Enkonduko al Genroegaleciga Agado en la Germana Lingvo

de Cristina Monica

Enhavavertoj: kaŝado de neduumuloj, handikapisma lingvaĵo

16720600747_9f63ef2b6b_o

Bildo de blu-news.org

Dum la scienca prelegsesio en la ĉi-jara IJK mi prezentis kelkajn eblecojn por pliegaligi deklinacion de personaj substantivoj en la germana. Eble ne ĉiuj ĉeestis IJK aŭ la prelegon, aŭ vi partoprenis la prezenton de Egalecen mem, ĉar fakte ambaŭ programeroj okazis samtempe. Pro tio mi ŝatus prezenti la temon de mia prelegeto en skriba versio. Eble vi parolas aŭ lernas la germanan aŭ vi simple ŝatus scii kiel povus funkcii en la germana. Eble vi eĉ povus verki artikolon pri la agado kontraŭ lingva diskriminacio en via lingvo!

En la germana lingvo por personaj substantivoj ni dividas inter inaj kaj iĉaj.

Student (studento)

Studentin (studentino)

Ofte la iĉa formo estas supozata kiel la neŭtrala formo kio kondukas al la uzo de la “ĝenerala iĉaĵo” (germane: generisches Maskulinum).

Pluralo: Se oni parolas pri miksita grupo la iĉa formo estas uzata kiel supozata inkluzivo de ĉiuj.

Studentinnen (studentinoj)

Studenten (studentoj)

Studenten (gestudentoj)

Singularo: Ankaŭ en oficialaj tekstoj, reguloj, kelkaj leĝoj aŭ ĝeneralaj diraĵoj, kiuj temas pri „ĉiuj personoj“ la iĉa genro estas uzata.

Ein Student verbringt viel Zeit in der Bibliothek – Studento elspezas multan tempon en la biblioteko.

Oni diras ke tiu ne reale priskribas iĉan, sed imagatan personon, do tiel denove la iĉan formon estas traktata kiel la neŭtrala formo.

Kvankam oni supozas la neŭtralecon de la “generala iĉaĵo”, sciencaj esploroj trovis ke tiuj formoj ne estas neŭtrale perceptitaj de la cerbo. En multaj okazoj pro la uzado de la iĉa formo oni ne interpretas kiel neŭtralan nek miksitan grupon, sed nur iĉan (angle: “male bias/gender bias”).

Tiu malreprezentado de inoj instigis kelkajn propojn:

Kelkfoje oni simple uzas kaj la inan kaj iĉan formon:

Studentin und Student, Studenten und Studentinnen

La “interna i” (germane: Binnen-I) estas alia ebleco kiu ankoraŭ estas uzata ekzemple en la tradicia, sed ankaŭ ege kritikinda feminism revuo “EMMA”:

StudentIn, StudentInnen

Ankaŭ tiu oblikva formo estas uzata. Ĝi dividas la iĉan formon kaj la inan vortfinon.

Student/in, Student/innen

Mi ŝatus nomi tiujn proponojn „la unua generacio“. Ili agas kontraŭ diskriminacio na inoj, sed tiumaniere nur inkluzivas homojn kiuj konsideras sin mem en la duuma genra sistemo. Por inkluzivi ĉiujn tio ne sufiĉas, tial aliaj proponoj estas bezonataj.

Kun la substantivigo de verboj/participoj eblas krei neŭtralan formon:

Studierende (homoj kiuj studas = studantoj)

Tamen oni kritikas ke tiel inoj daŭre ne estas kunpensitaj. Laŭ la kritiko tiu formo malnomas kaj tiel malvideblas strukturajn malinkluzivecojn.

La substreko (germane: Unterstrich) ekzistas en kelkaj versioj:

Student_in, Student_innen

Stud_entin, Stud_entinnen

Stu_dentin, Stu_dentinnen

La ideo estas ke la spaco reprezentu ĉiujn kiuj ne apartenas al duuma genra sistemo. En la unua versio la streko troviĝas inter la iĉa vortversio kaj la ina vortfino. La dua propono enmetas la strekon post la vortradiko. Tiel la duuma sistemo estas pli sekcita, plie ankaŭ en la lasta propono kiu deziras ke la streko estu dinamika (germane: dynamischer Unterstrich). Iuj kritikas ke ili ne volas esti reprezentataj de “blanka spaco”.

Pro tio alia propono havas asteriskon kiel “ĵokeron”.

Student*in, Student*innen

Ambaŭ estas parolataj kun paŭzo je la streko aŭ asterisko.

Oni kritikas ke tiuj eblecoj tamen reproduktas la duuman genran sistemon kaj traktas aliajn genrojn kiel apartaĵon. Tial jen alia ebleco:

Oni prenas radikon de la verbo en tiu ekzemplo “studieren” (studi) kaj plenigas la vorton kun “x”. Por la pluralo venas la fino “s”. Tiu formo ankaŭ eblas kun asteriskoj: unu por singularo, du por pluralo.

