Sinamado kaj la fabrikejigo na universitatoj

Permesu, ke mi hodiaŭ priparolu iun aktivaĵon de mia persona vivo. Mi studas ĉe Kembriĝo en Anglio. Ni havas tri trimestrojn po ok semajnojn longaj, male al preskaŭ ĉiuj aliaj britaj universitatoj, kiuj havas trimestrojn ĉirkaŭ dekdu semajnoj kun meza ‘Reading Week’, semajno sen labortaskoj por legadi kaj ripozi. En Kembriĝo estas frazo ‘Week Five Blues’ (‘Kvinasemajna Malĝojo’), kiu riferencas la fakton, ke estas fenomeno de malĝojiĝado dum la kvina semajno de la trimestro. Ke tio estas rekonata afero indikas, ke estas grava problemo pri mensa sano ĉi tie.

DSC_1323

Mi fakte loĝas ĉi tie

Tiale lanĉis aktivisma grupo Cambridge Defend Education (Kembriĝo Defendu Edukadon) kampanjon por ekhavi Reading Week en nia universitato, por helpi kontraŭbatali la situaciaĉon mensosanan en Kembriĝo, sed ankaŭ por pli ĝenerale levi la temon de mensa sano kaj la ‘fabrikejigo’ na universitatoj (tio, ke universitatoj nuntempe fokusiĝas pri diplomoj kiel investaĵoj kaj malfavoras liberan pensadon kaj la bonfarton de la studentoj – la edukinstitutoj fariĝas fabrikejoj por diplomoj, kiuj enprenas studentojn kaj elkraĉas ‘klerajn’ homojn). Por atingi la celojn, oni planas bojkoti la transdonadon na finitaj labortaskoj dum la kvina semajno, kaj provizos alternative plurajn menssanhelpajn programerojn kune kun aliaj aktivaĵoj. Neniu estas devigata partopreni la bojkoton, kaj oni akiris promeson de la studenta unio kaj la kolegiaj unioj (en Kembriĝo ekzistas ambaŭ, ĉar la universitato estas dividita je 31 kolegioj), ke ili protektos studentojn, kiuj ja partoprenas.

La kampanjo renkontis multan reziston. Multaj homoj ŝatas la ideon, sed ne certas ĉu Reading Week estas ĝusta solvo, kaj ne emas bojkoti. Kelkaj tre forte kontraŭas ĝin, kaj ekzemple estis pluraj artikoloj en la studentaj gazetoj pri tio, ke ‘streĉo estas la afero, kiu indigas Kembriĝon’ kaj ‘se vi sciintus, ke vi ne povos toleri la laborsistemon ĉi tie, vi ne devintus kanditatiĝi’. La ideo, ke oni devas streĉiĝi, malmulte dormi, kaj ĝenerale suferi por esti bona studento ĉi tie estas kompreneble tute handikapisma afero. Kaj ili ŝajne ankaŭ atendas, ke oni antaŭsciu pri la etoso en Kembriĝo, kiam oni kanditatiĝas, malgraŭ tio, ke oni tiam havas nur 17 jarojn kaj la universitato fanfaronas pri siaj mensosanigaj provizoj (tute fimiskredige). Fine, la kolegioj mem plejparte ne ŝatas la ideon.

10924822_10152554662947371_3167147561035179758_n

Blua feltero, kiun varbantoj na la kampanjo portas, riferencanta tion, ke ‘Blues’ signifas kaj ‘Malĝojo’ kaj ‘Bluo’

Pro tiuj kontraŭuloj, malverŝajnas, ke ni sukcesos. Tamen, indas provi, kaj la pli vasta celo de la kampanjo estas gravega. Multaj homoj en Kembriĝo opinias malgrava la praktikadon na sinamado, kaj kelkaj eĉ ne scipovas, kiel fari. Simamado estas tio, ke vi prenas tempon por vi mem, malstreĉiĝas, lasas al vi havi pozitivajn pensojn, kaj eĉ respektas vin mem. Ekz. unu el miaj amikoj diras, ke se ri estas sola, ri ne scipovas kiel malstreĉiĝi, kaj aŭ laboros, aŭ iros sociumi kun aliaj. Espereble niaj programeroj dum la kvina semajno substrekos la indecon de sinamado.

Kaj kiel ĉe vi? Se vi estas studento, ĉu estas similaj problemoj en via universitato? Ĉu vi konsentas, ke universitatoj fariĝas fabrikejoj por diplomoj? Kaj ĉu vi scipovas praktiki sinamadon? Mi antaŭĝojas kaj intersiĝas aŭdi de vi. La kvina semajno de la trimestro komenciĝos morgaŭ (ĉar Kembriĝo estas ridinde tradiciema, do semajnoj komenciĝas ĵaūde), do esperu al ni multan sukceson!

