Ĉi tiu artikolo estas nova rimedo de nia blogo. Por vidi aliajn rimedojn, ekz. sekurspacan regularon, informojn pri enhavavertoj ktp., klaku la rubrikon ‘Rimedoj’ supre.
Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio.
Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage.
Se vi estas transgenrulo, kiu ne estas konsiderata kiel ‘ĝustagenra’ por la necesejo, povas okazi, ke oni minacos aŭ eĉ perfortos vin. Ofte oni perfortas transgenran homon, kiam oni ekscias, ke tiu estas transgenra, fenomeno nomata la ‘transgenra paniko’. Tio ankaŭ bedaŭrinde aplikeblas al necesejoj. Do fine, multaj transgenraj homoj devas elekti necesejon, kiu ne kongruas al ili, por eviti danĝeron, kaj speciale por neduumaj homoj, povas okazi, ke eĉ ne ekzistas taŭga necesejo por ili. Kaj cetere, la problemo de esti minacata en necesejo povas okazi ankaŭ al cisgenraj homoj, kies genroesprimo ne estas kutima aŭ kiuj alie allogas atenton.
Kion fari? La plej simpla solvo estas krei genroneŭtralan necesejon, aŭ neŭtraligi la jam ekzistantajn necesejojn. Kutime tio ne postulas radikalan ŝanĝon – ĉefe la ŝildon oni devas modifi. Tiucele Egalecen decidis krei ŝildojn kun simpla, legebla dezajno por uzado en kongresoj en Esperantujo. Jen sube kelkaj ekzemploj, kaj ligilo por elŝuti ilin. Estas diversaj stiloj de la ŝildoj, por ke oni povu adapti ilin al la kunteksto, kie ili aperos. Ekzemple, se temas pri homoj, kiuj scios, kio estas genroneŭtrala necesejo, oni povus uzi la ŝildon “Genroneŭtrala Necesejo”. Se oni volas sciigi, kiuj necesejoj havas pisujojn kaj kiuj ne, tio ankaŭ eblas. Ni tre ŝatus, se aranĝantoj de kongresoj uzus niajn ŝildojn, neŭtraligante la necesejojn en la kongresejo kaj eble emfazante tion en la kongreslibro aŭ aliloke. La ŝildoj estas en la grandeco A4, taŭgaj por elprinto kaj lamenigo.
Fine, ni trairos kelkajn oftajn demandojn pri genroneŭtralaj necesejoj:
Mi algluis la novan ŝildon, tio estas ĉio, ĉu ne?
Bedaŭrinde ne nepre. Depende de la kunteksto, eble necesos ankaŭ klarigi tion al homoj, per anonco aŭ alimaniere, kaj oni devas ankaŭ esti preta defendi la decidon. Se vi bezonas konsilojn tiurilate, ne hezitu kontakti nin ĉe egalecen@gmail.com.
Mi trovis mojosan logografon por genroneŭtrala necesejo! Ĉu vi ne ŝatas ĝin?
Se la logografo estas la apuda, kombino de la tradiciaj simboloj por iĉaj/inaj necesejoj, do ne. Ĝi ne mojosas. Ofta mito pri neduumeco estas, ke neduumuloj simple estas “ie inter ino kaj iĉo”. Tio estas malvere kaj ĉi tiaj bildoj ne helpas al tio, pluse ili sugestas malkomfortan bildon pri duumaj transgenruloj, kvazaŭ ili ankaŭ estus “inter ino kaj iĉo”. Ĉu ne la plej taŭga simbolo por necesejo… estu necesejo mem? 😉
En nia konstruaĵo ni havas rulseĝan necesejon, tio povas ankaŭ roli kiel genroneŭtrala, ĉu ne?
Bonvole ne. Tio sugestas, ke handikapeco estas ankaŭ iel genro. Krom tio, ke tio malhelpas al rulseĝuzantoj, kiuj eble devos pli atendi necesejumi, tio ankaŭ plividebligas transgenrulojn, kiuj uzas tiun necesejon, endanĝerigante ilin. Ĉi tiu solvo estu nur uzita kiel lasta rimedo.
Kaj nun niaj ŝildoj. Memoru, ĉiu estas (espereble) en la necesejo kun la sama celo!
Vi povas elŝuti la ŝildojn ĉi tie.
