Kuraca Kolero

Enhavaverto: mistraktado de aliancanoj, biologia determinismo.

Semajnon antaŭe mi iris al la lanĉevento de inform- kaj pensigkampanjo pri transeco en mia universitato, Make No Assumptions (‘Ne Antaŭsupozadu’), kies (anglalingva) retpaĝo estas tre leginda kaj informplena. La aranĝo prenis formon de parolrondo, kie ĉiu rajtis demandi kaj respondi, aŭ priparoli siajn spertojn.

Depost mia elŝrankiĝo kiel transgenrulo ĉi tio estis la unua aranĝo tia, ĉe kiu mi ĉeestis. Mi trovis, ke, egale kiom mi male strebis, mi ĝeniĝis kaj koleriĝis je iuj demandoj. Ŝajnas, ke kelkaj homoj tute faris neniom da propra esplorado kaj simple atendis ke la transgenruloj klarigu ĉion al ili, kvankam ja ekzistas la bonega retpaĝo tiucele. Al kelkaj respondoj de aliaj transgenruloj mi surpriziĝis, ĉar ŝajnis kvazaŭ oni pli mildigis la respondojn, simpligis la faktojn kaj tiel plu, por ke, supozeble, ili estu pli ‘engluteblaj’.

Sed veras kaj faktas, ke tiuj ĉi aferoj ne estas simplaj kaj komfortaj aferoj komunikigi al homoj. Foje oni devas diri al cisgenrulo, ke tio, kion ili tre kutimas fari, ekz. antaŭsupozi ies pronomojn, ne estas inkluziva kaj konsidera afero, kaj ke ili demandu pri ili. Aŭ oni devas klarigi, kiam leviĝas demando pri ‘biologia sekso’, ke fakte tio ankaŭ estas konstruita sistemo uzata por subpremi iujn kaj superlevi aliajn.

Vi eble sentas vin malkomforta legante ĉi tion, kaj mi ankaŭ sentis min malkomforta forirante de la evento. Min tute enmerginta en mojosa kaj vigla kvira kaj transa komunumo en Kembriĝo, mi kvazaŭ forgesis, ke estas multaj homoj, al kiuj mi devus multe priskribadi, por ke ili eĉ agnosku mian ekziston ekster la genra duumo. La kolero kirliĝis en mi dum iom da tempo, kaj kelkaj pli freŝaj okazoj kaj interagoj en mia vivo hejtis ĝin plu.

Sed fine min trafis penso. Kolero ne devas esti negative. Kolero estas natura respondo al subpremado kaj maljusteco, kiujn spertas inoj, transgenruloj, neblankuloj, handikapuloj, ktp. Kolero permesas al ni aŭdaci krii la pensojn, kiujn ni antaŭe tenis ene. Kolero donas al ni viglon kaj kuraĝon plu batali por nia liberiĝo. Iuj pensas, ke nia kolero estas malbela, kaj ke ni diskutu ĉion kion eble plej senemocie. Tio estas privilegia postulo.

Tiu vespero estis turniĝopunkto en mia vivo kiel aktivisto. Mi decidis ne plu toleri la homojn, kiuj volas esti mia amiko sed ne emas informi sin pri kiel bone trakti kaj kompreni min. Kaj mi decidis emfazi forlasi tiujn, kiuj kredas kaj disvastigas sistemojn kaj ideojn, kiuj neas mian ekziston kaj instigas perforton al mi kaj miaj kunuloj. Nia kolero belas kaj fortas, kaj ĝi kuracis min plene.

Advertisements

5 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, transgenraj aferoj

5 respondoj al “Kuraca Kolero

  1. Elena

    Ŝajnas al mi, ke ĉiuj neinformitoj pagas pro subpremaj maltoleremuloj. Por informiĝi, oni ekhavu almenaŭ unuan kontakton por veki la intereson kaj la demandojn. Antaŭ kelkaj jaroj, universitata instruistino pri araba kulturo, koleriĝis ĉar mi asertis ke en mia familia kampara medio, oni simple ne sciis pri la masakroj en palestinaj rifuĝejoj. Tutsimple, mankis informoj por levi la demandojn, sed enmerĝinte en sia super-informita medio, ŝi tute ne povis imagi ke tiaj temoj estis simple ignoritaj ĉe mi.
    Kaj iel simile, mi povas fari stultajn demandojn pri transgenreco, se mi ne estas koncernata en mia ĉiutaga vivo. Iam en ina grupo sur la interreto, mi demandis kial estas tiel grave ŝanĝi sian oficialan identecon, se oni donas al si la rajton ekzisti laŭ siaj propraj specifecoj. Mi tiam forgesis ke interalie, subpremaj kuntekstoj kvazaŭ devigas vin doni klarajn signojn de via identeco, por ricevi necesan respekton al via persono kaj egalecajn kondiĉojn. Sed tiam respondis nur la silento, kaj fine mi forlasis la grupon, ĉar ne eblis diskuti. Mi efektive preferus koleran respondon, ol tiu malestiman silenton.
    Tamen, eĉ se kolero estas bona signo ke vi reagas al subpremado, ĉu ne utilus distingi tiujn, kiuj efektive aktive partoprenas al tiu subpremado, kaj tiujn, kiuj simple nescie faras ripetajn kaj ĝenajn demandojn ? Ĉiufoje kiam vi parolados publike, vi vidigas vin kaj instigas al tiuj demandoj.
    Eblas konsideri ke kelkaj kaŝas sian perversan scivolemon kaj ŝajnigas nescion, sed konfesu ke multaj emas informiĝi nur kiam ili renkontis veran stimuladon. Vi ne povas postuli ke la homoj informiĝu aŭtomate. Ĉu ne antaŭvidi tiujn demandojn, kaj prepari ion por informi la homojn ?
    Antaŭ via artikolo, ekzemple, mi neniam antaŭ antaŭe legis la vorton “cisgenrulo” …
    Bv pardoni se la tuto estas iom konfuza, ja estas malfrue :+)

