Monataĵoj kiel artaĵoj

Enhavavertoj: menstruo, transfobio, sango.

Period Project (esperante “Menstrua projekto”) estas interesa nova artprojekto kiu uzas menstruan sangon kiel materialon por esplori kaj malstabiligi la rilatojn inter genraj roloj, socia justeco kaj homa biologio. Ni ĝojas prezenti al vi la projekton pere de intervjuo kun ĝia kreanto, Anĝel. Vi povas sekvi ĝin ĉe Tumblr kaj Facebook.

Esperanto

Rakontu iom pri vi kaj pri via projekto.

Unue, mi tutkore dankas al Egalecen por tiu intervjuo. Por mi estas grandega honoro aperi en tiu mirinda blogo. Mi ege ĝojas ke vi ŝatas mian projekton!

Estas ĉiam ege malfacile rakonti pri mi. Kion mi diru? Mi estas esperantisto, profesia lingvo-instruisto, kaj poligloto. Krom tio mi interesiĝas pri multege da aferoj kaj interalie faras iom da “arto”, kiel la “period project” (menstrua projekto), pri kiu mi okupiĝas jam de kelkaj monatoj.

Tiu projekto enhavas (interalie) menstruan sangon kiel kolorilo. Mian menstruan sangon. Do, tio signifas, ke mi estas virino, ĉu ne? Fakte, ne vere. Sed mi mem vivis 29 jarojn ĝis mi finfine lernis ke oni ne povas egaligi genron kun korpo. Tiam mi prenis la nomon Anĝel, kiu estas kaj esperanta, kaj genr-neŭtrala. Laŭgenre, mi estas “genderfluid”, tio signifas ke mia genro ne restas ĉiam same. Mi estas foje ina, foje iĉa, kaj foje neduuma.

woman

Kiel naskiĝis la ideo? Kial vi elektis ĝuste tiun ĉi kombinon de la temo kaj la materialo, kaj kio estas la ligo inter ili?

Mi uzas menstruan pokalon. Tio estas eta ujo kiu ricevas la sangon dum menstruado. Malplenigante tiun pokalon, mi ofte rimarkis ke la sango estas tre ruĝa kaj fluas tre “artece”. Mi komencis pensi ke eblus fari artprojekton kun tiu, kaj imagi kiel mi povus utiligi tian artprojekton kun feminismaj temoj. La “period project” ne nur konsistas el pentri kun sango (tio fakte estas nek originala nek vere arta), la celo de ĝi estas ligi la korpon (pere de menstrua sango) kun demandoj pri genro, kaj genro-roloj.

Dum multe da jaroj mi mem estis kredigita ke mi estas virino ĝuste ĉar mi havas “inan” korpon kaj mi menstruas. Tio estas kion la socio daŭre ripetas al ni. Plue, la sama socio difinas kio estas “ineca”. Kaj, kiel “ino”, oni devas esti “ineca”, kaj sekvi tion kio estas “ineca” laŭ la socio. Ekzemple, virino estas iu kiu menstruas, plue menstruado estas io honta kaj oni devas kaŝi ĝin. Do esti “ina” estas honta kaj vi devas strebi montri vin kiel “ineca”, “dolĉa”, “ĝoja”, kaj se vi havas problemon, nepre ne parolu pri ĝi. Mi volis fari projekton por montri ke tiuj ideoj estas senkialaj. Menstruado ne virinigas vin. Menstruado ne hontigas vin. Ĝi estas tute naturala afero kiu okazas al certaj homoj, sendepende de iliaj genroj.

En la projekto mi volonte limigis la kvanton de materialo al blanka kanvaso, menstrua sango, nigra kolorilo kaj briletilo. La tri “koloriloj” havas pli malpli difinitajn rolojn, malfacile klarigeblaj per vortoj sed eble kompreneblaj vidante la finitajn bildojn.

girl

Kiajn reagojn vi ricevis ĝis nun?

Mi ĉefe ricevis du tipoj da reagoj: reagoj pozitivegaj, kaj reagoj malpozitivegaj.

La unuaj homoj al kiu mi montris la projekton vere ŝatis ĝin kaj kuraĝigis min plupentri, kaj krei la tumblr blogon, por montri ĝin al pli da homoj. La homoj kiuj kuraĝigis min estas feministoj, kaj multe el ili estas transgenruloj aŭ iel identiĝas kiel neduumuloj (same kiel mi).

Mi kompreneble sciis ke ne ĉiuj reagoj estos pozitivaj.

Mi konsideras tiun projekton kiel eta kaj senkulpa, sed mi jam ricevis fortajn reagojn de homoj (cisgenruliĉoj) kiu verŝajne sentis sin minacitaj aŭ/kaj provokitaj de la projekto, kvakvam mi neniam pensis pri ili dum la tuta kreado. Tio kuraĝigas min por daŭrigi. Eble tiu projekteto gravos pli ol mi kredas.

Ankaŭ interesa estis la reago de cisgenrulino, kiu diris ke ĝi estas malsana kaj naŭza. Fakte, mi konsentas ke ĝi estas naŭza kaj mi eĉ dirus ke mi volonte kreis naŭzan projekton. La finaj pentraĵoj aspektas sufiĉe malpuraj kaj malbonaj, kaj plibonigeblaj. Ĝuste kiel la nuna situacio de tiuj homoj kiujn oni nomigas “virinoj”.

franca2

Kio estas via celo kun ĉi tiu projekto? Kaj ĝenerale, kiel oni laŭ vi povas uzi arton por konsciigi homojn kaj krei socian ŝanĝon?