Studierx, Studierxs

Studier*, Studier**

Tiun subtenis eĉ Lann Hornscheidt de la Humboldt-universitato en Berlino kaj tiel kreis skandalon. Multe da gazetoj titolis ke tio estas “genra frenezaĵo” kaj “kripligas la germanan lingvon”.

Fakte la „x-formo“ povas malpliigi la legeblecon de tekstoj, speciale se ili havas multe da tiuj personaj vortoj.

Sed kiel ni vidis tiu estas nur unu ebleco inter kelkaj. Ili ĉiam estas diskuteblaj kaj diskutindaj, speciale en malgrandaj grupoj aŭ seminarioj. Kelkaj tiuj proponoj estas pli taŭgaj por unu situacio ol por aliaj kaj inverse. Laŭ mi diskutado estas ege grava parto de lingva kontraŭdiskriminacia agado, por ke ni aŭskultu homojn kaj iliajn dezirojn, por ke sentiĝu ĉiuj inkluzivitaj.

 

Cristina Monica estas studento de genraj studoj en Berlino.

3 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, lingvo

3 respondoj al “Enkonduko al Genroegaleciga Agado en la Germana Lingvo

  1. Jana

    Mi tre ne ŝatas tiujn substrekojn kaj asteriksojn ĝenerale pro la malfacilaĵoj de prononco kaj kiam mi legas, mi ja ankaŭ ĉion elparolas en la kapo kaj tial tiuj substrekoj malfaciligas la legadon kaj oni ne sentas sin komforte dum legado. Tial mi malabonis kelkajn rusajn feminismajn grupojn, ĉar rusoj daŭre ne elpensis ion sufiĉe normalan por neŭtraligi la skriban lingvon krom kopiado de germana substrek-proponon. La propono “StudentInnen” ŝajnas al mi pli agrabla ĉefe pro tio ke vi ne havas problemojn flue legi tion, sed de alia flanko ĝi ŝajnas al mi ĉiam nur ina kaj ne neŭtrala. Mi pensas ke pli bona solvo estus ne plu uzi “in” kaj enkonduki genro-neŭtralan pronomon. Fakte mi pensas ke “rie” estus bona genroneŭtrala pronomo kaj ĝi estas laŭ mi kiel kunigo ne “er+sie” iomete sed samtempe ankaŭ kiel nova vorto kaj povus esti bone uzata por genroneŭtraligo. Kaj ankaŭ estas pli bonsona ol “zie” aŭ “xie” aŭ kiaj proponoj ekzistas, mi ne tro atente rigardis.

    Kaj ankoraŭ kelkaj pensoj pri Esperanto:
    Mi pensas ke ankaŭ en Esperanto estus bone ne uzi -in- kaj -iĉ- krom vere necesaj kazoj. Kaj por solvi problemon pri “nepiĉo” mi pensas indus sekvi la ekzemplon de la angla kie oni uzas la saman prefikson por “grandparents” kaj “grandchildren”. Tiam eblus ekzemple diri “prafiloj” kaj “prafilinoj”, “prafiliĉoj”. Tio ne nur ebligus uzadon de -iĉ- sen timoj diri “nepiĉo” sed ankaŭ helpus lerni finfine ke nevo estas nevo kaj nepo estas prafilo. (Mi ĉiam forgesas kiu parenco estas nevo, kiu nepo, estas tro similaj vortoj). Mi ne tro ŝatas proponojn enkonduki pli da novaj vortoj kiel matro, genitoro, ktp. Tio malplifaciligas lingvon, pli bone forigi nebezonatajn vortojn.

    Kaj same mi pensas pri la genroneŭtraligo de substantivoj – unue oni devas elpensi “StudentInnen” por inkluzivi inojn, poste oni bezonas “Student_innen” por inkluzivi inojn, virojn kaj neduumajn genrojn, poste estos problemo ke ekzistas nur vortoj “Student” kaj “Studentin” kaj ne ekzistas vortoj por neduumaj genroj, en la fino kiom da vortoj por priskribi homon ni bezonos, se ni devos inkluzivi ĉiun eblan genron? Kial ne peni genroneŭtraligi unu ekzistantan vorton?

    Ŝati

  2. marcoscramer

    Mi estas germanlingvano kaj sekve multe cerbumis pri ĉi tiuj problemoj.

    Laŭ mi la seksegalecigo de la germana estas multe pli malfacila ol ekzemple la seksegalecigo de la angla aŭ de Esperanto pro tio ke ekzistas seksbazitaj substantivklasoj (gramatikaj seksoj), kiu estas tre fundemaneta eco de la lingvo kaj ne facile modifebla sen kontraŭi la lingvosenton de ĉiuj uzantoj de la lingvo. Tamen mi pensas ke iu modifado de la lingvo estas necesa por ebligi al homoj paroli pri aliaj homoj tute sen mencii ilian sekson.

