Karaj legantoj, la nova jaro alportis kelkajn novaĵojn al la blogo Egalecen, pri kiuj ni ĝojas raporti al vi.
Danke al la subteno de TEJO-Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, pere de ĝia Fonduso Trampolino, ni aĉetis domajnnomon, tiel nun la blogo estas alirebla je la adreso www.egalecen.org.
Krome, ni pretigis kaj printis en kelkaj ekzempleroj, libreton kun kolekto de elektitaj artikoloj de nia blogo. Ni decidis printi ĝin por ke la artikoloj estu alireblaj ankaŭ al homoj, kiuj ne havas eblon legi la blogon interrete, aŭ deziras uzi ilin en situacioj, kie papera versio pli taŭgas. PDF-versio de ĝi troviĝas ĉe la sekcio Rimedoj de tiu ĉi blogo. Vi estas bonvenaj elŝuti, printi, diskonigi kaj uzi ĝin laŭplace.