi mian 18-jariĝon por komenci ricevi ian ajn medicinan helpon pri transirado1, kio tute rompis mian koron. Ju pli longe oni atendas, des pli malfacilas transiri. Mi sentis min senespera, ke mi la reston de mia vivo aspektos kiel transvestita viriĉo. Je mia 16a naskiĝtago, kiam mi ne ricevis konsenton de miaj gepatroj por komenci transiri, mi ploris ĝis kiam mi ekdormis.

Mi kreis iuspecan “fek’-al-vi-sintenon” al miaj gepatroj kaj elŝrankiĝis kiel gejo en la lernejo, pensante ke eble se mi glatigus la vojon al mia elŝrankiĝo kiel transulo, ĝi estos malpli granda ŝoko. Kvankam la reago de miaj geamikoj estis pozitiva, miaj gepatroj estis furiozaj. Ili sentis sin kvazaŭ mi atakus ilian reputacion, kaj ke mi estas embaraso por ili. Ili volis ke mi estu ilia perfekta eta, aliseksema, kristana knabiĉo, kaj evidente tio ne estis kion mi volis.

Do ili elprenis min de la ŝtata lernejo, forprenis mian komputilon kaj telefonon, kaj malpermesis al mi uzi ajnajn socialajn mediojn, tute izolante min de miaj amikoj. Tio ĉi verŝajne estis la parto de mia vivo kiam mi estis plej deprimiĝinta, kaj mi estas surprizita ke mi ne mortigis min tiam. Mi estis tutsola dum 5 monatoj. Sen amikoj, sen subteno, sen amo. Kun nur la seniluziiĝo de miaj gepatroj kaj la krueleco de soleco.

Fine de la lerneja jaro, miaj gepatroj finfine ŝanĝis opinion kaj redonis al mi mian telefonon kaj lasis min denove aliri la sociajn retojn. Mi estis ekscitita, mi finfine rehavis miajn amikojn. Ili estis ege ekscititaj vidi min kaj paroli kun mi, sed nur je la unua momento. Fine ili ekkonsciis, ke ili envere fajfas pri mi, kaj mi sentis min eĉ pli sola ol antaŭe. La nuraj amikoj kiujn mi pensis havi ŝatis min nur ĉar ili vidis min kvinfoje semajne.

Post somero, dum kiu mi havis preskaŭ neniujn amikojn kaj krome estis ŝarĝita per devoj plani pri universitatoj, ŝpari monon por transloĝiĝi, pluhavi bonajn rezultojn en la lernejo, iri preĝejen ĉiusemajne kaj senti sin feke ĉar ĉiuj tie estas kontraŭ ĉio, por kio mi vivas, mi decidis ke jam sufiĉas. Mi neniam sukcese transiros, eĉ kiam mi transloĝiĝos. Mi neniam estos feliĉa pri kiel mi aspektas aŭ sonas. Mi neniam havos sufiĉe da amikoj por esti kontenta. Mi neniam havos sufiĉe da amo por esti kontenta. Mi neniam trovos viriĉon, kiu amos min. Mi neniam feliĉos. Aŭ mi vivos la reston de mia vivo kiel soleca iĉo, deziranta esti ino, aŭ mi vivos ĝin kiel eĉ pli soleca ino, kiu malamas sin. Ne eblas venki. Ne solveblas. Mi jam sufiĉe tristas, mi ne bezonas, ke mia vivo plu malpliboniĝu. Oni diras „aferoj pliboniĝos“, sed tio ne veras miakaze. Malpliboniĝos. Ĉiutage malpliboniĝas.

Tio estas la esenco de tio, tio estas la kialo, pro kiu mi emas mortigi min. Pardonu se tio ne estas sufiĉe bona kialo por vi, ĝi estas sufiĉe bona por mi. Koncerne al mia testamento, mi volas ke 100% de miaj laŭleĝaj posedaĵoj vendiĝu, kaj la mono (plus mia mono en la banko) estu donita al movadoj kaj subtengrupoj por la civilaj rajtoj de transuloj, mi prifajfas al kiuj asocioj precize. Mi ripozos en paco nur se iam transuloj ne estos traktitaj kiel mi, se ili estos traktitaj kiel homoj, kun validaj sentoj kaj homaj rajtoj. Genro bezonas esti instruita en lernejoj, ju pli frue des pli bone. Mia morto devas signifi ion. Mia morto devas esti kalkulita en la nombro de transuloj kiuj sinmortigis ĉi-jare. Mi deziras, ke iu rigardu tiun numeron kaj diru “Tio estas abomeno!” kaj korektu ĝin. Korektu la socion. Mi petegas.

Adiaŭ,

(Leelah) Josh Alcorn

Laŭ diversaj studoj kaj enketoj, almenaŭ 41% de transgenruloj en Usono provas sinmortigi. Kompare kun la ciferoj de 4.6% por la tuta usona loĝantaro kaj 10-20% de gejaj, lesbaj, kaj ambaŭseksemaj plenkreskuloj, tio estas timige alta nombro. Transgenruloj ankaŭ estas grupo kun la plej granda risko infektiĝi je HIV – transgenraj virinoj ofte devas turni sin al danĝera seksuma laboro kiel nura ebleco vivteni sin – kaj ankaŭ kun unu el la plej grandaj riskoj murdiĝi. Transgenrulinoj, kaj speciale nigraj transgenrulinoj, suferas gravajn riskojn.

Sed mi ne volas superŝuti vin per ciferoj. Eble ĉi tiuj aferoj ŝajnas foraj al vi, aferoj, kiuj ne rekte tuŝas vian vivon. Sed pensu, ke ĉie ĉirkaŭ vi estas transgenruloj. Eĉ se vi konas kelkajn, certe estas multaj pliaj, kiuj tro timas malkaŝi sin. Ĉiufoje, kiam vi faras antaūsupozojn pri ies genro, aū faras ŝercon pri viriĉo en robo, vi helpas daūrigi la ekziston de sistemo, kiu endanĝerigas transgenrulojn. Vi kreas medion, kie ili ne povas senti sin sekuraj. La grava, kompreninda afero de la sinmortigo de Leelah estas, ke cisgenruloj devas labori por eduki sin kaj agi pli konscience por helpi protekti kaj subteni transgenrulojn, kaj ne nur rigardi la aferon kiel tristan tragedion. La larmoj ne estas de vi elverŝendaj, sed la kunagado ja de vi farenda.

1 Ni uzas ĉi tie ‘transiri’ kiel tradukon de angla vorto ‘transition’, kiu signifas la periodon, dum kiu transgenrulo korpe kaj medicine ŝanĝas sin por kongrui kun sia vera genro.

1 komento

Enarkivita sub transgenraj aferoj

Unu respondo al “Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra

  1. Margo

    Dankon pro via artikolo, Kiel patrino de transeksa viro, mi dankemas pri ĝi!

    Liked by 1 persono

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s