Kiel mi lernis akcepti mian aspekton.

Jen rakonto, kiun sendis al ni leganto de la blogo.
Enhavaverto: korpa hontigado, ĉikanado, kultura alpropriigo.

Mi ŝatus rakonti al vi mian personan historion pri mia aspekto kaj la socio. Mi estas ino kaj sufiĉe frue mia aspekto iĝis en la centro de socia atento.

Kiam mi estis en lernejo, mi ne ŝminkis. ne tro interesiĝis pri modo kaj aĉetado de vestaĵoj kaj estis tre malgranda kompare al aliaj knabinoj. Kiam ĉiuj aliaj knabinoj jam havis mamojn, miaj nur iomete komencis kreski. Mi estis sana homo, mi kreskis kun rapideco kiun elektis mia korpo kaj estis tute normala, ja ne ĉiu kreskas samrapide. Sed pro ĉiuj tiuj kialoj mi iĝis tre malamata kaj primokata de aliaj lernejanoj. En tiu tempo en televido oni montris serion similan al “Ugly Betty” (kun laŭdire tre malbela ĉef-heroino) kaj ĉiuj komparis min kun la ĉef-heroino de tiu serio. Ĝi komenciĝis kun la kanto “Ne rigardu al la aliaj, restu kiel vi estas, restu vi mem” sed efektive en la vera vivo tio ne funkciis kaj en la serio mem ŝi devis ŝanĝiĝi kaj plibeliĝi en la fino kaj montri al la aliaj ke ŝi estis kaŝita belulino.

Mi havis du amikinojn sed malgraŭ ke ili ne ŝercis pri mi malice, ili ankaŭ ĉiam kritikis mian aspekton kaj proponis iri aĉeti novajn vestaĵojn, ŝminkilojn kaj lasi ilin helpi al mi fari ion belan el miaj haroj. Mi ne volis ĉion tion, sed socia premo estis sufiĉe forta kaj unufoje mi lasis ilin fari el mi “belulinon” por Novjara festo en nia lernejo. Miaj samklasanoj estis tiutage ŝokitaj, tamen tio ne helpis al mi iĝi respektita. Post Novjaraj ferioj ĉiuj primokoj revenis.

Nun, kiam mi vidas miajn malnovajn fotojn, mi ne povas kredi ke tiutempe mi kredis ke mi estas ege malbela. Tiom forta estis socia premo. Ĝi lasis min kredi ke mi estas evidente malbela kaj ke ĉiu vidas tion, eĉ nekonatuloj sur la strato eble pensas “Kiom malbela knabino!” Mi povis trovi milojn da aferoj en mia korpo kiuj estis laŭ mi ŝanĝendaj, sed mi ne povis ŝanĝi ilin kaj suferis.

Tiu senfina primokado de aliaj lernejanoj estis unu el kialoj por ŝanĝi lernejon. Tio estis komenco de pozitivaj ŝanĝoj en mia vivo. Ŝanĝiĝis mia amikaro. Miaj antaŭaj amikinoj ĉiam kontrolis laŭeble mian aspekton malgraŭ miaj protestoj. Ili ankaŭ konvinkis min kreskigi longajn harojn. Kiam mi ne plu komunikis kun ili mi eksentis min libera. En la dua monato de studado en mia nova lernejo mi tondis miajn harojn.

Mi pli ŝatis mian novan aspekton. Sed fakte, pro la sento ke ĉiuj tuj vidas ke mi estas malbela kaj malmojosa, mi ne sukcesis ekhavi bonan rilaton kun miaj novaj samklasanoj. Mi timis ke ili tuj vidas ke mi estas primokenda kaj tial mi ne vere komunikis kun ili, ĝojante ke ili nek amikiĝas nek malamikiĝas kun mi. Sed kelkajn amikojn en mia nova lernejo mi trovis.

Sed vere pozitiva ŝanĝo por mi estis miaj feltharoj. Mi ekhavis ideon fari feltharojn ankoraŭ en lernejo, sed realigis ĝin nur en la universitato. Kiam mi finis studi en lernejo mi komencis kreskigi la harojn.

