En Slovakio okazos referendumo pri familio

Lastatempe la plej diskutata temo en la slovaka socio estas la tielnomata ”referendumo pri tradicia familio”, kiu okazos post kelkaj tagoj, la 7an de februaro. Eble ankaŭ iuj el vi jam aŭdis pri la referendumo. Ni do decidis per ĉi artikolo informi ankaŭ tiujn, kiuj ne ankoraŭ regas la slovakan lingvon perfekte.

En Aprilo 2014 la civitana iniciato Alianco por Familio ekkolektis subskribojn por okazigi la referendumon. Por povi okazigi referendumon, necesas ke minimume 350 000 civitanoj subskribu peticion. Fine de aŭgusto 2014, do post nur kelkaj monatoj, la necesa kvanto de subskriboj estis kolektita, tamen multaj el la metodoj de la kolektado estis laŭ kelkaj juraj opinioj kontraŭleĝaj. En tiu periodo la prezidento Kiska petis la konstitucian kortumon doni opinion pri la proponitaj demandoj, ĉar ne estas permesite okazigi referendumon pri homrajtaj demandoj. La kortumo malkonsentis kun unu el la proponitaj demandoj, kaj aprobis la aliajn tri. Tamen, la kialo por rifuzi la demandon ne estis ke ĝi estis homrajta – male, la kortumo konsideris neniun el la demandoj homrajta, kio ŝokis kaj maltrankviligis multajn fakulojn kaj la ĝeneralan publikon. Ĝi signifas ke la plimulto ekhavas la rajton decidi pri la rajtoj de minoritatoj kaj infanoj. Tamen la referendumo fine okazos kaj homoj esprimos siajn opiniojn per jes/ne respondoj al la jenaj demandoj:

1. Ĉu vi konsentas ke “geedziĝo” povu esti nomo nur por kuniĝo de unu viro kaj unu virino?

2. Ĉu vi konsentas ke paroj aŭ grupoj de la sama sekso ne rajtu adopti infanojn?

3. Ĉu vi konsentas ke lernejoj ne rajtu postuli partoprenon de infanoj ĉe la instruado pri seksa edukado aŭ eŭtanazio se iliaj gepatroj aŭ la infanoj mem ne konsentas kun la enhavo de la instruado?

La malaprobita demando cetere sonis jene: Ĉu vi konsentas ke neniu alia kunvivmaniero krom geedziĝo havu apartajn protekton, rajtojn kaj devojn, kiujn nun leĝe havas nur geedziĝo kaj geedzoj (ĉefe agnosko kaj registo de ĝi far aŭtoritatoj kiel kunvivado, la ebleco adpoti infanon far la dua geedzo de la gepatro)?

Multaj slovakoj tamen konsideras la demandojn diskriminaciaj kaj kontraŭhomrajtaj. Unu el politikaj partioj lanĉis kostan kampanjon kiu rekomendas nepartoprenon ĉe la referendumo, ĉar “partopreni ĝin kaj iel ajn respondi al la demandoj signifus agnoski ke la plimulto havas la rajton malrespekti kaj malestimi personan kaj familian vivon de la minoritato.”

Alia demando kiun eblas starigi estas kio entute estas la senco de la referendumo. Ĝi ja nenion ŝanĝos: nuntempe en Slovakio gejaj paroj rajtas nek geedziĝi, nek partneriĝi, nek adopti infanojn. Kaj eĉ ne estas granda ŝanco ke tio baldaŭ okazos, ĉar neniu el la grandaj politikaj partioj rekte batalas por ilia realigo. La referendumo do servas nur kiel iuspeca konfirmo de la nuna situacio. Ĝi ŝajne reagas al la evoluoj en aliaj landoj kaj iom post iom kreskanta toleremo en Slovakio, kiuj povus en la estonto gvidi al leĝaj ŝanĝoj.

La rezultoj de la referendumo tamen estos validaj nur okaze ke almenaŭ duono de la nacio partoprenos ĝin, kaj laŭ la nuna stato de la aferoj tio estas tre malverŝajna.

5 komentoj

Enarkivita sub novaĵoj, politiko

5 respondoj al “En Slovakio okazos referendumo pri familio

  1. Marteno

    Bonŝance — tiel ankaŭ montriĝis: la referendumon partoprenis nur 21,4 % de la voĉdonrajtaj personoj — kaj tio laŭ la slovakia leĝo pri referendumo signifas, ke la rezulto estas SENVALIDA!

    Kvankam la (tiel sin nomanta) “Alianco por Familio” prezentas la rezulton kiel sian grandan sukceson, ĉar por ĉiu demando voĉdonis jese pli ol 90 % de la voĉdonantoj, tio estas kruda misprezento, ĉar la plejmulto de la homoj kun la opinio “ne” la referendumon bojkotis, kaj tiu bojkoto nun montriĝis kiel tre sukcesa, ĉar ĝi klare montras, ke la retroiraj opinioj de (tiel sin nomanta) “Alianco por Familio” ne estas opinio de la plimulto de la Slovakia socio.

