Monogamio ruinigis amikecon

Ĉi tiu artikolo estas traduko de jena angla artikolo. Indas komenti, ke ĉi tiu artikolo speciale fokusiĝas pri (am)rilatoj en okcidenta kunteksto, tamen nuntempe la romantikismo iĝas sufiĉe tutmonda afero.

Vi scias, kio mojosas? Amikoj. Amikoj estas mirigaj. Vi parolas al ili pri viaj kunaj interesoj kaj viaj sentoj. Vi faras aktivaĵojn, kiujn vi ŝatas, kaj vi brakumas kaj vi kune travivas la malfacilaĵojn de la vivo. Amikoj estas la homoj en via vivo, kiuj veturigas vin laborejen, kiam via aŭto paneas. Amikoj estas tie por ludi tabloludojn. Se vi bezonas plendi pri via tago ĉe la laborejo, amiko havas aŭskulteman orelon. Kiel diris Ĵomart kaj Nataŝa, “Kiam vivo ne plu estas hela … Apogas min varmaj polmoj; De miaj amikoj fidelaj”:

Tamen, oni preskaŭ ĉiam volas dividi la aferon laŭ amikoj kaj amatoj, amoratoj, aŭ eĉ ‘specialaj amikoj’. Se vi alvenas al geedziĝa aŭ laboreja festo kun via amiko, ĉiu surprizetiĝas. Vi devas esti aŭ soleca aŭ mensogulo. Kio premas vin alporti iun al deviga aranĝo kaj *ne* seksumi poste? Kial vi ne povis trovi sufiĉe allogan konaton por enkonduki al viaj onklinoj? Ĉu vi ne timas morti sola?

Kvazaŭ volo fiki iun estas la kialo, kial ni pasigas tempon kun gravaj homoj en niaj vivoj.

La Problemo pri Monogamio

Oni supozas, ke la nura metodo por sukcesi pri multaj sociaĵoj estas Enamiĝi Kun La Animparulo. Tie vi trovas fizikan karecon. Vi bezonas romantikan partneron por kreskigi infanojn kaj por dividi mastrumajn taskojn kaj riskojn. Romantiko proksime ligiĝas kun emocia intimeco. Via amanto prizorgos vin en tempoj de malsano, kunhavos viajn hobiojn, kaj tiel plu. Ni traktas La Unu Veran Amon kiel esencan parton de nia identeco kaj historio. Ni agas, kvazaŭ ekzisti ene de Paro necesas por esti “kompleta”.

Plie, la romantika partnero kaj la amiko ŝajnas devi konkursi. La sama ĵaluzeca maŝino, kiu timas malfidelecon okulumaĉas ian ajn esprimon na intimeco. Por ke la paro estu la ŝablono de vera intimeco, ĝi devas defendiĝi kontraŭ invadantoj. Seksumado ne estas la nura minaco: aliaj specoj de proksimeco kun eksteruloj korodas la parfundamenton. Ĉiufoje, kiam amiko plenumas vian bezonon, vi minacas la miton, ke estas via amanto, kiu kompletigas vin.

Pluramemuloj kaj kviruloj kritikas devigan alisekseman monogamion. Tamen, eĉ tie, estas antaŭsupozo, ke amrilatoj superas. Aliaj specoj de rilatoj ne povas havi kompareblan intimecon aŭ gravecon. Monogamio kreis artefaritajn limojn por ĉiuj specoj de konduto. Homoj pensas, ke ili devas dediĉi sin tutkore al nur unu homo. Kaj ni ceteraj akceptis tiun miton. Kiu vizitas vin en malsanulejo? Kiu startigas/haŭlas vian aŭton? Kiu fine forlasas vin je tiuj gravaj vivokazaĵoj, kiam vi ne promesas seksumadon? Monogamion subtenas kapitalismo. Kie ni devas komenci, por ke homoj aranĝu siajn vivojn alimaniere?

Estas tri niveloj de ŝanĝendeco ĉi tie. La unua estas ene de ni mem. Ni devas ĉiuj decidi, ke amikeco same valoras kiel romantika amo. La dua estas ene de amrilatoj. Ni devas petoli pri la speciala amo inter amikoj. Ni devas zorgi pri unu la aliaj kaj esti fidelaj. Kaj la tria estas je komunuma nivelo. La socio devas agnoski alternativajn rilatojn. Normoj devas esti revoluciigitaj.