La bildon de la necesejo mi trovis en la blogo It’s Pronounced Metrosexual.
Dankon pro la oportunaj bildoj. Ni sukcese uzis ilin ĉe la lasta Zamenhofa Festo en Toronto (Kanado). (La estraro de nia loka rondo jam akceptis proponon, “ke necesejoj ĉe ĉiuj niaj eventoj estu laŭeble seksneŭtraj”.)
Laŭ mi la termino, anstataŭ “genroneŭtrala”, devus esti “seksneŭtra” (aŭ “genroneŭtra”, se oni insistas uzi la terminon “genro” por socia sekso). Diskutoj pri ĉu oni uzu je “genro” anstataŭ “(socia) sekso” jam okazas aliloke, sed vere la radiko “neŭtra” pli taŭgas en ĉi tiu kunteksto ol “neŭtrala”. “neŭtrala” signifas je “ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito” aŭ “ne havanta opinion”, do kompreneble necesejoj kapablas esti nek neŭtralaj nek malneŭtralaj. “neŭtra” signifas je “tia, ke ĝi apartenas nek al unu nek al alia el du kategorioj”, do seksneŭtra (genroneŭtra) necesejo estas tia, ke ĝi apartenas nek al unu nek al alia el la du duumaj seksoj (genroj), do tute kion oni celas.
ŜatiŜati
p pm
ŜatiŜati
Mi ne komprenas vian respondon “p pm”.
ŜatiŜati
Pardonu, mi missendis tion tro frue. Kaj bonege ke vi uzis! Via komento pri neŭtrala/neŭtra estas tute trafa – mi fakte ne sciis la diferencon inter la du.
ŜatiLiked by 1 persono
Ni ne bezonas la persono grafikaj sur signoj. Cxu vi konsentas?
(I estas komencanto. Bonvolu pardoni mian simplan parolu)
ŜatiŜati
Jes, tial mi kreis tiujn kun nur la bildo de la necesejo mem 🙂
ŜatiŜati
Mi pensas ke estus bone fakte fari diversajn ŝildojn por necesejoj kun urinujoj kaj sen.
Kaj ankoraŭ mi pensas ke enkonduki genroneŭtralan necesejon estas ne ĉiam facile, povas esti ke en la konstruaĵo jam ekdekomence estis konstruitaj du aŭ tri necesejoj (ina, iĉa, por handikapuloj), se ne ekzistas plia necesejo, kion fari? Transformi unu el necesejoj al la genroneŭtrala ne vere estus bona solvo, eĉ se transformi ambaŭ inan kaj iĉan al la neŭtralaj. Por muslimoj ekzemple la divido laŭ la genro estas grava laŭ religio, kaj se ne ekzistas gentro-malneŭtralaj necesejoj tiam estos subpremado religia. Do entute la problemo estas ne tiom facila kiel ĝi ŝajnas, ofte ĝi povas esti solvita tre facile, sed ne ĉiam.
ŜatiŜati
“Mi pensas ke estus bone fakte fari diversajn ŝildojn por necesejoj kun urinujoj kaj sen.”
Estas ja ĝuste ambaŭ variaĵoj en la elŝutaĵo. Aŭ ĉu vi celas kun aliaj vildoj?
Mi nur rapide menciis en la artikolo, sed neŭtraligi la inajn kaj iĉajn necesejojn estas la plej facila solvo tiuokaze. Mi demandas al islama amiko pri tiu problemo specife.
ŜatiŜati
Jes, ĝuste, mi celas la bildojn, bildoj ja estas pli tuj rimarkataj ol la teksto.
Pri islamo mi ekhavis tiun penson kiam mi promenis kun mia islama amikino kaj ŝi bezonis korekti sian tukon, sed povis fari tion nur en la necesejo, ĉar nur tie estus sekura kaj seniĉa spaco kun spegulo. Tiam mi subite komencis pensi pri genroneŭtralaj necesejoj kaj ekhavis penson ke tio povus esti malavantaĝo por islaminoj precipe. Tio ne vere estus problemo dum esperanto-kongresoj, kiam oni ĉiukaze havas sian propran ĉambron aŭ eĉ propran necesejon en la ĉambro, sed ĝenerale povas esti problemo.
ŜatiŜati