“Policano en Ukrainio diris, ke li arestas min pro mia nigreco. Mi aprezis tion.”

Enhavaverto: rasismo, polica perforto.

Esti nigrulo en Ukrainio montris al mi ĉio, kio malĝustas pri raso en Usono.

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la jena artikolo el la angla. Ĝi origine estis verkita de Terrell Jermaine Starr. Estas kelkaj ligiloj al anglalingvaj retpaĝoj en la origina teksto.

Mi estis jam senhejma – nescia viktimo de domdiskriminacio – kiam mia aviadilo surteriĝis ĉe Kijivo, Ukrainio dum la somero de 2009. Mi vojaĝis per Fulbright-subvencio por esplori pri la vivoj de durasaj ukrainoj, kaj mi antaŭĝojis ekscii, pri kiel la slava lando povus estigi denaskajn ukrainojn, kiuj aspektis kiel mi, juna nigrulo el Detrojto. Loka nemoveblaĵisto promesis al mi antaŭ pluraj monatoj firmigi apartamenton por mi antaŭ mia alveno. Mi taksiis de la flughaveno por renkonti lin. Portante varman, larĝan rideton, Sergei etendis la manon kaj bonvenigis min. Tiam li klarigis, kial lia apartamentserĉado malsukcesis: “Via haŭtkoloro kaŭzis al ni multajn problemojn.”

Sergei klarigis, ke li vokis nombrajn dommastrojn, dirante ke usonano volas lui apartamenton. Li pensis, ke emfazi mian usonanecon rapidigos la luprocedon. Sed kiam dommastro demandis, ĉu mi estas nigra, Sergei devis malkaŝi mian rason – kaj la konversacio rapide finiĝis. Ni pasigis horojn tiutage vizitante apartamentojn tra Kijivo. Ĉiufoje, la dommastro rifuzis luigi al mi – ĝis ni finfine renkontis unu agrablan dommastron ĝuste tiam, kiam la suno komencis subiri. Mia enkonduko al rasismo en orienta Eŭropo venis severe kaj subite. Dum miaj postaj 18 monatoj en Ukrainio, raso restis konstanta obstaklo al kutima vivo kaj interagoj kun ukrainoj. Certe, nigra haŭto kreas barilojn ankaŭ en Usono. Ĉi tie, rasismo sisteme – sed kutime kaŝe – malpermesas al afrikdevenaj usonanoj ĝui ĉiujn liberecojn, kiujn oni donas al blankuloj. Sed rasismo en Ukrainio estis multe pli abrupta – ĉiam rekta, senpudora kaj nekaŝita. Mi neniam devis diveni, ĉu ies diraĵoj enhavis rasismajn submesaĝojn aŭ ĉu haltigo de policano estis pro antaŭjuĝo. Ukrainoj ĉiam sciigis al mi, kian rilaton mi havas kun ili, ĉu bonan ĉu malbonan. Kaj mi aprezis tion. Mia alkutimiĝo al la orienteŭropa tipo de rasismo ne tuj estiĝis. Mi pasigis la unuajn ses semajnojn en Ukrainio simple kutimiĝante al la plej ekstremaj formoj de kontraŭnigrula malamo. Foje mi trafis junajn virojn vestitajn per nigraj ĉemizoj kaj Doc Martin-ŝuoj, kiuj faris la Nazisaluton miadirekte. Alifoje mia haŭtkoloro allogis malferman scivolemon kaj tiom superverŝan afablecon, ke mi demandis al mi, ĉu oni kredas min famulo. (Foje tio ja okazis. Dum vizito na Kartvelio, kelkaj loĝantoj kredis min esti Allen Iverson, kaj oni petis al mi kunfotiĝi 80 fojojn dum du tagoj.)

