Enhavavertoj

Ĉi tio estas la unua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.

 

Ĝenerala Enkonduko al Enhavavertoj

Originale verkita en la angla de Talitha Kearey, tradukita per Rolando

Enhavavertoj/antaŭavertoj (de la angla ‘trigger warning/content warning’) estas maniero, per kiu oni povas sciigi al homoj, ke oni parolos pri sentemaj aferoj, kiuj pro diversaj kialoj homoj eble ne volos alfronti tiutempe. Unu el la kuntekstoj, en kiu la uzo de enhavavertoj estiĝis, estas diskutoj de perfortitaj homoj kaj suferantoj de posttraŭma streĉmalsano. En ĉi tiu kunteksto, oni avertas pri aferojn en la enhavo, kiu povus nevolonte ĝeni/malkomfortigi/ĉagreni la leganton, ekz. kaŭzante rememoraĉojn, panikatakojn, disocion, ktp. Ekzemploj de tia enhavo estus eksplicitaj priskriboj pri perforto kaj seksĝeno, aŭ situacioj, kiuj rememorigas iun iel pri ties individua traŭma sperto. Depost tio la uzo de enhavavertoj pli vastiĝis, ofte en similaj kuntekstoj, ekz. grupoj pri resaniĝo je manĝmalsano, kiuj avertas pri diskutadon pri kalorioj, pezeco, vestaĵgrandeco, ktp.

Plej bone estas pensi pri tio kiel ĝentileco aŭ akomodo por iu. Kiam tiom granda nombro da homoj de subpremataj grupoj havas sperton de seksperforto, vivas kun mensmalsano, havas malfacilan rilaton kun manĝaĵoj ktp., estas grave, ke en sekura spaco oni ne estu subite frapita de detala priskribo de sentema afero, por ke oni sentu sin sekura partoprenante la komunumon. Kiam oni afiŝas ion rete, konsideru, ĉu estas io tiuspeca en la afiŝo. Ĝenerale, se temas pri ismo aŭ fobio, vi avertu pri tio. Do se iu planas komenci diskuton, kiu mencias la holokaŭston, oni avertu pri tio. Alia ekzemplo estas averto pri mencio de vomado.

Plia punkto: iuj homoj estas kontraŭ enhavavertoj; ili pensas, ke temas pri troprotektemaj, trosentemaj feministoj, aŭ io ajn. Tio estas sensencaĵo – enhavavertoj estas plej ofte uzataj en komunumoj, kie oni ĝuste pri tiuj aferoj parolas. Neniu proponas, ke oni ne diskutu tiujn temojn. Sed enhavavertoj rajtigas al la homoj plej efikataj de ĉi tiuj temoj decidi kiel, kiam, kaj en kiuj cirkonstancoj ili volas engaĝiĝi kun ili.

 

Oftaj Enhavavertoj

  • Aĝismo
  • Dikfobio
  • Drinkado
  • Drogumado
  • Gejofobio
  • Handikapismo
  • Kadavroj
  • Klasismo
  • Manĝmalsano (ekz. anoreksio)
  • Mistraktado de bestoj
  • Mistraktado de infanoj
  • Mistraktado en amrilato
  • Morto
  • Murdo
  • Naskado
  • Naziismo/kontraŭjudismo
  • Pedifilio
  • Perforto
  • Rasismo
  • Sakraĵoj
  • Sango
  • Seksperforto
  • Seksumado
  • Sinvundado
  • Transfobio

Helpas ankaŭ pli detaligi la averton, ekz. “Priskribo de transfobia atako”, “Diskuto pri rasismo”. Ĝenerale oni metu la averton je la komenco de la artikolo aŭ afiŝo koncernata. En Facebook, se oni skribas tekston, ankaŭ estas utile enmeti kelkajn linion kun punktoj, por ke la cetero de la afiŝo kaŝiĝu sub ‘Legu plu’. Tiel homoj povas entute elekti ĉu legi aŭ ne. Oni povas ankaŭ uzi enhavavertojn (kutime malpli formale) en diskutrondoj ktp.

Komenti

Enarkivita sub rimedoj

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s