Mi celas esprimi ampleksajn temojn pere de nur eta bildo. Pri ĉiu bildo, kiun mi kreas, mi povus skribi almenaŭ plenan paĝon por klarigi kial mi elekti tiun vorton, tiun kolorilon, kaj pri kiu situacio aŭ socia problemo la bildo “parolas”. Sed legi plenan paĝon estas longe, kaj en la nuna mondo oni ĉiam preferas vidi etan bildon kun “simpla” mesaĝo. Miaj bildoj aspektas simplaj. Homoj kiuj vidas ilin povas pripensumi ilin dum longa tempo se ili volas. Aŭ ili povas havi nur duonsekundan fortegan reagon. Almenaŭ ili vidis ilin.

Ĉu tiel oni povas krei socian ŝanĝon? Mi ne scias. Sed mi ĝojas havi projekteton kiu estas parto de ŝanĝema movado.

girl2

Via projekto povas esti interpretita kiel kritiko de biologia determinismo de specifa vidpunkto – tiu de homoj, kiuj menstruas. Kiel, laŭ vi, ni povas efike kontraŭbatali aliajn ecojn de tiu kredaro?

Mi ne estas “homoj kiuj menstruas”, kaj tial mi ne povas esprimi ilian vidpunkton. Mi estas nur mi, mi estas homo, kaj jes, inter aliaj aferoj, mi menstruas – tial mi povas uzi tiun “kolorilon”, sed se mi ne havus ĝin, mi certe uzus ion alian. Do mi havas nur mian vidpunkton, kaj esprimante ĝin, mi celas esti parto de dialogo kie ĉiu povas (kaj devus) partopreni. Bona ejo por tio estas la facebook-paĝo de la projekto. La celo estas ĝuste strebi ne diskrimini inter tiuj kiuj menstruas, kaj tiuj kiu ne menstruas, ĉar tiu diskrimino estas sensenca kaj danĝera.

franca

Kiel esperantisto, mi kompreneble devas demandi vin pri lingvoj: Mi vidas ke la tekstoj estas en la angla kaj en la franca, krom unu esperanta kiun vi kreis okaze de ĉi tiu artikolo. Ĉu la lingvoj havas specialan signifon por vi?

En tiu projekto la lingvoj estas doloriga afero. Mi decidis skribi la blogon kaj la facebook-paĝon en la angla ĉar ĝi estas la lingvo plej ĝenerale regata de homoj kiuj interesiĝas pri genro, kaj feminismo. Ĝis nun, tiu movado estas multe pli grava en Nord-Ameriko ol en Eŭropo. Kiel esperantisto, mi ege bedaŭras pri tio, sed elekti alian lingvon ol la angla malpermesus al multe da interesitaj homoj legi kion mi skribas. Traduki ankaŭ ne vere eblas kaj tio estus ege tempo-kosta kaj ankaŭ malhelpus la minimalisman stilon de la blogo kaj de la projekto.

En la bildoj mem mi jam aperigis tekstojn en la angla kaj en la franca. Vi malkovras nun mian unuan bildon en Esperanto. Poste mi ankaŭ intencas krei bildojn en la germana. Kaj eble poste en pliaj lingvoj.

La lingvoj estas gravegaj por mi kaj por ĉio kio temas pri genro. Ĉu oni genrigu la lingvon? Ĉu oni strebu malgenrigi ĝin? Ĉu lingvo povas esti seksisma?

Ĉiam kiam mi kreas bildon, mi neniam demandas min pri kiun lingvon mi elektu. Estas ĉiam gravega kialo por elekti lingvon. Ekzemple unu bildo surhavas frazon ripetitan de mia patriĉo. Por mi ĝi nepre devas resti en la franca, kiu estas mia denaska lingvo.

Ĉiu lingvo havas siajn proprajn problemojn kaj solvojn pri genro. Mia unua esperanta bildo temas pri la sufikso ‘-in’. Ĉiu esperantisto havas opinion pri “-in”. Ĉu oni uzu “-in” kaj se jes, kiam kaj kiel? Ĉu oni ankaŭ uzu “-iĉ”, aŭ “vir-”? Ni pludemandu nin pri tio. Eble ni trovos agrablan solvon finfine.

3 komentoj

Enarkivita sub transgenraj aferoj

3 respondoj al “Monataĵoj kiel artaĵoj

  1. bonega artikolo kaj projekto, gratulojn! kiam mi vidis la citaĵon “Menstruado ne virinigas vin. Menstruado ne hontigas vin. Ĝi estas tute naturala afero…” per Tvitero mi tuj interesiĝis pri la artikolo, sed mi tute ne supozis, ke la artikolo estis de/pri neduumulo kiel mi mem. verŝajne ĉar mi ofte forgesas, ke mi ne estas la nura neduumulo en esperantujo malĝraŭ tio, ke mi ofte sentas min tiele.

    mi deziras al vi ĉion bonan pro via projekto, Anĝel. 🙂

    parenteze, pri -in-, -iĉ-, vir- ktp, antaŭ kelkaj jaroj mi verkis eseon pri tio kaj intencis alŝuti ĝin al la reto sed pigris kaj neniam alŝutis ĝin. eble iam mi nepigriĝos kaj alŝutos ĝin ĉar mi havas fortajn opiniojn pri tio….

    Liked by 1 persono

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s