    Vi bone klarigis la ĉefajn jam uzatajn aŭ multe diskutatajn proponojn. La proponoj, kiujn vi nomis “de la unua generacio”, jam estas vaste uzataj skriblingve, sed parollingve ili estas nur malmulte uzataj. La pli novaj proponoj celantaj inkluzivon de ne-duum-seksaj personoj estas ĝis nun estas nur tre malmulte uzataj, sed ja multe diskutataj en progresemaj rondoj (kaj bedaŭrinde multe karikaturataj en konservemaj rondoj).

    La fakto ke la unuageneraciaj proponoj jam estas vaste uzataj skriblingve montras (same kiel multaj jam okazintaj ŝanĝoj en la angla lingvo) ke ja eblas ŝanĝi lingvon cele al pli multe da egaleco, malgraŭ tio ke konservemuloj ofte neas tiun eblon (aŭ ŝajnigas ke ĝi eblas nur per totalitarisma decido desupra). Sed laŭ mi la diskuto en germanlingvujo ĝis nun multe tro atentas la skriblingvon kaj tro malatentas la parolan lingvon: Ni ja uzas la parolan lingvon multe pli ol la skriban, kaj se iu malegaleco estas forigita el la skriblingvo sed daŭre restas kutima en la parola lingvo, ĝi ja daŭre influadas nian pensadon. En tiu senco la unuageneraciaj proponoj fakte ne estas tiom sukcesaj, ĉar ili preskaŭ nur influis la skriblingvon. La kialo por tio, ke (malsame ol ekzemple en la angla kaj la skandinavaj lingvoj) la proponoj ĝis nun preskaŭ nur influis la skriblingvon estas, ke ili estas aŭ tro pezaj por la parola lingvo aŭ eĉ tute neprononceblaj: Oni ne emas parole ĉiam mencii ambaŭ formojn, kaj la interna majuskla i (Binnen-i) estas tute ne prononcebla, same kiel la oblikva formo.

    Nun ke oni multe diskutas pri novaj esprimmanieroj por inkluzivi ne-duum-seksajn homojn kaj ĝenerale por malpli emfazi sekson en la lingvouzo, laŭ mi gravas atenti ke oni subtenas proponojn, kiuj havas bonajn ŝancojn eniri ankaŭ la parolan lingvon. La proponoj kun substreko aŭ asterisko laŭ mi estas praktike neprononceblaj, kaj sekve ne havas ĉi tiun dezirindan econ. Ankaŭ la solvoj kun X estas malfacile prononceblaj kaj sekve havas nur malbonajn ŝancojn vaste eniri la parolan lingvon.

    Krome necesas atenti ke en la germana ne sufiĉas enkonduki novajn substantivojn por nomi homojn sen mencii ilian sekson. Pro la seksbazitaj substantivklasoj (gramatikaj seksoj), kiuj estas markitaj en ĉiu artikolo, pronomo kaj adjektivo, oni tiam daŭre havas la problemon pri la elekto de gramatika sekso. La sola maniero solvi tiun problemon laŭ mi estas la enkonduko de nova (kvara) substantivklaso, kiu markas vivaĵojn sen indiko pri ilia sekso. Mi antaŭnelonge serĉis interrete pri tio, ĉu ekzistas tiaj proponoj, kaj trovis la jenajn tri:
    https://annaheger.wordpress.com/pronomen/transkription/
    http://www.liminalis.de/2008_02/Liminalis-2008-Sylvain-Balzer.pdf
    http://keimform.de/2013/freie-quellen-1/#geschlechtsneutrale-formen

    La unua propono multe uzas vortkomencajn X-ojn malfacile prononceblajn por germanoj, kaj sekve laŭ mi ne estas facile transprenebla en la parolan lingvon. La aliaj du proponoj, ĉefe la tria, estas laŭ mi pli facile prononceblaj. Sed tute kontenta mi ĝis nun estas kun neniu el la tri proponoj.

    Laŭ mi estus tre bone se oni en progresemaj rondoj pli multe diskutus pri la eblo enkonduki kvaran seksneŭtralan substantivklason atentante pri la facile prononceblo de la proponoj. Mi volonte partoprenus en tiaj diskutoj, kaj poste penus enkonduki en mian lingvouzon (kaj skriban kaj parolan) la plej vaste subtenatan proponon.

    Ŝati

  3. amphicoelias

    Aparte de se mi samopinias pri germanlingvaj reformoj, ja estas amuza ke mi devas lerni pri ĉi-tiaj aĵoj pri mia propra lingvo pere de esperanto. Mi ne povis trovi ion en la germana.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s