Diru NE al Perforto Kontraŭ Virinoj!

Enhavaverto: diversaj priskriboj de perforto

Ĉiujar16_days_logo_english1e inter la 25a de Novembro (Internacia Tago de Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj) kaj la 10a de Decembro (Internacia Tago de Homaj Rajtoj) okazadas la tutmonda kampanjo 16 Tagoj de Aktivismo kontraŭ Genre Bazita Perforto. La kampanjo estas vere internacia, do profitu de la ŝanco trovi organizojn en via propra regiono, kiuj okupiĝas pri ĝi kaj okazigas proteston, ekspozicion, diskuton, filmmontradon, monkolekton, trejnadon, subskribadon de peticio aŭ alian agadon. Ankoraŭ restas kelkaj tagoj ĝis la fino de la kampanjo, do ni ŝatus kuraĝigi vin trovi kaj partopreni unu el la konektitaj eventoj en via loĝloko. Dume, ni volas kontribui almenaŭ per disvastigi informojn kaj malpruvi mitojn pri perforto kontraŭ virinoj.

10967976854_431d85ec10Laŭ la UN, 1 el 3 virinoj spertis dum sia vivo fizikan aŭ seksan perforton – plej ofte de sia partnero. Ekzemple en 2012, 1 el 2 mortigitaj virinoj estis murdita de sia partnero aŭ familio. Kompare, nur 1 el 20 mortigitaj viriĉoj mortis pro tiu kialo. Kvankam multe da perforto kontraŭ virinoj okazas ankaŭ ekster proksimaj rilatoj (vendado de homoj, geedzigo de infanoj, virina generiltranĉado, perforto spertata surstrate, perforto spertata dum militoj ktp), indas fokusiĝi pri ĉi tiuj tro ofte ignorataj okazoj. Kiam oni pensas pri perforto en proksimaj rilatoj, oni plejparte imagas edzinon batatan de sia edziĉo. Prave, tiaj okazaĵoj estas oftaj, sed oni ofte ne konscias ke perforto en proksimaj rilatoj enhavas multe pli vastan aron da situacioj.

Unue, ne nepre devas temi pri la ampartnero: ankaŭ aliaj proksimuloj povas uzi perforton. Ekzemple, patroj ofte uzas perforton kontraŭ siaj infanoj, kaj male, filoj aŭ nepoj kontraŭ siaj maljunaj patroj – la lasta kazo estas aparte ofte pretervidata.

Due, kvankam estas tre grave agnoski ke viktimoj de perforto estas ĉefe virinoj, oni ne antaŭsupozu la genrojn de la perfortitoj kaj perfortantoj. Ekzemple, virino povas agi perforte kontraŭ alia virino – ĉu patrino kontraŭ sia filino, ĉu koramikino kontraŭ sia koramikino (ne antaŭsupozu ke ĉiuj rilatoj estas aliseksemaj). Oni ankaŭ ne forgesu ke GLAT-aj homoj estas malproporcie ofte trafataj de perforto.

Trie, ne ĉiu ago de perforto havas la formon de batado. Fakte, ekzistas multaj diversaj specoj de perforto, kaj ili ofte estas uzataj en kombinoj unu kun la alia. Krome, en perforta rilato la intenseco kaj la nombro de perfortspecoj plej ofte kreskas kun la tempo. La diversaj specoj de perforto estas:

  • fizika perforto – krom batado eniras ĉi tiun kategorion vangofrapoj, hartirado, bruligo, tranĉvundoj, piedbatoj ktp. Oni ofte ne povas vidi spurojn de fizika perforto – la viktimo ne ĉiam havas bluaĵon sur la okulo.
  • seksa perforto – tiu ĉi speco de perforto oftege okazadas en proksimaj rilatoj, kvankam oni ekde infaneco mise instruas al knabinoj ke seksperfortistoj ĉiam estas nekonatuloj renkontitaj surstrate. En 32 landoj eĉ ekzistas leĝoj laŭ kiuj seksperforto ne kalkuliĝas kiel perforto se la viktimo estas geedziĝinta (aŭ poste geedziĝas) kun la perfortisto.
  • ekonomia perforto – limigo de ies libereco per malebligi al ri akiri kaj uzi monon, tiumaniere limigante kaj kontrolante ankaŭ rian aliron al ekzemple sanservo aŭ edukado. Ĝi ankaŭ malfaciligas al la viktimo forlasi la rilaton.
  • materiala perforto – la perfortisto detruas objektojn kiuj por la viktimo estas valoraj kaj karaj
  • psiĥa perforto – 1 el 2 virinoj spertas dum sia vivo de sia partnero timigadon, kriadon, kontroladon, hontigadon, minacojn (interalie pri mortigo), malebligadon de kontakto kun familio kaj amikoj ktp.
  • latenta perforto – foje oni pensas: „ĉi tiu rilato ne estis tiom perforta, ja li nur du fojojn batis ŝin dum la tuta jaro, kaj krome ili vivis tute feliĉe kaj pace“. Sed tiam oni ne kalkulas kun tio ke eĉ kiam la perforto ne estas momente okazanta, ĝi ĉeestas en la formo de latenta perforto – alivorte, minaco de reokazonta perforto. La libereco de la viktimo estas limigita pro ria timo. Tio influas kaj rian psiĥan bonfarton, kaj rian konduton (ri konstante devas konduti tiel ke ri ne provoku la perforton).

Perforto kontraŭ virinoj estas multe pli disvastigita ol oni ĝenerale emas agnoski. Ĝi estas normaligata de la socio – do, ĝi maskiĝas kiel “normalaj”, akcepteblaj agoj. Tre gravas konscii pri ĉi tiuj faktoj, samkiel pri tio ke la unuopaj agoj de perforto estas manifestacioj de pli granda, struktura problemo: genra malegaleco. Helpu nin disvastigi informojn pri ĉi tiu eliminenda fenomeno kaj kontraŭbatali ĝin. Se vi volas scii pli pri la kampanjo 16 Tagoj de Aktivismo kontraŭ Genre Bazita Perforto (en kelkaj grandaj lingvoj), vi povas kontroli ĝian retejon kaj la retejon de la UN.

2 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, edukado

2 respondoj al “Diru NE al Perforto Kontraŭ Virinoj!

  1. Resondado: Kio estas justeco? – Egalecen

  2. Major Tom

    “Ĉu li batas vin?” demandis virino al alia. “Jes, sed ne troe, nur normale”, respondis ŝi. Ĝi ŝajnas malbona ŝerco, sed tute ne estas. Kiam perforto iĝas akceptebla, ĉio malfunkcias. Ni forigu perforton de niaj mensoj! Perforto neniam estas normala. Mankas eduko, ne nur en lernejo (ĝis post 15-20 jaroj ni ne vidos ĝiajn rezultojn). Ankaŭ amaskomunikiloj devas elsendi akcepteblajn kondutmanierojn, sen hipokrite kaŝi punindajn.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s