Kompreneble mia alveno al Ukrainio ne estis la unua fojo, kiam la lando bonvenigis nigrulon. La plej alta kvanto de nigruloj alvenis tien tra la antaŭa Sovetunio dum la 60aj jaroj post la malkoloniigo na Afriko. Sovetaj estroj ricevigis al miloj da Afrikaj studentoj malavarajn subvenciojn por partopreni universitaton tra la 15 respublikoj. En iuj sencoj, la Sovetunio provizis multe pli sekuran medion por nigruloj ol Usono aŭ apartisma Sudafriko. Sed en sammultaj okazoj, nigruloj ne pli bone fartis ol lokaj, nenigraj sovetanoj, kiuj estis murditaj dum la pogromoj de Stalin. Rasismo montris sin malferme kiaj ĉie. Unu el miaj plej senŝajnigaj epizodoj okazis, kiam mi estis survoja al klaso de la rusa. Mi aĉetis bileton ĉe la Centra Trajnhaltejo, kiam mi rimarkis junan policanon, kiu rigardaĉis min. Kiel nigra usonano, mi bone konis la rigardon de policano tuj arestonta vin, kaj subite rekonis ĝin eĉ en ĉi tiu fremda lando. La policano marŝis al me, faris Sovet-stilan militistan saluton, kaj postulis, ke mi montru mian pasporton. Li trarigardis ĝin antaŭ ol diri, ke mi sekvu lin en policĉambreton ene de la policejo. Alveninte tien, mi demandis al la policano, kial oni retenas min. En la rusa li respondis, “Vi estas negro1 kaj mi scias, ke vi kunportas drogojn en nian landon,” li diris. “Kie estas la drogoj?”

Plia policano baldaŭ aliĝis al la demandado, volante scii la veran kialon pri mia esto en Ukrainio. Ili insistis, ke mi ŝajnigas esti studento por kaŝi mian veran intencon: kontrabandi drogojn. Eĉ post montri al ili miajn Fulbright-dokumentojn, ili daūrigis ĝenadi min. Nur post preskaū 30 minutoj da demadado ili ekkonsciis, ke mi estas senkulpa, kaj liberigis min.

Kvankam la sperto sonas aĉe, mi tamen aprezis la rektecon de la juna policano. Li klare diris, ke lia haltigo temas pri raso kaj pri nenio pli. En Novjorko, kie mi nun loĝas , la polico tuj kontraŭas ĉian sugeston, ke rasismo povas motivigi la konduton de la policanoj, eĉ subkonscie. Ili kategorie malakceptas esplorojn, kiuj montras, ke nigruloj estas laŭkutime traktataj pli severe ol blankuloj kiam suspektataj pri la sama krimo. Ili ĵuras, ke policaj programoj kiel “haltigu kaj priserĉu”2 kaj “rompitaj fenestroj”3 ne estas rase motivitaj, eĉ kvankam studoj ade montras, ke ili misproporcie celas minoritatojn. Ĉi tiuj aŭtomatoj neoj kreskigas malkredemon kaj lasas, ke la situacioj streĉitaj subbrulu. Konversacio pri raso en Usono degeneras en fian sakradon kaj niaj timoj pri sociaj kaj profesiaj konsekvencoj strangolas dezirojn esplori la mondojn de unu la aliaj per signifoplenaj manieroj. Esence ĉiaj transkulturaj trarompoj eventualaj pri raso en Usono estas grandaparte kaptitaj per sindefendemo kaj politika ĝusteco.

Aliflanke en orienta Eŭropo, mi havis multajn sincerajn koversaciojn pri raso. Unu okazis al mi kiam mi instruis la anglan en Kartvelio dum rondvojaĝo de Packorpuso en 2005. Post unu klaso, studento restis en la ĉambro kaj ni komencis paroli, en la angla, pri nigra-usona kulturo. La konversacio estis pura ĝis la studento komencis esprimi, kiom ŝi ŝategas nigrulojn.

