Antaŭnelonge ni en Egalecen decidis, ke ni faru libroklubon, por ke ni pli lernu pri literaturo en Esperanto, kaj por povi diskuti librojn, kies temoj rilatas al nia blogo. La unua libro, kiun ni prezentas al vi, estas Marta de Eliza Orzeszko, eldonita en la pola en 1873 kaj tradukita al Esperanto fare de Zamenhof en 1910. Laŭ iuj homoj, Marta estas unu el la fruaj feminismaj verkaĵoj en Esperanto.
La intrigo koncernas Marta Swicka, kiu je la komenco de la verko ĵus vidviniĝis. Ŝi estas altklasulino, sola en la mondo krom ŝia filineto. Ŝi supozas, ke estos simple trovi laboron en Varsovio kaj vivteni sin kaj sian infanon, sed baldaŭ montriĝas, ke la vivo ne estas tiel facila.
Fojon post fojo Marta iras serĉi laboron kaj estas rebatita. Unue, ĉar ŝi estas virino, kaj virinoj ne rajtas plenumi multajn postenojn, tradicie rezervitajn al viriĉoj. Due, ĉar ŝi sufiĉe povoscias neniun metion (ŝajne en la pli frua lingvaĵo oni diris ‘povoscii’ anstataŭ ‘scipovi’). Estis fakte kutime por altklasaj virinoj ricevi nur supraĵan edukadon en diversaj kampoj, kiun ili apliku je amatora nivelo, hobie.
Komence Marta estas fiera, ĝentila, nealtrudema homo. Dum la daŭro de la intrigo ŝi pro la diversaj fiaskoj, kiujn la vivo liveras al ŝi, fariĝas malriĉa, malforta, kaj ekvivas je la rando de morto kaj malsato. Fine ŝi trovas postenon en kudrejo, kies estrino ekspluatas la laboristinojn, dum ŝajnigas esti bonkorulo protektanta ilin. Per la malaltega salajro, kiun Marta ricevas tie, ŝi ne povas vivteni sin kaj sian infanon.
Je la fino de la libro, Marta ne plu havas honoron kaj fieron. Pli frue ŝi rifuzis almozon, kaj eĉ koleris, kiam ŝi ricevis ĝin, sed kiam ŝia infano ekhavas bronkiton, ŝi estas devigata almozpeti por aĉeti medikamentojn. La kulmino de la tuta rakonto estas tragika kaj tristega, eĉ ŝoka. Ni ne malkaŝos, kio okazas ĉi tie, ĉar vere indas mem legi!
Unu forta aspekto de la libro estas la panoramo, kiun ĝi prezentas de 19-jarcentepoka Pollando, kaj de la sociaj problemoj de tiu tempo. Plurfoje en la libro oni aludas al “virinaj problemoj”, tiuj virinoj malriĉiĝintaj, kiuj ne havas sekuran spacon en la socio. La tutan tempon Marta pretegas fari ian ajn laboron, sed estas ĉie malakceptata. Tamen, en iu vendejo, kie ŝi almozpetas, iu sinjoriĉo demandas, ĉu ŝi ne hontas, ĉar ŝi estas ‘juna kaj sana’ kaj do povus labori. En alia sceno, Marta provas fariĝi tradukisto al iu librejo, sed estas denove malakceptita. Post kiam ŝi foriras senesperigita, iu viriĉo, kiu sidas apude, komencas ridegi kaj primoki ŝin. Li argumentas, ke la rolo de virinoj estas resti hejme kaj prizorgi la mastrumaĵojn. Estas ridinde, ke virinoj volas fari la laboron de viriĉoj! Eĉ prezentita kun la vivsituacio de Marta, tiu homo ne komprenas, ke tio ne estas ebleco por ŝi.
Alia bone ilustrita flanko estas la rolo de iĉoj kiuj emas friponi kaj amindumi al virinoj. Unu tia en la libro, Alekĉjo, vidas Marta kaj kredas ŝin anĝelino, des pli aminda pro ŝia tristeco kaj kompatinda situacio. Sed pro tio, ke li parolas al ŝi kaj sekvas ŝin en korto apud ŝia laborejo, ŝi perdas la laboron en la kudrejo, ĉar li donas al ŝi reputacion de malĉasteco. Kiam li estas sciigita pri tio, li bedaŭras, sed ne prenas respondecon. Por li, tiaĵoj estas nur ludo, kaj li rapide trovas novan virinon por distri sin.
La supre menciitaj ekzemploj certe ankaŭ pensigas pri nia epoko. Oni admonas senhejmulojn, ke ili malpurigas la straton, kvazaŭ ili havas alian lokon alireblan. Oni plendas pri tiuj ‘mallaboremaj enmigrintoj’, kvazaŭ ili elektas fronti diskriminacion ksenofobian kaj rasisman, kiu malhelpas la laborserĉadon. En la sama spiro oni kaj laŭdas ĉasemajn iĉojn, kaj hontigas la ‘malĉastajn’ inojn, kiuj estas la objektoj de ilia friponado.