    Like

    • “ĉu ne utilus distingi tiujn, kiuj efektive aktive partoprenas al tiu subpremado, kaj tiujn, kiuj simple nescie faras ripetajn kaj ĝenajn demandojn ?”

      Esence mi komprenas vian vidpunkton. La argumento, ke oni strebu informi al homoj rilate al ĉi tiaj aferoj, estas ofte uzata. Mi scias, ke vi, kaj certe aliaj, volas tion sincere. Tamen, estas lacige ĉiam devi esti la edukanto. Mi partoprenas aranĝojn kiel tiun, kiun mi menciis en la artikolo (fakte eĉ ĉivespere faris unu), kaj krome mi helpis konstrui la retpaĝon por la kampanjo, kiu estas informoplena. Ĉu estas mojosaj, lernemaj homoj en tiuj aranĝoj, ĉu estas aĉaj, ili tamen postulas forton kaj energion. Krome, homoj ofte akuzas nin, ke ni ne sufiĉe informadas, kvankam ni ja faras ĉi tiujn aferojn! Ekz. eksplodis antaŭ kelkaj tagoj disputo sur muro de amiko, kiu multe umas pri la kampanjo, kie homoj diris, ke ri nun estas la ‘vizaĝo de transgenra Kembriĝo’, kaj tial ri tute senofende kaj sur sia propra muro devas klarigi aferojn al ili. Mi plurfoje afiŝis ligilon al la retpaĝo de Make No Assumptions, kie ili povus trovi la solvojn, sed ili ignoris. Do tial, mi ne povas trakti tiun senton tiom sincere.

      Kompreneble, oni ne povas antaŭscii, kiujn homojn oni renkontos en la vivo. Mi ne dirus, ke vi devintus antaŭe informiĝi pri tiu afero pri Palestinio. Tamen, kiam tiuj homoj eniras vian vivon, kaj vi volas esti aliancano (t.e. amiko, kiu strebas batali por rajtoj de subpremata homo), vi devas fari mem iom da laboro. Mia kolero ne temas pri celita malamo, temas pri frustriĝo kaj reago al kondiĉaĉoj. Por fini, mi diros, ke fakte tiuj ‘ripetaj kaj ĝenaj demandoj’ ja konstribuas al subpremado. Unuflanke ili rekte lacigas kaj ĉagrenas la homojn demandatajn, sed ankaŭ ili pludaŭrigas la povomalekvilibron, kiu ekzistas. Mi ne scias, ĉu mi bone esprimis min en ĉi tiu respondo. Ankaŭ estas malfrue por mi!

      Like

      • Elena

        Jes, vi pravas, la diferenco inter la situacio kiun mi priskribas kaj via, estas ke vi paroladas al homoj kiuj teorie povus jam esti informitaj, ĉar ili, veninte, iel deklaras sian intereson pri la temo, kaj jam ricevis dokumentojn.
        Sed eble la demandoj havas alian signifon : la demandoj ne ĉiam estas senkulpaj. Ekzistas ekzistencialisma (kaj eble seksa ekscitiĝo), tute nekonscia, ĉe homo kiu demandadas pri io, kion ri jam iel scias. Kaj estas tute ne surprize, ke la demandato sentu sin traktata kiel objekto. Iel la homoj petas vin afiŝiĝi, kaj plezurigas sin per dissekciado de via realeco por silentigi siajn timojn pri sia propra identeco. Estas bedaŭrinde, sed tio povas esti plia kialo, ke homoj neniam sentas sin sufiĉe informitaj. Kaj jes ja, devas esti lacige …

        Liked by 1 person

  2. poeziemulo

    Se vi mem ne volas toleri, ne miru ke vi ne estas tolerata. Simple.

    Liked by 1 person

    • En diskutado pri socijusteco oni ofte uzas la vorton ‘toleri’. Sed se iu simple toleras mian ĉeeston, tio ne kontraŭas tion, ke mi kiel transgenrulino havas levitan riskon sperti perforton aŭ nefizikan atakon (ekz. sakraĵojn transfobiajn). Simile, se mi foje ne povas toleri cisgenrulojn, kiuj ekz. eĉ ne strebas eduki sin pri transgenraj aferoj, mi neniel damaĝas al ties vivo. Tolerado en si mem ne traktas la kernon de la problemo – tio, ke ekzistas sistemoj subpremaj en la formo de misogeneco, transfobio, ktp. Kaj mi rajtas ja koleriĝi je tio.

      Like

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s