Enhavaverto: diskutado pri transmisogena perforto
La 12an de junio mi iris al Londono por ĉeesti eventon de DarkMatter (‘Malluma Materio’), sudaziana transgenra poetduopo. Ili elektis la nomon, ĉar “malluma materio kaj malluma energio konsistigas 96%-on de la universo, sed oni ne povas vidi nek kompreni ilin, krom en iliaj efikoj”. Ilia politiko faras same – videbligante fenomenojn krome komprenataj laŭ iliaj efikoj. Ili estas bazitaj en Novjorko, sed ĉimomente faras rondiron de Eŭropo, kaj kiel fervora ŝatanto kaj sekvanto de ili rete, mi ĝojsaltis je la ebleco spekti ilin.
Varbobildo de la evento
La ĉeftemo de la rondiro estas ‘It Gets Bitter’ (Tio Pliamariĝos), referenco al la videokampanjo antaŭ kelkaj jaroj ‘It Gets Better’ (Tio Pliboniĝos), kiu celis komuniki al GLAT-aj dekumjaruloj, ke eĉ se ilia nuntempa situacio malbonas, tio solviĝos poste. DarkMatter lerte kaj arte traktas la falsecon de la mesaĝo per iliaj poemoj, prezentitaj en vigla maniero; ili priparolis tion, ke malriĉaj GLAT-uloj multe suferas en malliberejoj, ke estas transgenraj nigruloj, kiuj plej suferas, ofte devigataj fariĝi seksumlaboristoj kaj viktimoj de perforto. Do la kerno jenas: ne pliboniĝas por ĉio, kaj pigraj, kolorblindaj, burĝaj kampanjoj kiel It Gets Better pli subenŝovas la verajn problemojn.
Aliaj temoj, kiujn ili traktis, inkluzivis rilatojn kun genro kaj sia propra kulturo kaj familio, amuzegan mesaĝon de la vidpunkto de la barataj fratinoj en Harry Potter, Parvati kaj Padma Patil, interŝanĝadon de ventrobakterioj, kaj ironia prezento pri esti ‘Snow Queen’, t.e. kvira neblankulo, kiu obsediĝas pri blankaj iĉoj.
Post la poemoj estis demandoseanco, kiu ankaŭ estis inspirega kaj mojosa. Ĉi tiu ankaŭ multe pensigis min, do mi decidis resumi la aferojn, kiujn mi trovis la plej trafaj:
- trans-inaj1 homoj havas longan historion de aktivismo kaj novigado, kio estas cenzurita kaj alproprigita, kaj kiel trans-ina homo, vere indas regi sian kvir-inecon2!
- ni ĉiuj estu pli honestaj pri tio, ke ni estas malgajaj sub kapitalismo – per aktivismo ni povas redukti damaĝadon al subpremataj homoj kaj pligajigi la vivon
- la kulturo de famuloj povas malhelpi kaj damaĝi al subpremataj homoj, ekz. post laŭlegiĝo de samseksa geedziĝo, kvirfobia perforto ĝenerale saltas, kaj estas la malriĉaj, nigraj transgenruloj, kiuj plej suferas
- travivado mem estu rigardata kiel arto por subpremataj homoj, tiel arto fariĝas afero de ĉiuj, inkluzive seksumlaboristojn, senhejmulojn ktp., kaj ne nur burĝulojn
- la divido inter fakoj kiel arto, filozofio, fiziko ktp. estas nenatura afero, kaj kunigante ilin ni povas atingi veran kreemon kaj malkovradon
- simile, estas granda precedento de trans-inaj homoj, kiuj kunligas sian politikon kun siaj emocioj, kaj tio estas tre efika
Mi neniam estis tiom entuziasmigita post prelego, kaj eĉ marŝante reen al la trajnstacidomo mi verkis bonkoleran poemon. Se vi havos ŝancon spekti ilin, mi forte rekomendas, kaj vi povas vidi la datojn de ilia rondiro ĉi tie.
Video de unu el iliaj poemoj, ‘It Gets Bourgie’, jenas:
1 Proponata kiel traduko de la angla ‘transfeminine’, kiu plej ofte celas homojn, kiuj estis asignitaj je iĉa genro naskiĝe, sed identigas sin je ina genro.
2 Proponata kiel traduko de la angla ‘femme’, kiu signifas agmanieron, kiu emas esti asignita al ineco sed ankaŭ al kvireco.