    Nun espereble venis tempo por povi plibonigi la leĝaron tiel ke ĝi estu pli helpema al gejaj partneroj. Tio unuavice devus signifi aprobon na samseksaj registritaj partnerecoj, sed por tio ŝajne la politika etoso en Slovakio ankoraŭ ne maturiĝis (plej multaj politikaj partioj en Slovakio timas, aŭ almenaŭ ĝis nun timis kaj espereble ekde hodiaŭ ne plu tiom timos, malfermi tiun ĉi temon por ne perdi konservemajn balotantojn). Pli realisme estus atendi iuspecan unuan paŝon en tiu direkto, kiel ekzemple ŝanĝon na la Civila Kodo tiel ke needziĝintaj partneroj (ankaŭ samseksaj) aŭtomate havu pliajn rajtojn rilate heredadon, ekscion na prisanaj informoj pri la alia partnero en malsanulejo ktp.

    Tion la reganta partio Smer (kiu nomas sin “socialdemokratia”!) devus komenci jam nun, ĉar ili promesis tion jam en junio 2014 post la ŝanĝo na la konstitucio, kiu fakte tiam laŭleĝigis la difinon de la edzeco kiel “kuniĝon de unu viro kaj unu ino”[1], do ili faris tiun promeson (artikolo en la slovaka) kvazaŭ por rekompenci. Kaj la tempo por registritaj partnerecoj espereble venos post la venontaj parlamentaj balotoj en 2016? (sed en Slovakio oni ĉiam dume devas aldoni tiun demandosignon)

    Notoj:
    [1] Jes, vi legas ĝuste. La unua demando de la ĵus okazinta referendumo fakte estis komplete senutila, ĉar tio kion la jeso al tiu demando postulis, jam ekde junio 2014 estas parto de la Konstitucio! (La movado por tiu ĉi referendumo tamen ekestis antaŭ tio.) Tio okazis kiam neklarigeble teamiĝis la reganta “socialdemokratia” partio (Smer) kun Kristandemokratia movado (KDH) por strangaj ŝanĝoj na la Konstitucio. Por ŝanĝi la Konstitucion necesas 60%-a plimulto en la parlamento. La “difino de [ge]edzeco”, kiu nun estas en la Konstitucio, neniel malhelpas aprobon na samseksaj registritaj partnerecoj.

    [2] Mi ŝatus nur faktece korekti la artikolon pri la sukcesaj petskriboj por proklamigi referendumojn: tio fakte en Slovakio kelkfoje jes okazis eĉ antaŭ tiu ĉi referendumo, ekzemple la unuan fojon en la 1990aj jaroj kiam oni sukcese kolektis subskribojn por la referendumo pri rekta balotado na prezidento (tiam la prezidento estis balotata far la parlamento), kaj se mi bone memoras, ankaŭ la referendumo instigita far la partio SaS (Libereco kaj Solidareco) en la jaro 2010 estis proklamita pro sukcesa petskribo (la partio fakte kolektis subskribojn antaŭ la parlamentaj balotoj t.e. antaŭ scii ke ĝi estos parto de reganta koalicio). Aliflanke, ekzemplo de malsukcesa petskribo (ne sukcesis kolekti sufiĉan nombron de subskriboj verŝajne pro manko de “fona financado”) estis provo proklamigi referendumon pri aniĝo de Slovakio en NATO (tiu aniĝo estis sekve aprobita nur far la registaro kaj la parlamento). La facileco, kun kiu (tiel sin nomanta) “Alianco por Familio” kolektis la subskribojn povas esti klarigita per granda subteno far la katolika eklezio (fakte ekzistas voĉoj kiuj diras ke pli ol “civitana iniciato” ĝi estis “eklezia iniciato”).

    Liked by 1 persono

  2. PK

    Kiel antauxvidite, nur 20 procentoj de la homoj partoprenis, do la referendumo ne estas valida. Tamen, de la partoprenintoj, 90 procentoj respondis jese.

    Ŝati

  3. Paul Ebermann

    Kio okazus se la respondo al la demandoj estus »Ne«? Ŝajne tio ja ion povus ŝanĝi en la nuna situacio, ĉu ne?

    (Kaj fakte, kio nun estis la rezulto? Ĉu ĝi jam aperis?

    Ŝati

    • PK

      Kaj rilate al via alia demando, mi celis ke la organizantoj de la referendumo, kiuj mem estas kontraux gejaj geedzigxoj kaj adoptoj, ne havis ion por gajni, krom pruvi ke Slovakujo estas konservativa: Se la referendumo sukcesus kaj respondoj estus “jes”, nenio sxangxigxus, sed se la respondoj estus “ne”, tio nur malplibonigus la situacion (de ilia vidpunkto), do estis tiusence risko por ili entute okazigi la referendumon.

      Ŝati

      • Paul Ebermann

        Jes, laŭ la vidpunkto de la proponintoj la celo de la referendumo ŝajnas stulta.

        Sed laŭ mia impreso, por la kontraŭantoj estus pli bone amase voĉdoni »Ne« anstataŭ bojkoti ĝin, ĉar tiam oni fakte povus montri »Ni pensas ke ankaŭ samseksuloj povu geedziĝi« (kaj simile por la aliaj demandoj).

        Kompreneble tio nur funkcius, se tio fakte estas opinio de (almenaŭ relativa) plimulto, kaj ne nur de kelkaj “batalantoj por gejratoj”.
        Nun ŝajnas, ke la plejmulto (80%) de la voĉdonrajtintoj tute ne interesiĝas pri la temo, kaj de la resto la granda plimulto estas “tradiciema”. Ne eblas scii, kiom el tiuj 80% fakte estas “bojkotantoj”, kaj kiom estas neinteresitoj.

        Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s