Post Kolonjo, ni ne povas lasi ke la bigotoj ŝtelu la feminismon.

(de Laurie Penny, originala versio ĉe  http://www.newstatesman.com/politics/feminism/2016/01/after-cologne-we-cant-let-bigots-steal-feminism, tradukita de Manuela Ronco)

Enhavaverto: seksperforto, mizogineco, rasismo.

Kial ni ne povas ĉiam taksi seksan molestadon tiom serioze kiom ni faras kiam enmigrintoj kaj islamanoj estas implikitaj kiel kulpuloj?
En ia perverta maniero, estas progreso. Post monatoj de hundo-fajfila ksenofobio, eŭropaj aŭtoritatoj finfine komencis trakti migrantojn, kiel ili traktus ajnan alian civitanon. Ili atingis tion elektante ne krii kiam migrantoj estas akuzataj de seksperforto kaj atakado de virinoj.
En Silvestro en Kolonjo (Köln), Germanio, centoj da homoj, preskaŭ ĉiuj laŭdire de ‘araba kaj nordafrika’ aspekto, kaj inkluzive multaj azilpetantoj, brutale atakis virinojn, kiuj festis en la centra placo, per ŝteloj, palpadoj, kaj forŝirado de vestoj. Almenaŭ unu plendo pri seksperforto estis registrita. La polico kaj la gazetaro komence reagis malrapide, kaj la urbestro de Kolonjo reagis al sekvaj protestoj sugestante al virinoj adopti kondut-kodon en publiko kaj teni sekurec-distancon inter si kaj strangaj viroj.

Tiu ĉi ne estas la unua fojo kiam reprezentantoj de Eŭropa urbo respondas al ekapero de seksa perforto per kulpigo de la virinoj. Estas la unua fojo en lastatempa historio ke la dekstrula gazetaro ne aliĝis en la kondamno de tiuj malmodestaj ĉiesulinoj, kiuj kuraĝas pensi ke ili povus amuziĝi sen zorgi pri kian ‘inviton’ ili estas sendantaj al viroj. Anstataŭe, la dekstra alo … kulpigas liberalulojn. Kiuj ŝajne kaŭzis ĉi tion kuraĝante sugesti ke rifuĝintoj devas povi veni al Eŭropo sekure.

Estus mojose se ni povus preni seksperforton, seksan atakon kaj strukturan mizoginecon ĉiutage tiom serioze kiom ni faras kiam migrantoj kaj islamanoj estas implikitaj kiel kulpuloj. La atakoj en Kolonjo estis teruraj. La respondoj – ambaŭ de oficialuloj kaj de la armeoj de Islamofoboj kaj Ksenofoboj, kiuj saltis pro la oportuno kondamni islamajn kaj migrantajn virojn kiel sovaĝulojn – ankaŭ estis teruraj. Kolonjo jam vidis perfortajn protestojn pro la ekstremdekstra kontraŭmigrula organizo Pegida, grupo ne antaŭe konata pro sia dediĉo al progresema feminismo. Angela Merkel respondis striktigante la regulojn por azilpetantoj, sed laŭ multaj komentistoj, tio ne sufiĉas.

Temas pri miraklo! Finfine, la dekstra flanko zorgas pri la kulturo de perforto! Finfine, en la tuta mondo, de Fox News al 4chan, granda konvertiĝo okazis kaj viroj kiuj antaŭe pasigis sian tempon hontigante, spionsekvante kaj persekutante virinojn, subite zorgiĝas pri niaj rajtoj! Kaj sufiĉis bona ekskuzo por puni migrantojn kaj islamanojn, kaj por diri al feministoj ke ili ne scias kio bonas por ili.

Vi scias, kio neniam ankoraŭ malhelpis seksan perforton? Senbrida rasismo.

Ĉi tiu ŝtelo de feminisma retoriko en la nomo de imperiismo kaj rasismo daŭras jam dum jarcentoj. Ĝi estis aktiva parto de la politika konversacio en Okcidento ekde 2001. En la semajno ekde la Kolonjo atakoj estis raportitaj en la tutmonda gazetaro, tre multaj homoj surprenis la taskon eduki min kaj aliajn feministojn pri la punkto ke nur islamaj viroj estas seksismaj. Ili elektis tion fari sendante planitajn ondojn de misuzo kaj seksaj ofendoj al ajna virino kies opinion ili malŝatas. Neniu devas pasi teston de memkonscio por uzi Twitter.