“Ho, mi simple ŝategas nigrulojn,” ŝi diris. “Ili estas tiom lertaj kaj scipovas kanti kaj danci ankaŭ. Mi vere ŝatas negrojn.” Mi sciis, ke ŝi uzis la vorton ‘negro’ pro senscieco kaj ne intencis ofendi. Do mi kviete diris al ŝi, ke ŝi ne nomi nigrulojn tiel.”Kial ne?” ŝi respondis. “Ĉu vi ne ĉiam nomas unu la aliajn tiel en via repmuziko?” La familiara respondo kaŭzis al mi instinkte defendemiĝi. En Usono, mi neniel interesiĝis pri la batalo, kiu neeviteble sekvas debaton pri la ‘N-vorto’. Sed ĉikaze mia studo – kiu aĝis je 20 kaj antaŭe havis nenian sperton kun nigruloj – rigardis min kun sincera konsterniĝo. La ŝia estis honesta scivolemo, deziro pli bone kompreni grupon de homoj kaj kulturon, kun kiu ŝi nur interagis per muziko. Mi provis klarigi, kial kelkaj nigruloj uzas ‘negro’ kun unu la aliaj kaj kial la ‘N-vorto’ estas negative perceptata, speciale se uzata de blankuloj. La distingo, jam sufiĉe malklara en Usono, estis ekstreme malfacile klarigebla al homo tute naiva al la historiaj kaj kulturaj nuancoj.”Do vi estas negro, ĉu?” ŝi demandis.

Post 40 minutoj, mi simple diris, ke ŝi ne diru la vorton, ĉar tio ofendos la sentimentojn de nigruloj. “Ho, mi ne volas fari tion,” ŝi diris. Kaj ni ŝanĝis al aliaj temoj.

La konversacio estis sen la streĉiĝo, sindefendemo, kaj malaŭskultemaj insultoj, kiujn ofte damaĝas diskutojn pri raso en Usono. Rezulte, nia parolado generis plian interkompreniĝon, kaj solviĝis per simpla sentimento – kunsento. Pro la krizo en Ukrainio estas malfacile por mi verki ĉi tiun artikolon nun. Mi timas, ke diskuti miajn defiojn pri raso ŝajnos distri de “pli gravaj problemoj”, aŭ eĉ pli aĉe, plifortigi kontraŭukrainan retorikon, kiu insistas, ke la lando estas plena je faŝistoj. Kompreneble tiu rakonto estas entute falsa. La plejparto de ukrainoj malamegas faŝismon. Fakte mi tiom logiĝis de la malfermeco kaj honesteco de ukraina kulturo, ke, se mi havus la rimedojn, mi aĉetus domon kaj loĝus tie parttempe – eĉ dum Rusio subtenas ribelajn fortojn tie. Dum multaj el miaj afrikdevenaj usonaj amikoj malkomfortiĝas pri miaj rakontoj pri esti nigra en orienta Eŭropo, mi repensas pri mia tempo tie kun nostalgio. Tio ne signifas, ke rasrilatoj en Eŭropo estas pli bonaj ol en Usono. Miaopinie ili estas same aĉaj, se ne pli, averaĝe. Vere, kiam mi spertis rasismon en orienta Eŭropo, ĝi ofte estis forta, kvankam mi havis la apartan avantaĝon de esti usonano. Afrikanoj traktiĝis multe pli malbone. Sed tio, kion mi ja ĝuis pri orienta Eŭropo, speciale Ukrainio, estis, ke mi sukcesis fari multajn trarompojn pri raso kun lokuloj, kion mi ankoraŭ ne spertis en Usono. Anstataŭ enmarĉiĝi en rasa senscieco, ukrainoj honestis pri ilia naiveco kaj pretis lerni pri alia kulturo. En niaj propraj bataloj en Usono, vere indus ekpreni similan aliron por alveni pli bonan rasan interkompreniĝon.

1 En ĉi tiu traduko mi uzas la vorton ‘negro’ por traduki la (de multaj homoj konsideratan) ofendan anglan vorton ‘n*gger’.

2 De la angla ‘stop and frisk’: polica programo, kiu permesas al policanoj hazarde haltigi kaj serĉi iun en la strato, kiu aspektas ‘suspektinda’.

3 De la angla ‘broken windows’: socio teorio, ke se oni ne prizorgos kaj punos etajn krimojn kiel rompadon na fenestroj, la situacio en tiu areo degeneros en profundan krimecon.

Komenti

Enarkivita sub rasismo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s