La libro ankaŭ bone prezentas, kiel la kombino de aksoj de suppremado socia kontribuas al la mizero de Marta. Ĝuste estas pro tio, ke ŝi estas kaj virino kaj malriĉa, ke ŝi spertas tiom multe da malfacilaĵoj. Aliflanke, ĉar ŝi origine venas de alta klaso, ŝi estas ŝirmata de multaj aferoj. Ŝi havas multajn riĉajn konatojn de la tempo, kiam ŝia edzo ankoraŭ vivis, al kiuj ŝi povas peti helpon kaj almozojn. Ŝi frue post la vidviniĝo spertas la unuan fojon seksĝenon en strato, sperto kiun la malaltklasulinoj devas multe pli suferi.
Stile la libro estas bona, tamen kiel frua tradukaĵo de Zamenhof, oni tie kaj tie sentas la influon de liaj denaskaj lingvoj en la verko. Sed oni facile pretervidas iujn problemojn en la teksto, ĉar la enhavo estas tiel trafa kaj patosa. Laŭ ni, ĝi estas nepre leginda.
Do, ĉu oni povas diri, ke Marta estas la plej frua feminisma libro en Esperanto? Ŝajne jes, tamen estas bedaŭrinde, ke ĝi estas tradukaĵo kaj ne originalo. Tio substrekas la problemon, ke Esperanta literaturo estas plejparte far iĉoj por iĉoj, kaj malofte tiel aperte traktas problemojn de genra subpremado. Aliflanke, la verko atingis pli da longdaŭro dank’ al tio, ke oni tradukis ĝin al Esperanto, kaj eĉ estis tradukita poste al la korea kaj la japana lingvoj. Ni deziras, ke estu pli da similaj libroj, eĉ se nur tradukoj!
La tuta romano estas legebla senpage ĉi tie. Ĉu vi havas proponojn por libroj, pri kiuj vi ŝatus ke ni verku? Lasu komenton sube!
La libro estis (kaj iom plu estas) fakte sufiĉe fama en Esperantio estiel tradukaĵo de Zamenhof.
Kore, ĵeromo.
ŜatiŜati
Laŭ kiu? Inter literaturaj rondoj, eble, sed la plejparto de Esperantistoj ne konas ĝin.
ŜatiŜati
Eble la sugesto pri relativa nefameco de la verko venas el prelego mia. Mi ne sukcesas retrovi mian fonton pri tiu aserto, sed mi volonte agnoskas ghin, kaj min, malprava. Amike, Istvan
ŜatiŜati
Bonege. Mi ankoraŭ ne legis la romanon, sed mi legos. Dankon pro la rekomendo.
ŜatiLiked by 1 persono
Dankon pro ĉi tiu artikolo. Mi ŝatus demandi, el kio venas ĉi-subaj asertoj en la teksto?
“La aŭtorino, Eliza Orzeszko, estas konata en Pollando, tamen la libro ne estas inter ŝiaj famaj.”
“Aliflanke, la verko, kiu nuntempe ne estas konata en Pollando […]”
Ŝajnas al mi ke ili ne estas veraj. Mi ĵus rete kontrolis, ke kvankam ĝi ne estas en la oficiala listo de legendaj libroj en lernejo, ĝi tamen estas legata kaj traktata en mezlernejoj (mi ne havas informon kiom ofte). Mi failce trovis enrete mezlernejajn laboraĵojn pri ĉiu tiu verko. Pluraj ekzempleroj aĉeteblas en la plej populara pola retejo por vendi kaj aĉeti aĵojn, do sendube homoj aĉetas ĝin. En pollingva vikipedio 7 verkoj de Orzeszkowa havas apartajn artikolojn kaj “Marta” estas inter ili. Kiam mi tajpis “eliza orzeszkowa ” en google, tiam “eliza orzeszkowa marta” aperis kiel kvara sugesto.
Klare mi tute ne estas specialisto pri literaturo, tamen laŭ mia impreso kaj laŭ la ĵusa priserĉo la libro estas inter ŝiaj famaj kaj evidente estas konata en Pollando.
ŜatiLiked by 1 persono
Dankon pro la atentigo. Ni iom mallerte vortumis, kaj celis, ke la libro ne estas inter ŝiaj plej famaj. Se ni ŝanĝus la artikolon tiel, ĉu laŭ vi tio estus taŭga vortumo?
ŜatiŜati
Mi fakte ne sentas sin vere kapabla pritaksi kio estas “plej famaj”. Laŭ facila maniero kontroli en googla serĉilo, ĝi ŝajnas tamen esti inter la plej famaj kaj konataj. Certe ĝi ne estas tiu ŝia verko, kiun oni nepre devige legas en lernejo. La deviga estas “Nad Niemnem” kaj nemalverŝajne ĝi kulpas, ke pluraj homoj, poste ne plu volas tuŝi ion ajn, kion verkis Orzeszkowa 😉
ŜatiŜati
Dankon pro via rimarkigo, mi sxangxis tion en la teksto!
ŜatiLiked by 1 persono