Mi devas diri ke feltharoj estas sufiĉe rara hararanĝo en mia lando, tial ĝi estas ofte kritikita, multaj homoj havas imagojn ke estas tre malpura kaj aĉa hararanĝo. Sed mi pensis ke mi nenion perdos se mi faros feltharojn. Homoj jam ekde miaj 12 jaroj kritikis mian aspekton. Kaj mi tre volis havi feltharojn kaj do mi faris.

Kaj nenio terura okazis. Mi ekde komenco estis tute akceptita en la universitato kaj havis bonan rilaton kun ĉiuj kaj feltharoj nenion ŝanĝis. Multaj eĉ ŝatis. Mi mem ege ŝatis. Mi komencis vere senti min bela kaj akcepti mian korpon.

Tamen mi devis ofte aŭdi aĉajn komentojn, kelkfoje mi aŭdis kiel homoj malantaŭ mi en la buso parolas ke mi eble neniam lavas miajn harojn kaj tio aspektas terure. Kaj kelkfoje homoj diris al mi ke mi pli bone aspektus kun normalaj haroj. Sed multaj ja ankaŭ komplimentis miajn harojn. Tial mi ĉiam respondis “Nu al vi mi eble plaĉus pli kun normalaj haroj, sed al aliaj mi pli bone plaĉas kun feltharoj, do eble pli bonus simple plaĉi al si mem?” Kaj tio estis la leciono kiun instruis al mi feltharoj: plej gravas plaĉi al si mem. Ĉar ne gravas kiel vi aspektas: ĉiam troviĝos homoj kiuj trovos vin bela kaj ĉiam troviĝos homoj kiuj trovos vin malbela. Ne eblas plaĉi al ĉiuj.

Mi pensas ke estas ankaŭ alia leciono en tiu historio. Mi pensas ke ekzistas homoj kiuj volas ricevi helpon pri vestaĵ-elekto, ŝmink-elekto, hararanĝ-elekto kaj ekzistas homoj kiuj volas helpi pri tio. Sed estus pli bone se la lastaj proponus sian helpon al tiuj kiuj vere serĉas ĝin. Nun, kiam mi finfine lernis akcepti min mem, mi pensas ke multaj homoj kiuj simple proponis al mi helpi pri mia stilo ne havis vere malbonajn intencojn, sed ili ne konsciis ke iliaj proponoj nur profundigas miajn problemojn pri socia malakcepto. Mi ĉiam sciis ke mi ne volas sekvi la konsilojn el revuoj kiel ŝminki la okulojn kaj aranĝi harojn, mi volis ion alian kaj mi lernis akcepti min, nur kiam mi sekvis mian propran senton kio estas bona/bela por mi.

Advertisements

2 komentoj

Enarkivita sub korpa pozitiveco

2 respondoj al “Kiel mi lernis akcepti mian aspekton.

  1. Kato Pufa

    Mi ne vere komprenas kial homoj tiom zorgas pri modaspekto, korpaspekto, kaj tiaj aferoj. Estas interese laŭ mi ke preskaŭ ĉiom da miaj viraj amikoj ne malŝparas multe da mono por aĉeti nenecese multekostajn vestaĵojn kaj ŝminkilojn, sed multe da miaj virinaj amikoj jes, pro tiu zorgo pri aspekto. Eble pro socia kulpo tia priaspekta zorgo ankoraŭ vivas, ŝtelante feliĉon kaj monon de bonaj homoj, kiuj simple ne kredas ke ili estas sufiĉe belaj.

    Ŝato

  2. Pensigan artikolon. Kiam mi estis adoleskanto, oni multe ĉikanis min pro miaj aspekto kaj noveco. Miaj gepatroj translokiĝis ĉiun duan jaron kaj mi neniam povis vere amikiĝi. Samkiel vi multaj aliaj lernantoj ne ŝatis mian harar-aranĝon. Mi memoras, ke unufojon du ĉikanoj sidis rekte malantaŭ mi en la buso kaj fortondis miajn harojn kaŝe. Tio multe ĝenis min. Poste, ni translokiĝis denove. Ankaŭ mi estis la sola blankulo ĉe alia lernejo kaj la tieaj nigruloj multege pugnobatis, piedbatis, kaj puŝis min cele al aŭtoj simple pro mia malsameco. El ĉio, mi pli kaj pli fortiĝis kaj decidis dediĉi mian vivon al la protektado de aliaj senfortuloj.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s