Ĉi tiu ĉina feministo volas esti la unua malferme lesba advokato, kaj polica ĝenado ne ĉesigos rin

Enhavavertoj: mencioj de policdemandado, torturo, batado de infanoj/virinoj, lesbofobio.

Ĉi tio estas traduko de angla artikolo de The Washington Post, legebla ĉi tie.

Spronata de la subteno, kiun ri ricevis kaj en- kaj eksterlande, unu el la ĉefaj feminismaj aktivistoj de Ĉinio ĵuris daŭrigi batali por inaj rajtoj post ria liberigo de internigado pasintsemajne, malgraŭ ĝenado de la polico.

China_Woman_Activist-0ce39Li Tingting, 25-jaraĝa, lesba aktivisto pri inaj rajtoj, estas verŝajne la plej eminenta el la kvin inoj, kiuj estis internigitaj dum frua Marto pro planado distribui glumarkojn ĉe busstacidomoj por pliigi konscion pri seksĝenado en publika transporto. Internigitaj dum 37 tagoj, ili kvin estis liberigitaj la 13an de Aprilo post mondskala admono, sed restas enketataj. Oni postulis al ili regule raporti al la polico, ne eliri de siaj hejmurboj kaj ne paroli al ĵurnalistoj.

Sed Li, en parolo kun The Washington Post (usona gazeto), diris, ke ri estas rezoluta, ne nur trudi al la registaro forlasi la aferon pri ri, sed ankaŭ daŭrigi sian barakton por ina justeco en Ĉinio.

Ri ankaŭ parolis malferme pri sia suferado dum la internigo, kiel la premo kaŭzis streĉon ene de ria familio, kaj pri kiel ri eĉ komencis dubi sin mem post 10 tagoj da angoriga policdemandado.

“La publiko pli klare scias nun, pri kiuj estas la feministoj, kaj kion ili faras,” ri skribis. “Kio okazis al ni montris la realecon al la mondo, la veran flankon de Ĉinio. Multaj homoj ekster la lando pensis, ke genroegaleco ne estas problemo en Ĉinio. Ili estis figviditaj de registara propagando, inkluzive la prelegon de Mao, kiu diras, ke inoj suprentenas duonon de la ĉielo, sed nun ili eksciis, pri kiel Ĉinio vere estas.”

En pluraj sencon, genromalegaleco pli grandiĝis en Ĉinio depost la morto de Mao Zedong kaj la forturniĝo de la lando de komunismo al ŝtatgvidata kapitalismo. Inoj estas malegalaj en geedzeco kaj enleĝe, kaj maltro reprezentataj en komitatoj kaj en politiko, laŭ fakuloj.

“Mia kialo por fariĝi feministo estis simpla: mi estas ino kaj mi trovis, ke la mondo malegalas,” skribis Li. “Estas grave por inoj, ke ili baraktu por si mem, ĉar nur ili scias siajn bezonojn.”

Antaŭ ria liberigo, la polico devigis al Li subskribi dokumenton, kiu postulas ne paroli al novaĵistoj kaj amaskomunikiloj, io kion ria advokato, Wang Yu, diris ne havi bazon en Ĉina juro. Tamen, Li ŝajne rezolutas ne esti entute silentigita.

Li diris, ke ri estis submetita al demandado 49 fojojn dum sia internigo, sub fortaj lumoj kaj ĝis dum po ok horoj ĉiufoje, kaj ke unu policano “kraĉis” fumon en rian vizaĝon multfoje dum la demandado, dum pluraj insultis rin pro tio, ke ri estas lesbo, kaj nomis rin senpudora. Iun nokton oni permesis al ri nur dormi dum du horoj.

“Ili diradis al mi, ke oni manipulas min, ke oni uzas min,” ri skribis. “Post 10 tagoj, eĉ mi dubis, ĉu mi estis malĝuste traktita. Mi demandis al mi ree kaj ree, ‘Ĉu oni fiuzas min? Ĉu iu iam ajn trudis al mi?’”

“Sed mi tiam eksciis, ke la respondo estas simple – ke oni neniam uzis min,” Li skribis. “Mi scias, ke ili volis igi al mi konfesi. Mi ne konfesis, sed mi tute komprenas, kial inocentaj homoj konfesas en malliberejo, ĉar mi spertis tion.”

