Poezia Angulo #3 – Forstreka poezio

Kiel vi scias, ni multe agadis dum SES kaj IJK. En unu el niaj programeroj, Radikalaj Manartaĵoj, pluraj el ni decidis krei forstrekajn poemojn. Tiu fenomeno estas pli vaste konata sub la angla nomo “Blackout Poetry”. Mallonge, ĝi estas speco de poezio, en kiu oni prenas iun jam presitan materialon (ekz. ĵurnalon, revuon, faldfolion) kaj forstrekas vortojn, kreante poemon per la lasitaj vortoj. Pli detale vi povas legi pri tio ĉi tie. Ni havis iom strangan materialelekton por nia sesio – ĉiu krom unu de la ĉisemajnaj poemoj venas de faldfolioj de la Bahaa religio. Vi povas legi la poemojn sube, alklakante la bildojn por pligrandigi ilin, kune kun transskriboj.


paulinka1

de Paulína Kožuchová

la aliaj

pro historiaj cirkonstancoj.

la aliaj

ĝuas la privilegion

ĉiuj

Ĉiun

Justeco

Justeco

Justeco

 

cristina1

de Cristina Monica

komence profetas iliaj sanktaj skriboj.

kreita rekte sub la influo de La Nova Tago,

vojaĝoj al la kuraĝigaj vortoj salutis

la tono

Pli kaj pli

neniel oni povas esti certa

pri la estonta homaro

gravega esplorado,

surbaze de la fina decido

iun plenan liberecon
rolando1de Rolando Bonkorpa

neatingeblaj

troviĝas homaj rajtoj

integrita mekanismo

suferado

la rolo de virinoj,

 

de Severino Matenruĝo

La kerna celo estas la tuta kreo de la Eternulo

Ja ĉiuj Kreoj kaj la tradicioj de preskaŭ ĉiuj popoloj promesas estontecon

Unu el la principaj instruoj de B

La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondon akceptos universalan

ajn

Kun la apero de

bebeco

La defio de la matureco

 

rolando3

de Rolando Bonkorpa

gigantajn verdajn florĉevalojn

prizorgis tero, aero kaj akvo!

en diversaj urboj, tiu ĉi planta hundo,

kuŝas apud la florreloj

fidele atendis

mortis

Komenti

Enarkivita sub poezia angulo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s