6 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, ĉiutaga vivo

6 respondoj al “Sinamado kaj la fabrikejigo na universitatoj

  1. Jana

    Mi nun penos esplori sistemojn, kiujn mi spertis kaj kalkuli kiom da semajnoj ni kutime studas.

    Rusio:

    La studado kutime ekas ekde 1a de Septembro, sekve daŭras 16 semajnoj de studado (prelegoj, praktikoj, laboroj en laboratorioj, ktp.). La lasta semajno antaŭ Silvestro estas nomata “зачётная неделя”. Tiatempe, kiam ĉiuj eŭropanoj feliĉe festas Kristnaskon, rusoj devas havi multajn zaĉotojn (ekzamenojn). Kutime en ĉiu semestro ni havas kelkaj kursoj pri kiuj ni havas veraj ekzamenojn (kutime estas teorio) kaj kelkaj kursoj pri kiuj ni havas zaĉotojn. Tio estas preskaŭ kiel ekzameno, sed oni ricevas nur aŭ “trapasis” aŭ “ne trapasis” noton. Kaj ankaŭ kelkfoje se oni ĉeestis lecionojn kaj dum lecionoj bone laboris kaj havis bonajn notojn por hejmaj taskoj, tiam oni povas ricevi aŭtomate “trapasis”-noton kaj ne fari tiun ekzamenon, sed ne ĉiuj instruistoj akceptas kaj praktikas tiun sistemon. Kaj tial ĉiukaze dum tiu lasta semajno de Decembro vi devas havi kelkajn ekzamenojn. Poste estas Silvestro kaj unu semajno de festaj tagoj ĝis ortodoksa Kristnasko, sed tuj post kristnasko ĝis la fino de Januaro komenciĝas tempo de “veraj ekzamenoj”. Dum tiu tempo oni devas havi ĉiujn plej gravajn ekzamenojn kaj pri ili oni ricevas notojn kiel 2/3/4/5 (ne trapasis, sufiĉas, bone, tre bone). Kutime por havi permeson fari veran ekzamenon oni antaŭ la vera ekzameno devas jam trapasi “zaĉoton” kaj se ili ne trapasis dum tiu tempo oni faras tion. Oni kutime havas kelkajn tagojn por prepariĝi al la ekzameno kaj unu renkontiĝon kun la profesoro antaŭ la ekzameno por demandi demandojn. Krom tio oni devas memstare pene lerni ĉion. En Februaro oni havas 2 semajnajn feriojn. Poste komenciĝas la dua semestro kaj oni studas 14 semajnojn kaj denove la lasta semajno de Majo estas tiu ĉi “зачётная неделя” kaj oni denove havas zaĉotojn. Poste dum Junio oni denove havas tempon de tiuj veraj ekzamenoj. Kaj sekvas Julio kaj Aŭgusto kiuj povas esti liberaj, sed ne ĉiam estas. Tio dependas de via studprogramo kaj de la studjaro, mi rakontos pri mia:
    1 studjaro: ni devis 2 semajnojn fari socie utilajn laborojn por la universitato. Mi en tiu tempo purigis teleskopojn en observatorio, farbis ilin kaj ordigis librojn en la biblioteko. Kaj restis en somero 6 liberaj semajnoj por ripozi.
    2 kaj 3 studjaro: ni havis 2-semajnan praktikadon, en 2a jaro ni laboris en meteostacio, en la 3a ni laboris en observatorio kaj lernis kiel uzi teleskopojn.
    4a studjaro: oni kutime finas ekzamenumi pli frue kaj havas feriojn en Junio kaj en Julio kaj Aŭgusto oni devas havi 8semajnan praktikadon (internship). Poste en Septembro oni faras raporton pri ĝi.

    Krom ĉio en Rusio ni havas multege pli da kursoj kaj ĉiuj estas devigaj (ankaŭ fizikaj ekzercoj estas devigaj kaj ĉiusemajne 3 horojn vi foruzas por kurado en la parko). Se vi estas filologo tiam vi estos devigita studi bazojn de matematiko, naturscienco kaj aliaj tiaj aferoj. Se vi estas fizikisto vi studos devige politologion, historion, filozofion. Kaj vi apenaŭ iam povas elekti kion vi studos.

    Do ĝenerale la sistemo estas tiel: 16 semajnojn – studado, 1 semajno – antaŭekzamenado, 1 semajno – festado, 3 semajnoj – ekzamentempo, 2 semajnoj – ferioj, 14 semajnoj – studado, 1 semajno – antaŭekzamenado, 4 semajnoj – ekzamenoj, 2 semajnoj – praktikado/laboro, 6 semajnoj – ferioj.

