La Fablo de la Ungolakoj

Ĉisemajne ni prezentas al videon, kiun faris Paulína kaj Rolando, pri privilegioj. Estas certe vaste kaj sufiĉe ofte miskomprenata temo, do ni decidis prezenti ĝin en la formo de fablo, reprezentante privilegiojn per… ungolakoj! Sonas strange, ĉu ne? Sed spektu la videon, kaj eble vi pli komprenos 🙂

Vi cetere eble rimarkis, ke la video estas en nova YouTube-kanalo. Estas tie, kie ni afiŝos niajn ontajn videojn. En la venontaj semajnoj estos pliaj, do nepre abonu nin ankaŭ en YouTube!

4 komentoj

Enarkivita sub video

4 respondoj al “La Fablo de la Ungolakoj

  1. inga johansson

    Eble vi konas jenan germanan kanton

    Ŝati

  2. Noreplo

    En la reala mondo, oni ne povas facile mezuri kiom da privilegioj iu alia havas. Tiu koncepto de “privilegio” estas reala, sed kaŭzas problemojn kie ajn ĝi estas uzata, ĉar kelkaj homoj pensas ke oni rajtas doni privilegiojn/rajtojn malegale pro iliaj propraj manieroj de mezuri privilegiojn. Sed malmulte konsentas pri kiel mezuri kaj pri la rezultoj. Malmulte konsentas pri kiel malegalaj la privilegioj/rajtoj estas dekomence. Saĝa agado laŭ mi, estas simple doni rajtojn egale, ĉiam. Eble dekomence la unua grupo havas “4” rajtojn, la dua nur “2”, sed poste la unua havos “104”, kaj la dua “102”. La diferenco tiam estas malpli ol 2%. Tiel oni iras al la egaleco per egala vojo. Pri la problemo de la dekomencaj privilegioj, la malnovaj leĝoj devus ofte esti refaritaj, ĉiam sekvante la principon de egaleco, kaj ĉiam ignorante privilegiojn, kiuj ja ekzistas, sed kiuj kaŭzas malegalajn sintenojn.

    Ŝati

  3. Mari-elen'

    Tre pedagogie ! Gratulojn !

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s