Persone, mi nur ŝategas kiam hazardaj viroj en interreto klarigas al mi kion mia feminismo volu, ĉar ve, vi scias, tiu tuta afero pri rezisto al subpremado estas vere malfacila kelkfoje kaj bonas se homoj, kiuj scias pri kio ili parolas, anstataŭas min, tiel ke mi povu daŭrigi kun la gladado. Tiuj homoj multfoje postulis ke mi “kondamnu” la atakojn en Kolonjo, kio estas pigra maniero por implici, ke iu ne vere zorgas pri temo.

Do lasu min esti klara: seksperforto estas neniam, iam akceptebla. Ne pro kulturaj kialoj. Ne pro religiaj kialoj. Ne ĉar la krimuloj estas vere koleraj kaj senrajtigitaj. Ne povas ekzisti spaco por sistema mizogineco. Kaj se ni estus seriozaj pri tio, ne estas iu lando aŭ kulturo sur la tero, kiu ne devus fari longan, malfacilan sinpridemandadon. Mi staras kun la multaj, multaj islamaj, arabaj, aziaj kaj enmigrintaj feministoj, kiuj organiziĝis kontraŭ seksismo kaj mizogineco ene kaj ekster siaj propraj komunumoj. Ŝajnas ke neniu pensis demandi ilin kiel plej bone trakti sisteman seksan perforton – kvankam atakoj kontraŭ islamaj virinoj pliiĝis ekde la terorismaj atakoj en Parizo lastan jaron.

Sentema reago en respondo al la Kolonjaj atakoj estus alvoki, kiel multaj germanaj feministoj estas farantaj, al multe pli strikta sinteno pri seksperforto kaj seksa atako trans Eŭropo. Anstataŭe, la solvo sur la tablo ŝajnas esti limigo de migrado. Tio akordas kun la tradicio ke nur sovaĝaj, fremdaj homoj kaj krimeguloj seksperfortas kaj misuzas virinojn – malgraŭ la fakto ke plejmultaj seksperfortoj, en Germanio kaj aliloke, estas faritaj de personoj konataj de la viktimo, kaj migrantoj ne montris esti pli aŭ malpli sekse agresemaj ol iu alia grupo. Kiel kutime, supremacia blanka patriarkeco nur zorgas pri virinaj sekureco kaj digno kiam seksperforto kaj seksatenco povas esti algluitaj al kulturaj ‘eksteruloj’.

Diri ‘seksismo estas ankaŭ parto de la okcidenta kulturo’ ne signifas ke la sperto de virinoj en Okcidento estas ekzakte la sama kiel la sperto de virinoj en mezorientaj diktaturoj kaj milit-zonoj. Ĉu vi scias kial? Ĉu vi povas diveni? Estas ĉar la mondo ne estas dividita en “aferoj kiuj estas precize samaj” kaj “aferoj kiuj estas tute la malo”.

Mi vere ne povas kredi ke mi devas klarigi tion nun. Mi pensis ke oni pritraktis tion en infanĝardeno. Tiuj el ni, kiuj moviĝis preter tiu nivelo povas, se ni vere strebos, kompreni ke ankaŭ ne estas “seksismo estas ekskluzive praktikata de islamaj viroj” kaj “seksismo estas ekzakte la sama ĉie”. Jen kion oni nomas “falsa dikotomio” kiam oni iras al la lernejo por grandaj infanoj.

La subpremado de virinoj estas tutmonda fenomeno, ĉar patriarkeco estas tutmonda fenomeno. Ĝi estas enplektita en la ekonomiaj kaj sociaj strukturoj de preskaŭ ĉiu nacio kaj komunumo sur la tero. Seksismo kaj mizogineco tamen aspektas malsamaj trans la limoj de kulturo kaj religio, same kiel trans dividoj de raso kaj klaso kaj inter generacioj. Tio ne estas komplika afero por kompreni. Mi vere provas ne esti komplezema. Sed multaj homoj kondutas kiel kruelaj infanoj rilate al tiu ĉi temo, do se vi ne estas unu el ili, mi esperas ke vi komprenos kial ĝuste nun mi volonte elĵetus duonon de la Interreto eksteren, en belan sekuran ĉambron kie ili povas krii kaj rompi aferojn sen vundi sin aŭ iun alian.

Kaj mi rimarkis ion alian.

