Forgesu pri floroj: 5 manieroj kiel festi la Internacian virinan tagon

Postmorgaŭ, la 8an de marto, estas la Internacia virina tago.

En multaj landoj oni festas ĉi tiun tagon per tio ke inoj ricevas (ofte de iĉoj) florojn, dolĉaĵojn aŭ aliajn donacetojn, kune kun gratuloj (indas demandi: gratuloj al kio?).

Sed redukti ĉi tiun tagon al flordonacado ne nur malvidebligas la problemon de malegaleco, sed eĉ reprezentas ĝuste tiujn patriarkecajn sintenojn kiujn la Virina tago celas kontraŭbatali.

8706789146_dd319691ba_z.jpg

Foto de Tom Magllery, uzita laŭ CC BY-NC-SA 2.0

Do, kiel vi povas festi la Virinan tagon anstataŭe? Ni pretigis por vi liston kun kelkaj konsiloj:

  • Partoprenu eventon. Plej verŝajne en via urbo okazas iu demonstracio, prelego, diskutrondo, teatraĵo, filmmontrado aŭ simila aranĝo. (Sed atentu: en kelkaj landoj politikaj kaj religiaj organizoj kutimas okazigi fuŝajn, cerbolavigajn eventojn, kiuj estas nur amasa ekvivalento de flordonacado – bojkotu tiujn!) Se vi ne sukcesas trovi taŭgan aranĝon mem, povas esti bona ideo kontakti iun lokan feminisman aŭ homrajtan organizon kaj demandi ilin kion ili planas.
  • Okazigu eventon. Se tamen nenio okazas en via loĝloko, aŭ simple se vi havas la emon, vi povas mem preni iniciativon kaj organizi ion. Ne devas esti tre komplika: sufiĉas ekzemple inviti amiko(j)n kaj kune spekti bonan dokumentaran filmon kun virinrajta temo. Estu kreema!
  • Subtenu agadon. Se vi jam nepre volas elspezi la 8an de marto, la monon kiun kostus la bukedo vi povas pli bone utiligi alimaniere, ekzemple per subteni homrajtan aŭ karitatan organizon aŭ projekton. Ekzistas multaj subtenindaj, okupiĝantaj pri ĉio ekde aliro al edukado por knabinoj tutmonde, tra perforto kontraŭ inoj, ĝis seksismo en la medioj. Memoru ankaŭ ke mono ne estas la sola subtenmaniero: alternative vi povas ekzemple aliĝi kiel volontulo ĉe iu organizo.
  • Eduku vin. Pri la signifo de la Virina tago aŭ pri egalecaj demandoj ĝenerale, per ajna maniero kiun vi trovas amuza: vi povas legi libron, komikson, Vikipedion, blogon (ĉu vi jam legis ĉion en Egalecen?), spekti filmon aŭ nur mallongan filmeton en YouTube (ekzemple iun TED-prelegon), diskuti kun amikoj aŭ kun nekonatuloj.
  • Disvastigu la scion. Kundividu kion vi legis kaj spektis kun aliuloj – ĉu per persona rekomendo, ĉu per sociaj medioj. Kelkaj el viaj amikoj certe eĉ ne scias ke dimanĉe estas la Virina tago – informu ilin!

Kiel vi decidis festi la Virinan tagon? Skribu pri viaj ideoj kaj spertoj en komentoj!

PS: Kvankam la 8a de marto estas grava, ne forgesu pri ĉi tiuj aferoj ankaŭ dum la resto de la jaro.

4 komentoj

Enarkivita sub aktivismo

4 respondoj al “Forgesu pri floroj: 5 manieroj kiel festi la Internacian virinan tagon

  1. Kato Pufa

    Interese, neniam aŭdis mi pri ĉi tiu festotago, devos mi diskonigi ĝin kun miaj amikoj ĉe la lernejo hodiaŭ (tamen, verŝajne ili jam konas ĝin, ĥaĥa).
    Ankaŭ, ĉu ekzistas festotago en kiu, la aliaj povas ricevi flordonacojn? Ial ricevi florojn ja feliĉigas min x3 Estus nomite Flordonada Tago!

    Ŝati

  2. PK

    ​​Dankon, Paweł, via​ donaco estis la unua afero kiun mi vidis ​cxi matene – gxi ege gxojigis min kaj ankaux la resto de la tago dauxrigis en gxoja humoro. En mia urbo okazis festivalo “Fratineco” – tuta tago plena je diversaj programeroj. Fakte kelkaj okazis jam antauxe dum la semajno: mi jam merkrede partoprenis tre interesan prelegon pri afrofobio. Kaj do, hodiaux mia programo estis jena: unue “lesba matenmangxo”, poste diskutrondo pri privilegioj (mi planas fari similan dum iu sekva E-arangxo), prelego pri la genroneutrala pronomo “hen” (ekvivalento de la esperanta “ri”), koncerto de mojosa feminista kantistino, paneldiskuto pri rasigo, prelego pri prostitucio… Sentigxis ege mojose, ecx pli ol mi atendis! Mi sentas min inspitita 🙂

    Liked by 2 people

  3. Paweł Fischer-Kotowski

    Mia eta donaco, ne nur al la virinoj: Anstataŭ floro http://parenteze.net/2015/virina-tago/

    Liked by 3 people

  4. Tom Major

    Mi festos la tagon disvastgante Egalecen inter miaj geamikoj. Dankon pro la ideo!

    Liked by 2 people

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s