Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto n-o 268.
Enhavavertoj: transfobio, perforto kontraŭ GLAT-uloj, seksperforto.
Edziĉo, edzino, geedziĝo… Kaj nun nova vorto al la stoko: gejedziĝo. Samseksaj geedziĝoj trovis multajn sukcesojn en la lastaj jaroj, kun eĉ politike konservemaj landoj kiel Slovenio kaj Kroatio nun agnoskante ĝin kiel rajton, kaj en la lastaj monatoj ankaŭ Irlando kaj tuta Usono aliĝis al la klubo. Kialo por festi, ĉu ne?
Nu, kvankam oni foje nomas ĝin ‘egala geedziĝo’, ĝi fakte ne egalas por ĉiuj. En Britio, transgenruloj, kiuj jam estis geedziĝintaj antaŭ ol komenci fizikan terapion, kaj volas resti en tiu geedziĝo, ne rajtas obteni Atestilon de Genro-Rekono, grava dokumeto por leĝa rekono de genro. Nur per eksedziĝo aŭ ŝanĝo al registrita partnereco ili povas ekhavi ĝin. Efektive la edzo de iu geedziĝinta transgenrulo havas influon pri ties genroelekto – kion oni kutimas nomi ‘edza vetoo’. Oni esperis, ke la laŭleĝigo de samseksa geedziĝo helpos al ĉi tiu situacio, sed tio ne okazis, kaj la plejparto de homoj eĉ ne scias pri ĉi tiu malegaleca flanko de ‘egala’ geedziĝo.
Usone estas eĉ pli absurde. Cirkulas ĉimomente grafiko, kiu klarigas, ke dum la tagoj post via gejedziĝo, vi povas esti maldungita, senhejmigita, kaj suferi aliajn maljustaĵojn kiel la ellernejigon de via infano surbaze de via seksorientiĝo – ĉar plural ŝtatoj en usono ankoraŭ ne havas sufiĉajn leĝojn, kiuj protektas samseksemulojn. Sen tiuj leĝoj kaj ĝenerala subteno de publiko, la laŭleĝigo de gejedziĝo pli videbligas kaj do pli endanĝerigas GLAT-ajn homojn, specife tiujn, kiuj estas je la plej altaj riskoj.
Tamen, oni ne povus diri, ke samseksa geedziĝo, kiel ĝi realiĝas en multaj landoj monde, en si mem ne estas malbona afero. Por handikapaj GLAT-uloj ĝi tre gravas, ĉar ili povas viziti siajn partnerojn en malsanulejo pli facile. Sed ĝenerale ĝi plej servas al la interesoj de riĉaj, cisgenraj, blankaj GLAT-uloj. Dum ĉi tiuj ĝoje eniras gejedziĝan vivon, aliaj GLAT-uloj suferas. Inter 20% kaj 40% de junaj senhejmuloj estas GLAT-aj. Junaj GLAT-uloj alfrontas neakceptecon de siaj familioj kaj estas aŭ elĵetitaj, aŭ mem forkuras. 78% de negenrokonformaj junuloj spertis ‘signifan mistraktadon’ en lernejo, kaj duono de transgenrulo spertis seksperforton. Multaj maljunaj GLAT-uloj, kiuj ne havis geedziĝrajtojn siajunece, kaj multe de kies amikoj pereis en la aidosa krizo, vivas sole en hejmoj por maljunuloj, kie ili estas diskriminaciataj de la stabo mem.
Tio ja rilatas al samseksa geedziĝo, ĉar samseksa geeziĝo kaŭzas, ke ĉiuj ĉi tiuj aliaj problemoj estu ignorataj. Ĉefaj GLAT-organizaĵoj pli kaj pli fokusiĝas pri geedziĝo kaj nenio alia. Tio donas la impreson, ke geedziĝo estas la sankta kaliko, la fina venko de GLAT-aktivismo. Kaj certe post la laŭleĝigo en usono multaj homoj deklaras, ke ‘la batalo estas finita’. Tamen, se vi ne havas la rimedojn por vivi sekure en propra domo, se vi devas turniĝi al sekslaboro por vivteni vin (kiel devas multaj transgenraj virinoj), se vi ĉiutage spertas parolajn kaj fizikajn atakojn, kiel geedziĝo utilas al vi? Pluse, la fokuso pri ĝi sugestas, ke GLAT-eco temas pri esti en amrilato. Sed GLAT inkluzivas neseksemulojn kaj neromantikemulojn, kaj cetere ne ĉiu gejo aŭ lesbo ĉiuokaze eniros amrilaton, aŭ amrilatumas tradicimaniere. Ĝi kontribuas al ĝenerala ideo, ke amrilatoj superas aliajn formojn de kunestado kaj amo, temo pri kiu mi verkis en Egalecen.
Iuj aktivistoj diras, ke ni devas fokusiĝi pri ĉi tiaj celoj nun, kaj ke poste sekvos la liberigo de transgenruloj ktp. Sed ili forgesas nian historion. La GLAT-rajta movado estis lanĉita de malriĉaj transgenraj neblankuloj en la sesdekaj jaroj – ekz. en la tumultoj de Compton’s Cafeteria kaj Stonewall. Tamen estis blankaj cisgenraj gejoj, kiuj alproprigas tiun historion, kaj kiuj ankoraŭ havas la plejparton de rajtoj. Se ni volas vere plu paŝi al GLAT-egaleco, ni devas rigardi preter samseksa geedziĝo por vidi la aliajn gravegajn krizojn solvendajn.
Mi supozas, ke vi volas priparoli edz(in/iĉ)econ? Geedzeco estas – define edzeco inter ambaŭ (duumaj) genroj. Ne havas sencon priparoli “egalan geedzecon” ktp…
ŜatiŜati
Nu, mi interpretas ‘ge-‘ kiel ĝeneralan afikson por ‘pluraj genroj’, ĉar alisence estas iom malfacile adapti ĝin al multaj kontekstoj. Ankaŭ por ĝenerala koncepto kiel geedziĝo mi pensas, ke tio povas funkcii iom svage.
ŜatiŜati
La prefikso “ge-” montras, “ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ seksoj” (PIV2005), sekve “geedzeco” nepre signifas rilaton inter viro kaj virino.
ŜatiŜati
“Tamen, oni ne povus diri, ke samseksa geedziĝo, kiel ĝi realiĝas en multaj landoj monde, en si mem ne estas malbona afero”
Mi supozas ke vi volas diri ke “… ne povus diri … en si mem estas malbona afero”. (estas unu “ne” tro en la frazo)
ŜatiŜati
Bone trovita!
ŜatiŜati
Ĉar la supra artikolo ne estas represo – kiel asertite. La artikolo kiu aperis en “Kontakto” estas provlegita kaj korektita – i.a. en ĉi tiu frazo.
ŜatiŜati