Kvankam ĉiuj tiuj homoj asertas malami ‘islaman’ seksan perforton, ĝi ŝajnas logi ilin. En la pasintaj tri jaroj, mi perdis la kalkulon de la blankuloj – kaj temis preskaŭ ĉiam pri blankaj viroj- kiuj retpoŝtis, pepis kaj sendis min korektitajn bildojn kundividante siajn grafikajn fantaziojn, en kiuj feminismaj harpioj kiel mi estas ŝtonumitaj, fikitaj ĝis morto, generil-mutilitaj, vipitaj, bruligitaj kaj grupe seksperfortitaj – ne de ili kompreneble. De tiuj teruraj islamanoj. Ŝajnas esti preskaŭ erotika fascino kun la retoriko de seksa perforto, kiun tiuj viroj ligas al islamanoj – ĝi estas tiom terura ke ili devas koncentriĝi vere malfacile pri la detaloj kaj eble savi kelkajn ekranfotojn por kontempli poste en privateco.

Mi estos rekta. Mi opinias ke iuj homoj estas tre ekscititaj de sia koncepto de ‘islama’ perforto kontraŭ virinoj. Ĝi permesas al ili ĝui la spektaklon de virinoj brutale perfortitaj kaj atakitaj, konvinkiĝante ke nur fremdaj, sovaĝaj viroj faras tion. Se legi tion ĉi igas vin koleraj, se ĝi igas vin voli frakasi mian putinan vizaĝon kaj diri al mi ke mi estas putino kiu meritas esti seksperfortita ĝis morto far de ISIS, tiam gratulon, vi ĵus pruvis mian punkton.

La punkto estas ke mizogineco konas neniun koloron aŭ kredon, kaj eble estas tempo ke ni faru ion pri tio. Ni kutimas al socio kie baza nivelo de ĉiutagaj seksismo, seksa perforto kaj atako estas akceptita. Do, se vi diras ke ĉi tiu ago de perforto ne estas tute malsama ol ĉiuj tiuj, kaj se vi diras ke rifuĝintoj devus esti traktitaj same kiel eŭropaj civitanoj, vi devas diri, ke ĉiuj devus akiri liberan permeson trakti virinojn kiel piedirantaj viandaĵoj, ĉu ne?

Malĝuste. Estas tempo por preni seksperforton, seksan atakon kaj strukturan mizoginecon tiom serioze ĉiutage kiom ni faras kiam migrantoj kaj islamanoj estas implikitaj kiel krimuloj. Tio signifas ke, jes, rifuĝintoj devas lerni respekti virinojn kiel homoj. Civitanoj ankaŭ devas lerni respekti virinajn aŭtoritatecon kaj aŭtonomecon. Viroj kaj knaboj de ĉiu kaj neniu kredo devas lerni ke ili havas neniun rajton pri virinaj korpoj, nek ni ŝuldas al ili nian energion kaj atenton, ke ne estas enorde, neniam, seksperforti, agresi, misuzi kaj ataki virinojn, eĉ se via ideologio diras ke estas bone. Tio direktiĝas al la virrajtaj aktivistoj, al la kontraŭ-feministoj kaj al fanatikaj dekstruloj same kiel al la religiaj bigotoj.

Se ni volas teni Eŭropon kiel lumturon de virinaj rajtoj, tio estas mirinda. Ni okazigu ĝin. Se ni estas subite kontinento kun nenitolerema politiko pri seksa perforto kaj rutina mizogineco, ni kaptu tian energion. Ni vidu konkretan investon fare de la ŝtato kaj de la individuoj por prizorgi la agresantojn kaj apogi la viktimojn. Pli facilas alpingli mizoginecon sur kulturaj eksteruloj ol akcepti ke homoj ĉie devas fari pli bone – sed ĉia alia sinteno estas pura hipokriteco.

Advertisements

2 komentoj

Enarkivita sub aktuale, femismo, politiko, rasismo

2 respondoj al “Post Kolonjo, ni ne povas lasi ke la bigotoj ŝtelu la feminismon.

  1. Dankon pro la tre interesa kaj pensiga artikolo!

    Mi ne volas esti la tipa pedanta esperantisto, sed mi sugestas ke la traduko de ‘men’s rights activists’ estu ‘virrajtaj aktivistoj’ anstataŭ ‘homrajtaj’ ĉar ŝajnas ke la dua temas pri homaj rajtoj kaj tio ne rilatas al la movadaĉo de ‘men’s rights’, ĉu ne?

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s