Okaze de la Internacia Virina Tago, pasintlunde mi partoprenis en evento nomita “Ŝi estas sukcesa”, organizita de la grupo “Virinoj en financo” de la internacia firmao kie mi laboras. Mi volas ĉi tie mallonge verki pri la okazaĵo, kaj pri kelkaj pripensoj kiujn ĝi insipirigis al mi.
Post mallonga enkonduko de reprezentantoj de la eduka teamo kaj de la organiza grupo, la scenejo estis donita al la unua parolanto Zuzana Karpinska, ekstera spertulo pri karier-konsultado. Ŝi transdonis en tre simpla maniero siajn sugestojn, pri kiel konsultado povas igi niajn vivojn pli kompletaj kaj kontentigaj. “Vi ne vidas kion vi ne vidas” estas unu el la frapfrazoj, kiun mia memoro retenis de ŝia prezento. Simple dirite, se vi nur enfokusiĝas en certajn aferojn, eble vi ne sukcesos vidi ĉiujn alternativajn ŝancojn, kiuj estas ĉirkaŭ vi. Tio povas signifi pripensi novigajn manierojn labori, eluzi la eblojn kiujn la modernaj teknologioj donas al ni, kultivi sian kreemon kaj siajn talentojn, profiti ĉian eblon lerni ion novan.
En la dua parto de la evento manaĝerino Sylvia Scheerova estis invitita kiel ekzemplo de sukcesa virino, por rakonti pri sia kariero, kaj pri sia sperto de virino laboranta en la “vira” komerca mondo. La tre malferma diskuto levis multajn demandojn de la publiko, kaj la honesteco en la respondoj estis de mi multe aprezita.
Ekzemple iuj en la publiko levis la temon de balancigo inter kariero kaj familio, prezentante tion kvazaŭ kiel difino de virina sukceso, sed kiam oni demandis al ŝi ĉu ŝi tion atingis, ĉu ŝi havas familion, infanojn, ktp. ŝi diris ke ne, kaj ke ŝi ĝuste povas fari kion ŝi faras ĉar ŝi ne havas, sed tio estas ŝia elekto, kaj ke se oni volas ambaŭ oni devas trovi kompromizojn. Mi ŝatis tian respondon, unue ĉar mi malamas la atendon ke ĉiuj devas havi au deziri familion, des pli kiam ĝi aplikiĝas nur al virinoj, kvazaŭ iĉoj ne povus havi la samajn dezirojn kaj samajn problemojn. Ankaŭ tion Sylvia klare diris: “Por viroj estas la samo, virinoj povas havi pli da malfaciloj dum ili estas gravedaj aŭ mamnutras siajn bebojn, sed ne pensu ke por patroj estas facile lasi la familion por esti en laborvojaĝoj dum plejparto de la semajno, ke ili ne bezonas preni malfacilajn decidojn kiam temas pri kunigo de kariero kaj familio”. En perspektivo de genra egaleco, mi pensas ke estas ankoraŭ multe da socia premo sur viroj kaj virinoj pri atingado de sukceso difinita plejparte surbaze de onia genro. Tial mi feliĉas ke la manaĝerino kuraĝigis la auskultantaron trovi sian personan koncepton de sukceso, kaj fari siajn elektojn surbaze de ĝi, sen lasi la socion au iun alian difini por ni vivcelojn, kiuj konsideras nek specifajn situaciojn, nek personajn malsamecojn. Estis interese pripensi pri tio, kaj kiel tio resaltas sur mia propra vivo.