Unu strategio estas akiri esplicitan, sobran, intencan, informitan, ekscitplenan konsenton je ĉiu paŝo. Rilatoj temas ja pri kompromisoj, sed unuj aferoj ne estas disputeblaj. Ne kompromisu vian korpan aŭtonomecon nek strikajn limojn. Diskutu klare kaj konsekvence pri ĉiuj viaj bezonoj en ĉiuj rilatoj. Konsento ne ekzistas nur por seksumado.

Neromantika Fizika Kareco

Ni vivas en socio, kiu firigardas neseksumecajn esprimojn na fizika kareco. Monogamio estas kaduka stato. Homoj en amrilatoj estas inspirataj kontroli la interagojn de siaj partneroj kun aliaj. Kial ni elektis ĉi tian aranĝon anstataŭ pli fortikajn elektojn? Ĉi tiu modelo permesas al ĵaluzaj partneroj eviti alfronton al iliaj emocioj. Dum tempo pasas, subpremitaj emocioj tamen pligrandiĝas. Ĉi tiu strategio emas al fiaskiĝo.

Fizika kareco ne ĉiam estas seksumeca aŭ romantika. Homoj bezonas ĝin por emocia kaj mensa sano. De manskuo ĝis brakumo. Eĉ la okcidenteŭropa kiso survanga kiel saluto. Kelkaj homoj eĉ konsideras certajn agojn de generila stimulado amikaj kaj neromantikaj. Fojfoje oni simple bezonas karecon, kiun la partnero ne povas doni. Kial ne de amiko? Ni vivas en mondo, kie ekzistas profesiaj brakumistoj. Neniu devas dormi sole. Kial dungi iun se vi havas partopreneman amikon?

Neromantika Kunloĝado

La problemo tuŝas ankaŭ nian fizikan spacon. “Hejmo” preskaŭ ĉiam signifas “loko, kie loĝas du homoj en romantika amrilato kun siaj infanoj”. Ne estas simplaj solvoj por vivi proksime al aliaj specoj de homoj, kiujn vi estimas. Loĝi kun amikoj aŭ samdomanoj estas konsiderata tempona afero malpli serioza. Oni eble faras tion dum vi serĉas la homoj, kun kiu vivi por la cetero de la vivo. Tio ne estas permanenta elekto, kiun oni havas. Urboj estas konstruitaj por urboj kaj komerco, ne por komunumoj. La specoj de loĝejoj, kiuj faciligus intiman amikecon simple ne ekzistas.

Ni devas rezisti la ideon, ke neromantikaj rilatoj ne daŭras. Ni devas trovi rimedojn por navigi la financan sistemon, kiu privilegiigas geedzecon. Jam estas temp’ iĝi kreemaj kun niaj spacoj. Se familio devas signifi ion pli ol fekunda biologio unuo, estas ni, kiuj devas redifini ĝin.

Neromantika Emocio Subteno kaj Intimeco

Amikeco devus ekzisti sen la ĝenaj engaĝiĝoj implicitaj en romantika amo. Kondiĉe, ke vi estas “nur amikoj”, kiel vi rajtus atendi, ke iu parolu al vi ĉiutage? Kiel vi aŭdacas peti al iu fari vin prioritato en ria vivo? Eble se vi ambaŭ estas senamantaj, helpante al unu la alia forigi solecon inter amrilatoj. Sed tuj kiam iu havas sufiĉe firman redevuulon, amikeco estas flankenmetita. La amrilato estas tro speciala, vi ne minacu ĝin per simpla amikeco!

Ni, David kaj Geena, havas romantikan kaj seksuman rilaton, kaj ni diras: fek’ al tio! Amikeco estas almenaŭ sambona kiel seksumado, kaj honeste verŝajne multe pli bona. Ne geedziĝu kun via plej bona amiko. Estas maloportune havi edzon kaj plej bonan amikon kiel saman homon. Vi ne povas klaĉi pri via edzo al ri mem. Konfuziĝo de intereso svarmas en rilataj strategioj. Sternu vian subtenreton al tiom multe da homoj, kiom vi povas konvinki esti en la sama ĉambro kiel viaj furzoj.

Ekscitiĝu pri homoj! Invitu ilin al la Amika Zono kun vi! Tio neniel estas malakcepto. Veki dum la tuta nokto kundividante sekretojn ne estas renkompenco kontraŭ malsukceso. Eĉ pluramemuloj malbonas ĉiflanke. Ni agas, kvazaŭ estas malakcepto diri “la amo, kiun mi havas por vi, ne inkluzivas kisadon”. Ne tiel estas. Ĉiu rilato havas malsamajn limojn. Ne ŝajnigu, ke tiuj sen seksumado malpli valoras.

