Kion Zamenhof dirus hodiaŭ?

Enhavaverto: rasismo

Hodiaŭ, la 15an de decembro, esperantistoj en la tuta mondo celebras la memoron de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Sed Zamenhoftago temu nek pri tosti kaj festeni kun samideanoj, nek pri aĉeti esperantan libron. Laŭ mi, ĝi temu pri tio ke ni honorigu la ideojn de Zamenhof per vivi ilin, do per apliki ilin al nia situacio ĉi tie kaj ĉi tiam. Ĉirkaŭrigardante, mi ne povas ne rimarki ilian akran aktualecon. Por situi min geopolitike: mi loĝas en Eŭropo. En la pasintaj monatoj, la plej diskutata temo ĉi tie estas la tielnomata rifuĝinta krizo. Unufraze temas pri tio ke grandaj kvantoj de homoj nuntempe serĉas azilon en Eŭropo. La reago, almenaŭ en ŝtatpolitika nivelo, bedaŭrinde estas bazita sur forta divido inter “ni” kaj “ili” laŭ popoloj kaj religioj – la preciza malo de kion Zamenhof volus. Mi volas per kelkaj koncizaj ekzemploj montri al vi kiom forta kontrasto ekzistas inter zamenhofaj ideoj kaj lastatempaj politikaj okazaĵoj:

zamenhofbaroj

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia (sic) persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li (sic) apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

– Zamenhof, Deklaracio pri homaranismo

Aŭgusto: Slovakujo decidas akcepti nur kristanajn rifuĝintojn.
Pluraj landoj (ekzemple Polujo, Hungarujo, Kipro) esprimas la saman deziron, kvankam iom malpli rekte ol Slovakujo.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

– Zamenhof, La Espero

Septembro: Hungarujo starigas barilon je sia landlimo por malebligi ke amasoj da rifuĝintoj eniru la landon.
Ankaŭ aliaj ŝtatoj (ekzemple Makedonujo, Grekujo, Bulgarujo) sammaniere baras eniron al la homoj.

…ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.

– Zamenhof, inaŭgura parolado de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro

Novembro: Eĉ Svedujo, unu el la eŭropaj landoj kiuj propravole akceptis la plej grandan parton de la homoj, signife striktigas siajn regulojn, malfaciligante la situacion por la azilpetantoj.

Kompreneble, la rifuĝinta krizo estas nur unu el la aktualaĵoj pri kiuj necesas nia agado. En tiu ĉi tago, ni kaptu la okazon por nin demandi kion Zamenhof pensus pri la nuna situacio, kaj kion ni povas fari por ŝanĝi ĝin.  Do, mi kredas (kaj ĉi supraj ekzemploj montras) ke Zamenhof volus ne nur ke ni, kiel individuoj, vidu en ĉiu homo nur homon, sed ankaŭ ke ni diversmaniere, interalie per politika premo, agadu por socia justeco.

Se vi volas scii pli, ni rekomendas artikolon pri kiel helpi pri la rifuĝinta krizo kaj videon pri kiel la interna ideo de Esperanto aplikiĝu nuntempe.

Komenti

Enarkivita sub aktuale

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s