    (en diversaj universitatoj sistemo povas esti diversa, mi studis en UrFU http://urfu.ru/en/ kaj laŭdire en kelkaj Moskvaj universitatoj studado estas multege pli streĉa)

    Aŭstrio:

    La studado komenciĝis 1an de Oktobro kaj daŭris 12 semajnojn ĝis 20a de Decembro (sed la lasta semajno estis elektita de mi kurso kiu daŭris nur unu semajnon). Poste sekvis Kristnaskaj ferioj iom pli ol 2 semajnoj kaj poste ankoraŭ 4 semajnoj da studado ĝis 3a de Februaro. Kaj ankaŭ 3an de Februaro mi havis ekzamenon. Poste estis la lastaj ekzamenoj 9an kaj 10an de Februaro kaj ankaŭ dum la tuta Februaro estis eblecoj ripeti ekzamenojn, kiujn vi ne sukcesis trapasi. La problemo de ĉi tie estis ke ni ne tro havis apartan tempon por prepariĝi al ekzamenoj, kiel ni havas en Rusio almenaŭ por teoriaj ekzamenoj. Jam en la mezo de semestro ni finis du kursojn kaj devis havi ekzamenojn sed en la sama tempo jam komenciĝis aliaj kursoj. Tio estis tamen iomete streĉa.

    Ŝati

    • Do en Kembriĝo estas tiel, ke, kvankam la trimestroj mallongas, ili estas ŝtopitaj je eseoj kaj labortaskoj. Ekz. ĉi-trimestre mi havas 16 eseojn kaj taskojn, kaj aliaj studobjektoj havas eĉ pli. Teorie oni devus uzi la feriojn por revizii la kovritajn materialojn, studadi ktp. sed multaj, min inkluzive, jam foruzas la tutan energion dum la trimestro kaj povas apenaŭ fari ion ajn krom ripozi.

      Ŝati

  2. Paul Ebermann

    Tri laboraj fazoj de po ok semajnoj ne ŝajnas tro problema al mi.

    En mia universitato (kaj mi supozas ke similas en plejmulto de la germanaj universitatoj) estis nur du semestroj ĉiujare, el 14 semajnoj (printtempe/somere) kaj 10 + 6 semajnoj (aŭtune/vintre) da preleg-tempo (do entute 30, ses semajnoj pli ol ĉe vi). En la “senprelega tempo” inter tiuj du semestroj oni ofte devas verki laboraĵojn, studi por ekzamenoj, fari ekzamenojn, ktp.

    Unu paŭzo meze de semestro estas nur jarfine (du semajnoj ĉirkaŭ kristnasko kaj novjaro), kaj kelkaj unuopaj (ŝtataj) festotagoj (ĉi-jare tri en majo: 1a, 14a kaj 25a).

    Kompare al tio, la kondiĉoj en Kambriĝo ŝajnas relative bonaj, ĉu ne?

    Kaj nun, laborante kiel programisto (kaj simile kiel plejmulto de la dungitoj en Germanujo), mi fakte havas ĉiujare 30 tagojn da ferioj (la leĝa minimumo en Germanio estas 24), kaj do entute ĉirkaŭ 45 semajnoj da laboro ĉiujare, ofte pli longe ol ok semajnojn sen paŭzo pli longa ol semajnfino – ekzemple en pasinta aŭtuno mi ne havis feriojn inter la 6a de oktobro kaj la 19a de decembro, 11 semajnoj. (Kaj mi aŭdis ke en aliaj landoj oni havas multe malpli da ferioj.)

    Mi deziras bonan sukceson al via bojkoto, sed longdaŭre vi (= la studentoj de kembriĝo kaj aliloke) ja devos lerni trovi tempon por “sinamado” ankaŭ sen havi semajn-longan paŭzon post kvar semajnoj. Temas pri elekto de prioritatoj – ekzemple, ĉu dum pluraj horoj ĉiusemajne festi en iuj festenoj, aŭ ĉu prefere ripozi sole?

    (Kaj laŭ mi pli indus havi tiajn programerojn dise tra la tuta jaro, ne nur en la kvina semajno.)

    Liked by 1 persono

  3. Mian kompaton! Mi tamen ne certas, ke semajno de legado helpus. Mi memoras, kiam mi estis studento, mi ploris dum mi legis. Legi ne distris min de la rememoroj de tio, kio okazis en la klasĉambroj, koridoroj ktp.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s