Enhavaverto: perforto, perfortaj tradicioj, alkoholo,
En Slovakujo (mia devenlando), oni havas kripan pasklundan tradicion. La iĉoj vizitas la inojn (ĉiujn siajn familianinojn kaj konatulinojn) en iliaj hejmoj, batas ilin per batiloj faritaj de plektitaj salikaj branĉoj kaj verŝas akvon sur ilin (kutime de boteloj aŭ siteloj, foje nur simbole ŝprucetas, sed foje eĉ ĵetas la inon mem en plenan bankuvon aŭ vilaĝe en rivereton). Origine tiuj agoj simbolis ke la inoj estu sanaj kaj fertilaj. Do la iĉoj ricevas de la inoj dankojn forme de pentritaj ovoj, manĝaĵoj, dolĉaĵoj, alkoholaĵoj kaj foje eĉ mono.
Mi ĝenerale ne estas kontraŭ kulturaj tradicioj – eĉ male. Sed kio ĝenas min pri tiu ĉi konkreta kutimo estas la jeno: Unue, la roloj estas strikte dividitaj laŭ la genroj (do, ne estas ekzemple tiel ke ĉiuj batas ĉiujn), kaj due, estas la iĉoj kiuj estas aktivaj agantoj dum la inoj rolas kiel pasivaj objektoj.

iĉoj verŝas akvon sur inon (foto de Opusztaszer, uzita laŭ CC BY-SA 3.0)
Kroma kritiko de la tradicio povas esti ankaŭ ke temas pri perforto kontraŭ virinoj. Mi mem neniam spertis tro dolorigan batadon, sed mi aŭdas ke tio okazadas, ĉefe kiam la iĉoj jam estas influitaj de la alkoholo. Kvankam mi ne pensas ke la tradicio estas nepre en si mem tro perforteca, mi jes pensas ke ĝi malhelpas la jam ekzistantan situacion de perforto kontraŭ inoj, per normaligi ĝin.
Mi ofte aŭdas pri slovakinoj kiuj malamas la tradicion, kaŝiĝas hejme dum la Paska Lundo ne malfermante la pordojn, aŭ male entute forvojaĝas ien dum tiu tago. Nuntempe mi tute konsentas kun tiaj solvoj, sed mi devas konfesi ke en pasinteco mi ŝatis la tradicion – mi kredis, ke estas bone havi la atenton de la knabiĉoj, almenaŭ dum tiu unu tago de la jaro esti tute en la centro. Ekzemple kiam ni iĝis iom pli aĝaj kaj la samklasaniĉoj ĉesis venadi, mi tristis. Eĉ dum miaj unuaj IJFj mi provis konvinki iujn ke ili batu kaj/aŭ akvumu min, ve. Nun mi komprenas ke tiam mi havis multege da internaligita seksismo – virinoj bedaŭrinde ofte mem plej arde defendas seksismon ĝuste ĉar ili havas ĝin internaligita. Do, kion mi malkomprenis tiam sed komprenas nun estas ke la iĉa atento kiun mi sopiris ne estis bonspeca atento: Ne temis pri ia interago inter ni, sed pri unudirekta ago en kiu mi estis nur objekto – mi nenion diris aŭ faris, neniel montris mian personecon, neniel sociumis kun la aliaj, nur staris tie, estis batata, kaj ŝajnigis malĝui por ke la knabiĉoj ĝuu pli.
Do, nun mi strebas mem esti la fonto de propra sano kaj feliĉo, anstataŭ esperi atingi ĝin per knabiĉaj batoj.
Interese, mi ne konis tiun tradicion! Mi pensas ke se “preskaux cxio cxirkauxe” estas batata de infanoj, tio estas tute malsama situacio ol se inoj estas batataj de icxoj – laux mi la dua estas kripa, sed la unua ne.
ŜatiŜati
Nuntempe temas gxuste pri tiu unua situacio 🙂 Kaj akvobatado estus mojosa, sed cxijare – estis tro malvarme!
ŜatiŜati
En skandinavio estas preskaux sama tradicio – sed ne dum pasko, 48 tagoj antaux gxi. Dum fastelavn homoj (nun cxefe infanoj) priparas fastelavnris (betulaj bracxoj). Tradicie preskaux cxio cxirkauxe devintus esti batita per gxi – por esti pli fruktodona. Cxu vere tiu tradicio estas kripa?
ŜatiŜati