Antaŭaverto: film-malkaŝoj.
Antaŭ kelkaj semajnoj komenciĝis en Usono la 12a, kaj lasta, sezono de mia plejŝatata televidserio: Grey’s Anatomy. Mi volas kapti la okazon por verki pri ĝi, kaj precipe pri ĝia rilato al la temoj de egaleco kaj pluraneca feminismo.
Por tiuj, kiuj ne konas ĝin, Grey’s Anatomy apartenas al la tiel nomata genro “kuracista dramo”, kaj temas pri la ĉiutaga vivo en la kirurgia sekcio de la hospitalo Seattle Grace. Kvankam la serio enhavas aktoraron kompaktan, gravan en la rakonta kunteksto, Meredith Grey estas reprezentita kiel la ĉefrolulo, ankaŭ ĉar ŝia estas la ekstera voĉo, kiu komentas je la komenco kaj je la fino de preskaŭ ĉiuj epizodoj. En la unuaj sezonoj, ŝi kaj ŝiaj kolegoj estas ankoraŭ praktiklernantoj de medicino, kaj la serio estas la rakonto pri iliaj karieroj, kiuj diversmaniere interplektiĝas kun iliaj personaj vivoj.
Unue indas diri, ke mi longe dubis ĉu tiom populara serio povas esti difinita “feminisma”, ankaŭ ĉar fakte ĝi (preskaŭ) neniam eksplicite sin proklamas tia. Sed, spektante ĝin per iom atentema kaj analiza rigardo, oni certe rimarkos la gravan rolon de virinoj en ĝi, kaj la inkluzivan manieron en kiu diverseco estas en ĝi reprezentita, kompare al aliaj tiaspecaj verkoj. Pluraj studoj montras malgajajn rezultojn, kiam temas pri virinoj en filmoj kaj televido, kiel ekzemple kronikan subreprezentadon, kaj superregon de la genraj stereotipoj. Male Grey’s Anatomy elstare prezentas fortajn inojn, kun postulemaj personaj kaj profesiaj aspiroj, kio estas progresema portretado de virinfiguroj. Kvankam iusence ĉiu el la karakteroj reprezentas malsaman homtipon, kiu havas specifajn ecojn, ili neniam limiĝas al stereotipoj, sed estas kompleksaj figuroj, ofte kontraŭdiraj kaj ne ĉiam antaŭvideblaj. Ili alfrontas, ĉiu siamaniere, plurajn vivosituaciojn, kiel patrinecon, ne-patrinecon, abortigon, romantikajn rilatojn, malsanon, funebron, amikecon kaj karieron. En kelkaj epizodoj oni eksplicite traktas gravajn feminismajn temojn, kiel la malfacilojn de virinoj sukcesi en iĉa labormedio, la agordigo de familiaj kaj karieraj aspiroj, kaj la salajra diferenco inter la genroj.
Jen eta analizo dividita laŭ tri temoj:
Raso
La programo estis laŭdita por la etna bunteco de ĝia aktoraro. Shonda Rhimes, produktanto de la serio, deklaris ke estis uzita la tekniko de blinda-elektado, nome ke oni neantaŭe interkonsentis la etnan originon de la karakteroj, elektante la aktorojn nur surbaze de iliaj aktoraj kapabloj. Se tio povas aspekti kiel pozitiva afero, ĝi tamen havas la malpozitivan efikon ne konsideri rason en la rakonto. Sandra Oh (la korei-devena interpretisto de la doktoro Cristina Yang) kritikis tion, dirante ke kvankam Rhimes ricevas kaj meritas laŭdojn pri tiu blinda-elektado -kaj por la ideo ke diferencoj kiel la haŭtkoloro ne gravas en la hospitalo Seattle Grace- nia socio ne estas tia post-rasa idealo. “La sekva paŝo por mi ne estas reprezenti kiel ni ĉiuj estas samaj, temas pri reprezenti niajn diferencojn, ekzakte kiel ni estas,” ŝi diras.
Amrilatoj
Evidente amrilatoj ludas gravan rolon en la rakonto, dum kiu pluraj paroj kreiĝas, rompiĝas, evoluas sub la scivolaj okuloj de la spektantaro. Pri tiu ĉi flanko, diverseco estas la ŝlosilvorto. La rilatoj estas romantikaj aŭ nur seksumaj, longdaŭraj aŭ efemeraj, aliseksaj aŭ samseksaj, kaj eĉ monogamiaj aŭ pluramemaj.
