Karaj legantoj,
kiel vi eble rimarkis, ekde iom da tempo ne aperis novaj artikoloj en nia blogo, kaj vi ne aŭdis multe da novaĵoj de ni. Fakte pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj. Aktivismo estas ofte entuziasmiga kaj pliriĉiga afero, sed ankaŭ temporaba kaj foje elĉerpa, pro tio estas tre grave en grupa kunlaboro ne preteratenti la bonfarton kaj motiviĝon de la unuopaj membroj, kaj de tempo al tempo rediskuti la bazojn de sia kunlabora agado. Paŭzoj povas esti utilaj al tiu ĉi celo.
Hodiaŭ, la 11an de Julio 2016, la blogo Egalecen festas sian duan naskiĝtagon, do estas tre bona okazo por eliri el la silento kaj ĝisdatigi vin pri kio okazis kaj kio okazos en baldaŭa estonto.
Baldaŭ komenciĝos kongresa sezono de la Esperanta movado, kun ĝiaj du plej gravaj internaciaj kongresoj: IJK kaj UK. Ni ĝojas anonci ke la teamo de Egalecen partoprenos (almenaŭ parte) en ambaŭ kongresoj, kaj do estos okazoj por renkonti nin persone, kaj diskuti kun ni pri la blogo kaj ĝiaj temoj.
Dum la IJK en Vroclavo, estos la jam tradiciaj GLAT-renkontiĝo kaj forstreka poezio, kaj improvizaj rolludoj pri feminismo, kies partoprenon ni aparte rekomendas.
Grava atingo por Egalecen estas ke ĝi kontribuos ankaŭ al la Universala Kongreso en Nitro, kaj eĉ en tre grava rolo. Fakte, nia teamo aparte interesiĝis pri la ĉijara kongresa temo “Socia Justeco – Lingva Justeco”, kaj proponis kunlaboron, kiu espereble rezultos en pli mojosa kaj engaĝiga prezentmaniero. Temo de nia ĉefa kontribuo estos “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”. Krom tio, la videoj de Egalecen estos projekciataj en la aŭtomata kinejo, kiu funkcios dum la kongreso.
Do, vi vidas ke io tamen okazis kaj okazos, kaj ni esperas ke tio estos bona komenco de fruktodona kaj mojosa tria jaro de Egalecen.