Ni pasigas tro multe da tempo kaj energio penante plaĉi al homoj, nur ĉar ni volas vidi ilin nudaj. Ne konsentu, ke tio estas aĉa modelo. Ni bezonas dediĉi tempon kaj spacojn al la homoj en niaj vivoj, kiuj ne kongruas al la fabelo de monogamio. Ni veku onon de la entuziasmo, kiujn ni vekas por ĉiu damninda geedziĝfesto, por niaj amikoj.

Jen defio. Sendu ĉarman mesaĝon al iu, kiun vi amas sen limigoj kiel fikado kaj romantikeco. Sendu tiun ĉarman mesaĝon kaj memorigu al ri, ke ri estas dezirinda kunulo por ĉiam. Trovu tiujn spacojn, kie mankas al vi intimeco. Plenigu ilin per iu, kiun vi preterrigardas.

Ĉu vi estas monogamia, ĉu pluramema, pensu pri homoj, kiun vi eble forgesis dum tempoj kiel Valenten-tago. Kontaktiĝu kun la amikoj, kiuj subtenas vin, kiam tiuj senspiraj romantikoj momentoj forestas. Prenu brakumon kaj kiseton de via plej ŝatata amiko. Invitu rin al vespermanĝo kaj filmo. Faru kion ajn, kio necesas, por festi la plej gravan donacon, kiun ni donas al ni mem: amikeco.

Advertisements

3 komentoj

Enarkivita sub amikeco, amrilatoj

3 respondoj al “Monogamio ruinigis amikecon

  1. Dema

    Unue, grandan dankon pro la freneza laboro traduki tiun artikolon! Kaj ankaŭ ĝenerale pro skribi pri tiu ĉi temo. Ĉu vi povas rekomendi alian Esperantlingvan artikolo(j)n pri pluramemo?

    Due, mi tamen volas demandi ion pri lingvaĵo uzita de vi. Vi dufoje uzis “na” kaj mi dufoje ne povis kapti senton. Por klarigi – mi komprenas la vorton “na” en frazoj kiel ekzemple “Nina intervjuas na Anna”, sed mi bedaŭrinde tute ne komprenis viajn uzojn.

    Pro tio mi poste komparis kun la angla kaj simple volas demandi:

    “La sama ĵaluzeca maŝino, kiu timas malfidelecon okulumaĉas ian ajn esprimon na intimeco.” -> kial ne simple “esprimon de intimeco”?

    aldone, laŭ mia vidpunkto unu plia komo povus multe pligrandigi la legeblecon (ĉar ĝi aldonus klaran strukturon), jene: “La sama ĵaluzeca maŝino, kiu timas malfidelecon, okulumaĉas ian ajn esprimon de intimeco.”

    “Ni vivas en socio, kiu firigardas neseksumecajn esprimojn na fizika kareco.” -> same, simple “esprimojn de fizika kareco”?

    dankon.

    Ŝato

    • Ni iom verkis pri la temo, se vi serĉas “pluramemo” vi trovos aliajn artikolojn niajn. Sed ĝenerale mi ne scias pri specifaj bonaj fakte.

      Tio estas la dua uzo de na. ‘De’ en tiuj frazoj estas svaga, ĉu ĝi ligiĝas al subjekto aŭ objekto. Ekz. “detruo de la militistaro” povus signifi “detruo fare de la militistaro” aŭ “la detruo, kiun oni faris al la militistaro”. Tial oni povas uzi ‘na’ por senambiguigi la duan kuntekston.

      Ŝato

  2. Martin Wiese

    Mi antaŭ multaj jaroj kun Persone faris kanton pri la temo:

    KIAM AMO REGAS

    Mi ne vidis ŝin dum jaro
    Sed hieraŭ ŝin renkontis en la stratangulo
    Ŝi brakumis min modere
    Kaj mi tuj komprenis: Nun ŝi havas amatulon
    Sed ĉu tio estas kaŭzo desaponti min?
    Ĉu ŝi vere perdis emon plu renkonti min?

    Kien iru amikeco kiam amo regas?
    Kie estas lok’ por mi?
    Kien iru amikeco kiam amo regas?
    Ĉu ne estas lok’ por tri?

    Ni kuniris laŭ la strato
    Parolante pri nenio per surfacaj frazoj
    Amikeco ne eternas
    Ĝi aperas kaj perdiĝas tra la vivaj fazoj
    Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin
    Amikeco devas kaŝi kaj neglekti sin

    Kien iru amikeco…

    Liked by 1 persono

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s