Kontrollisto pri Alirebleco

Ĉi tio estas la dua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.

 

Ĉi tio estas listo de kontrolindaj aferoj, kiam oni aranĝas eventon aŭ programeron, por ke ĝi estu kiel eble plej alirebla por ĉiuj. Mi uzos la vorton ‘aranĝo’ por signifi kaj eventojn kaj programerojn ene de eventoj. Kompreneble ĉi tiuj punktoj ne ĉiuj estos atingeblaj por ĉiu aranĝo, sed indas informi ĉeestantojn, pri kio disponeblos kaj kio ne. Ekz. se estas Fejsbuka evento, ĝi kiel eble plej klaru priskribu la relevantajn alireblecajn informojn.

‘Alirebla’ en ĉi tiu kunteksto havas pli vastan signifon, signifante laŭvortan fizikan kapablon (ekz. estas lifto por homoj, kiuj ne povas uzi ŝtuparon), sed ankaŭ konsideron pri etoso kaj kondiĉoj kromaj, kiuj povus malkomfortigi aŭ endanĝerigi iun.

  • Ĉu estos senŝtupa alireblo? Ĉu tio estos klare montrita (ekz. per ŝildo) kaj ĉu homoj estos antaŭe informitaj pri kiel ĝi funkcias? Ekz. se estas lifto por rulseĝoj, estu klara priskribo pri kiel uzi ĝin, kiom granda ĝi estas ktp.
  • Ĉu vi diris sufiĉe longe antaŭ la aranĝo kie kaj kiam oni renkontiĝos? Por homoj kun iuj mensosanaj kondiĉoj estas tre utile kaj komfortige havi tiajn informojn sufiĉe longe antaŭe, kaj iuj handikapuloj bezonos tiujn informojn antaŭe por plani kiel alveni.
  • Ĉu disponeblos necesejoj por handikapuloj?
  • Ĉu disponeblos genroneŭtralaj necesejoj?
  • Kiom brua/homplena estos la spaco? Iuj homoj ne sentas sin komfortaj renkontiĝi en brua/homplena loko.
  • Ĉu estos senalkohola spaco? Ne ĉiam gravas por klare difinitaj ‘drinkaj’ aranĝoj, sed ja por aliaj ĝeneralaj aranĝoj. ‘Spaco’ estas svaga termino – la ĉefa afero estas, ke homoj, kiuj ne drinkas aŭ ne povas drinki rajtos ne drinki sen esti malkomfortigitaj aŭ juĝitaj.
  • Kiom varmaj estos homoj? Ekz. ĉu oni estos ekstere en malvarmo dum longa tempo sen metodo revarmiĝi aŭ reiri enen.
  • Ĉu estos komfortaj seĝoj?
  • Ĉu la varbmaterialoj estas alireblaj? Ekz. ĉu la tiparoj sur flugfolioj estas facile legeblaj por homoj kun disleksio.
  • Ĉu oni aplikos tie sekurspacan regularon (ekzemplon de tia regularo vi povas trovi ĉi tie)? Tio ne ĉiam endas, sed utilas informi homojn pri tio, speciale se temas pri kunsido aŭ diskutrondo.
  • Ĉu estos facila maniero foriri de la ĉambro? Ekz. se oni sentas sin malkomforta aŭ ĉagrenita pro la diskuttemo.
  • Ĉu homoj devos elspezi monon? Se jes, kiom multe kostos?
  • Ĉu oni provizos manĝaĵojn kaj trinkaĵojn? Ĉu ili bonos por homoj kun oftaj alergioj/bezonoj (ekz. alergio kontraŭ nuksoj, veganeco)? Ĉu estos ankaŭ nealkoholaj trinkaĵoj se estos alkoholaj?
  • Ĉu probable estos aliaj homoj, kiuj uzas la spacon? Kiuj ili verŝajne estos kaj ĉu la ĉeestantoj sentos sin komfortaj ĉirkaŭ ili? Ekz. se estas aranĝo por GLAT-uloj, ĉu estos homoj, kiuj eble minacos/ĝenos ilin?
  • En kia konstruaĵo okazos la aranĝo? Ĉu ĝi malkomfortigos homojn pro sia religia stato, pompeco, aŭ alia trajto? Ekz. ne ĉiuj sentos sin komforte en preĝejo, aŭ en tre pompa konstruaĵo.

3 komentoj

Enarkivita sub organizado, rimedoj

3 respondoj al “Kontrollisto pri Alirebleco

  1. Resondado: Kvin metodoj por certigi, ke via renkontiĝo estu alirebla kaj mojosa | Egalecen

  2. Jana

    Dankon pro mencio de senalkohola spaco, mi, kiel ne drinkanto, ofte havas problemojn kun homoj, ĉar mi ne vere havas iun klaran kialon ne drinki kaj tial mi neniam vere scias kiel respondi al la demandoj “kial?” kaj kiel bone kaj klare nei al alkoholo. Mi pensas kelkfoje ke oni devas instrui al homoj ne insisti ke aliaj drinku. Tio tre dependas de la kompanio kaj de homoj, sed kelkfoje estas simple vere malfacile nei, vi diras “Ne, mi ne drinkas” kaj oni komencas demandegi vin kial, kaj se vi diras ke vi simple ne ŝatas kaj ne volas, oni komencas insisti ke jen ĉi tiun alkoholaĵon vi simple nepre devas provi, ĝi estas ege bona, simple provu, kaj se vi provas kaj ĝi ŝajnas al vi kiel normala, sed tamen vi ne volas drinki, oni ne komprenas, kaj vi ne scias kial klarigi ke kiel ajn bona estu alkoholaĵo, vi volas trinki senalkholan teon. Kaj despli terure estas renkonti homon, kiu pensas ke tiu, kiu ne drinkas, verŝajne kaŝas ion kaj ne estas sinsera kaj timas drinki ĉar eble pro alkoholo ri rakontos ĉion, kion ri kaŝas. Aŭ se iu komencas diri ke almenaŭ unufoje en la vivo ĉiu devas sperti ebriiĝon, kial vi ne volas simple unufoje provi por scii kiel tio estas. Ne, mi ne volas. Do, mi ne diru ke ĉiuj homoj agas tiel, sed kelkfoje vere ne estas facile esti la persono kiu ne drinkas, kaj homoj kiuj drinkas kelkfoje vere devas pli estimi la deziron de la alia ne drinki kaj rimarki kiam oni komencas ŝajni devigantaj drinki.

    Liked by 1 persono

Lasi respondon al Rolando Nuligi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s