Konsiderinte la tre raran reprezentadon de pluramemo en televido aŭ kino, eblas diri ke la apero de triopa rilato en la serio estas io tre progresema kaj revolucia. Mallonge ilia historio: Callie kaj Mark estas fik-amikoj dum iu periodo, sekve Callie malkovras sian ambaŭseksemon, ne sen duboj kaj malfaciloj por akcepti sin, kaj esti akceptita de la tre tradiciema familio. En la kvina sezono Callie enamiĝas en la lesban Arizona, kiu, kompare al ŝi, havas malpli streĉan aliron al sia seksa orientiĝo, kaj pli trankvilan rilaton kun sia familio. La du inoj ekigas amrilaton, kiu poste rompiĝas pro momenta malproksimiĝo de Arizona. Tiam ekas denove la seksa rilato inter Callie kaj Mark, kaj ŝi gravediĝas. Post la reveno de Arizona, la tri decidas kune kreskigi la bebon, kaj tiel ili iĝas familio, certe iom nekutima, sed ne prezentita kiel stranga fenomeno, kuriozaĵo aŭ skandalaĵo.
Transgenreco
Mi devas agnoski ke, kiel en plejparto de la kinaj kaj televidaj verkoj, ankaŭ en Grey’s Anatomy transuloj ne estas vaste reprezentitaj. Neniu ĉefa karaktero estas transgenra aŭ neduuma, sed en la epizodo 12×11 la fratino de unu el la ĉefkarakteroj, Ben Warren, elŝrankiĝas kiel transulo, kaj miaopinie la temo estas traktita kun multe da seriozeco kaj respekto. Tamen, ĉar mi mem estas cisgenra (do ne la plej taŭga homo por pritaksi, kiel la temo estis traktita), mi ĝojus se iu transulo, kiu spektis la epizodon, volus aldoni ankau siajn komentojn sube.
Tre gravas en tiu epizodo la rolo de Miranda Bailey, edzino de Ben. Komence ŝi faras gravan eraron, nome ŝi diskonigas al sia edzo la situacion pri lia fratino, kio ne estas etika: ŝi devintus lasi ke la interesito mem decidu ĉu, kiam kaj kiel elŝrankiĝi. Tamen poste, laŭ mi, ŝi tute bone alfrontas la situacion, ekzemple tuj sciigante sian edzon, ke ŝi ne apogos lin, se li estos netolerema.
Ŝi ankaŭ estas tre sentema pri la uzo de pronomoj, do kiam Ben insistadas pri uzado de “lia” Bailey tre energie admonas lin “ŜIA”, kaj forlasas la ĉambron. Ben koleris, kaj sentis sin trompita, ĉar lia fratino longe tenis la “sekreton”, sed Miranda rimarkigas, ke ĉi-tie ne temas pri suferaĵo lia, aŭ de la familio (cit. “Tio ne temas pri vi. Estas ŝia kanto, do foriru el la scenejo kaj lasu ŝin kanti.”). Ŝi klarigas al la edzo, kaj al la spektantaro mem, kion signifas esti transgenra (cit.“Ŝi estas transgenra: ŝi identiĝas kiel virino, kaj volas vivi vivon kiel virino”), kaj havi tian priskribon je la komenco estas laŭ mi grava afero, ĉar bedaŭrinde certe ankoraŭ multaj homoj ne klare komprenas la fenomenon. Ankaŭ la konduto de Jackson Avery, la plasta kirurgo kiu parolas kun la paciento, estas tre respektema kaj profesia. Li priskribas la medicinajn helpojn disponeblajn, kaj estas preta fari sian plej bonon. Li ankaŭ demandas, ĉu jam estis elektita nova nomo, kaj komencas uzi ĝin tuj kiam li ekkonas ĝin.
Konklude, ŝajnas al mi ke, kvankam ankoraŭ plibonigebla, la maniero en kiu Grey’s Anatomy traktas la temojn rilatajn al egaleco estas ofte avangarda kaj eĉ eduka, kaj povas esti sekvinda ekzemplo por aliaj.