Kreskinte en malaltklasa familio en la ĉirkaŭaĵo de Pekingo, Li priskribis en antaŭaj intervjuoj, pri kiel ria patriĉo ofte batis rin (kaj rian patrinon), donante punojn pro io tiel simpla kiel skribi per la maldekstra mano anstataŭ per la dekstra.

Post Li foriris de la hejmo por iri al kolegio en Xi’an, ri komencis fari genran aktivismon, fariĝante gvidanta membro de grupo, kiu intence evitis la politike malfacilan lingvaĵon de protestado per engaĝigi en prezentartaĵoj (performance art).

En 2012, en kampanjo pri perforto en la hejmo, kiu uzis la metaforon de “sangaj edzinoj”, Li kaj du amikoj marŝis tra homplena strato en Pekingo portante edzinajn robojn kovritaj de falsa sango, portante ŝildojn kaj kriante sloganojn: “Amo ne estas senkulpigo por perforto.”

Li ankaŭ gvidis ĉirkaŭ 20 inojn en partoprenado en kampanjo ‘Occupy Men’s Room’ (‘Okupu la Iĉan Necesejon’), kie ili kaperis iĉajn publikajn necesejojn en Pekingo kaj Guangzhou dum mallongaj periodoj por protesti mankon de rimedoj por inoj.

Ĝi estis kampanjo, kiu kaptis la imagon de la amaskomunikiloj, disvastiĝis al aliaj urboj, kaj kaŭzis al iuj provincoj konstrui pli da necesejoj por inoj. Sed ĝi ankaŭ markis Li al la potenca sekurecreto de Ĉinio kiel ĝenaĵon, speciale kiam ri rifuzis esti aĉetita per laborposteno ĉe registarrilata ina federacio. Depost tiam la agoj de Li estis proksime sekvataj.

Ĉirkaŭ la sama tempo, Li ankaŭ elŝrankiĝis al siaj amikoj, kaj fine al siaj gepatroj. Laŭ atesto en la publikigota libro de Eric Fish, “China’s Millennials” (“Generacio Y en Ĉinio”), La patrino de Li sciis dum kelka tempo kaj subtenis rin; ria patrino tamen ne, trudigante al ri ĉiuokaze geedziĝi kaj naski infanojn.

Dum ria internigo, Li diras, ke riaj gepatroj estis devigitaj de la polico resti ĉe la domo de ria onklino dum 10 tagoj. Ri havis “grandan kverelon” kun sia patriĉo post sia liberigo sed aldonis, ke ili nun “sukcesis iom kompromisi.” Li akceptis rian koramikinon kaj permesis al la paro transloĝiĝi en la familian domon.

“Mi ne volas plu vortumaĉi pri mia patriĉo,” ri skribis. “Aferoj ŝanĝiĝis. Mi loĝas nun ĉe miaj gepatroj, kaj mi ne volas, ke aliaj elpensu kverelojn inter ni.”

Malgraŭ oficialula malfido, la barakto de Li kaj aliaj aktivistoj alportis iom da progreso. La parlamento de Ĉinio nun konsideras leĝon kontraŭ perforto en la hejmo, kiu, se akceptita, reprezentus signifan paŝon antaŭen en la kampo de inaj rajtoj.

“Mia sperto estas tio, ke la publika konscieco pri inaj rajtoj en Ĉinio vekiĝas: kvankam iom-post-iome, tamen antaŭen,” Li skribis.

Li diris, ke ria tempo en malliberejo firmigis riajn planojn fariĝi la unua malferme lesba advokato en Ĉinio, kaj ŝi nun studas tiucele.

“Estas bone por advokatoj, kiuj estas gejoj, sed timas konfesi tion, kaj por GLAT-uloj, kiuj bezonas juran helpon,” ri skribis. “Tio ankaŭ estas iuspeca kompromiso al miaj gepatroj.”

“Mia patrino ĉiam subtenis min, sed mia patriĉo fundamente malkonsentis kun mi. Sed mi konfesas, ke ili estis efikitaj pro mi antaŭnelonge. Do mi pensas, ke se mi fariĝos advokato – iuspeca ĉefflua laboro – estus pli facili por ili akcepti.”

Komenti

Enarkivita sub aktivismo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s