2 respondoj al “Pri nia agado dum SES

  1. Major Tom

    Saluton, gekaraj!
    Mi multe ĝuis viajn programerojn dum lasta SES, kaj mi gratulas kaj dankas vin pro tio. Tamen, mi nur volis komenti unu afereton por helpi vin plibonigi viajn intencojn, se vi volas fari tion.
    Mi ŝatas vian difinon de egaleco, kaj ankaŭ mi kredas, kiel vi, ke subpremado malofte ekzistas en ununura vivaspekto. Male, la celoj de subpremado ŝajnas esti vere interligitaj. Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia vivo kaj pli manko da helpo. Ĵus post ĉi tio, la sama homo demandis kie la informoj pri Egalecen troveblas. Ni ĉiuj antaŭvidis la respondon: en la blogo kie vi skribas. Bone. Sed la homo rapide plendis pri sia nekapableco, sia retalirmalebleco, fakte.
    Do, ĉi tiu anekdoto montras, laŭ mia opinio, gravan nuntempan problemon de egaleco: junaj eŭropaj homoj vidas reton kiel perfekta rimedo kundividi opiniojn kaj ankaŭ plialtigi kapablojn de subpremataj homoj. Tamen, la perfekta rimedo ankaŭ povas iĝi perfekta aldono al subpremantaj rimedoj ĉar iel ĝi iĝas barilo inter du generacioj… kaj ankaŭ inter pli kaj malpli disvolviĝintaj landoj. Ŝajnas paradokso… kaj ĝi vere estas, kaj ankaŭ grava problemo.
    En via difino de pluraneco aperas, tute ĝuste, la konceptoj de “raso, genro, seksuma orientiĝo, ktp.”, kaj mi bone komprenas ke ne eblas fari liston kiu enhavas ĉiujn trajtojn per kiuj uloj povas memdifini. Fortune kaj feliĉe homoj estas mirinde malsamaj. Tamen, ŝajnas al mi ke aĝo iras pli kaj pli supren nuntempe en la ŝtuparo de malegalecaj trajtoj, kun aldono da novaj limo kreitaj de teknologio.
    Bonvolu ne konsideri ĉi tiun komenton kiel malbona kritikaĵo. Male, mi kredas ke via agado estas pozitiva kaj multe utila, kaj pro tio mi decidis atentigi vin pri ĉi tiu problemo. Kion mi sugestas? Bone, eble nur atentigi pro aĝo kiel grava fonto de malegaleco kaj subpremo, kaj inviti vin disdoni informojn pri Egalecen ne nur rete sed ankaŭ fizike en tiom da renkontiĝoj kiom vi povos ĉeesti, kaj eble per presita materialo. Mi bone scias ke vi JAM fizike informas pri Egalecen en renkontiĝoj. Do, la sama komento celas nur danki vin pro tio kaj instigi vin energie daŭrigi vian agadon.
    Amike,
    Major Tom.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s