Antaŭavertoj: transfobio, gejofobio
Eble vi jam aŭdis, ke la prestiĝa revuo National Geographic antaŭnelonge publikigis tutan numeron dediĉitan al ”genra revolucio”. Multaj homoj konsideras tion interalie paŝo antaŭen por videbligo kaj valorigo de homoj kies genra identeco ne apartenas al la normo. Tamen, National Geographic estas publikigata en pluraj landoj kaj pluraj lingvoj, kaj ĉiam ekzistas iuj diferencoj inter la unuopaj landaj versioj. Se temas pri la januara numero, mi estis ŝokita kaj seniluziiĝinta kiam mi malkovris ke la ĉeĥa versio nur antaŭenigas negativajn stereotipojn kiujn ĝi devintus disŝiri. Pli detale verkis pri tio aktivuloj de la ĉeĥa organizo Trans*parent, forme de malferma letero al la ĉefredaktisto de National Geographic, kiun ni nun alportas al vi en esperanta traduko:
Kara Susan Goldberg,
Ni estas membroj kaj subtenantoj de Trans*parent, neprofitcela organizo strebanta al antaŭenigo de trans-rajtoj en Ĉeĥujo. Nia agado temas pri subteno al necisgenraj homoj, publika konsciigo pri la sistemaj malfacilaĵoj kiujn ili spertas kaj edukado de ĵurnalistoj por helpi al ili paroli pri ĉi tiu temo en pli informita maniero. Kiel vi povas imagi, ni estis ekscititaj kiam ni eksciis ke National Geographic decidis dediĉi tutan numeron al la temo de genro kaj inkludi plurajn rakontojn de necisgenraj infanoj.
Parto de nia ekscitiĝo venis de la fakto ke ĉi tiaj rakontoj nur tre rare aperas en la Ĉeĥaj medioj. Kaj eĉ se ili ja aperas, ili estas sensaciaj, fokusiĝantaj pri la fizikaj flankoj de transiro kaj detaloj de la seksaj vivoj de la koncernatoj. Speciala genra numero de National Geographic en la ĉeĥa estintus ne nur valorega ilo por homoj kiuj strebas klarigi sian genron al familio aŭ amikoj, sed ĝi ankaŭ ebligintus al ni montri brilan pozitivan ekzemplon al ĵurnalistoj kiam ili petos konsilojn de ni.
Bedaŭrinde, ni ne povos fari tion.
La ĉeĥa versio de via januara numero enhavas originalan materialon, kiun oni sen troigo povas kritiki kiel transfoba. Ni supozas ke vi vidis la kovrilon, kiun oni elektis por la numero en nia lando, kaj kvankam ni pensas ke la bildo de necesejaj ŝildoj trosimpligas la temon kaj ignoras ĝian profunde personan esencon, tio estas nur la komenco. Por doni al vi ĝeneralan superrigardon pri la nova kadro, kiun la numero ekhavis, ni dividas niajn notojn en tri partojn.

La usonaj kaj ĉeĥa kovriloj de la revuo.
La redaktista antaŭparolo
La redaktista antaŭparolo, verkita de Tomáš Tureček estas titolita ”Kion vi devus (ne) scii pri la sekso de homoj” kaj komenciĝas per ĉi tiu senzorga ŝerco: ”Ne, ni ne freneziĝis dum bonvenigo de la nova jaro, kvankam eble ŝajnas tiel al vi. Nome, vi tenas en viaj manoj specialan numeron dediĉita al la problemaro de seksa identeco.” (En ambaŭ kazoj, s-ro Tureček uzas la ĉeĥan vorton “pohlaví” kiu priskribas biologian sekson.) Kiel evidentiĝas poste, tio ĉi ne estas nur bonintenca sed malsukcesa provo trovi la ĝustan parolmanieron. Tureček poste klarigas ke la angla vorto ”gender” (esperante ”genro”) havas ”en ĉi tiu kunteksto iom pli vastan signifon, sed ĝi ne estas tute precize tradukebla en la ĉeĥan”. Eĉ se tio estas iugrade vera, tio ne pravigas la uzon de la vorto por biologia sekso anstataŭ ĝi. La vorto ”gender” fakte ekzistas en ĉeĥa literaturo kiel pruntita vorto, sed en la percepto de la ĝenerala publiko ĝi estas konektita kun feminismo, kio eble estas parto de la kialo kial la aŭtoro konsideras ĝin ”soni malbele”. Ekzistas ankaŭ la ĉeĥa vorto ”rod” kiu en multaj kazoj uzeblas kiel ĝia ekvivalento.
Tureček plue parolas pri ”ondo”, kiu eble alvenos al nia lando, kaj ri lasas nin decidi ĉu ĝiaj iniciatintoj celas bonon, ”aŭ ĉu ĉi tiu genra revolucio havas aliajn – multe pli malhelajn – celojn”. Ri ofertas indikilon, memorigante nin ke ”la malakrigo de la plej intimaj konturoj inter individuoj okazas en la sama tempo kiam la Okcidento alfrontas la disfalon de tradicia familio, nacio, religio kaj raso”. Ĉi tio ne estas la unua fojo kiam Tureček esprimas similan zorgon en siaj antaŭparoloj. En januaro 2016, kiam ri parolis pri la rifuĝinta krizo, ri demandis: ”Ĉu ni pretas nur rigardi kiel la reguloj, kiujn ni akceptis nome de kunlaboro kaj bonaj najbarrilatoj, pli kaj pli ofte estas surtretataj?” Monaton post tio, en la februara numero, ri memfide asertas ke ”plejmulto el ni almenaŭ iom konscias pri tio ke la pli malforta sekso estas perceptata alimaniere en islamaj landoj”.
La intervjuo kun fakulo
La dua (kaj samtempe la lasta) signifa ĉeĥa kontribuo al ĉi tiu numero estas la intervjuo kun fakulo sur la paĝoj 20, 22 kaj 24. Ĝi estas verkita de Dana Emingerová, titolita ”Ni proksimiĝas al dekadenco”, kaj prezentas la opiniojn de Jaroslav Zvěřina – psiĥiatro, seksologo kaj ekspolitikisto, kiu iom famiĝis per tio ke ri senhezite komentadas pri ajna temo rilata al homaj sekseco kaj rilatoj. Ri iĝis ŝatata media saĝulo kaj en la pasinteco ri uzis tion por antaŭenigi sian politikan karieron.
Nomi ĉi tiun elekton de fakulo malbona estus granda subtakso. D-ro Zvěřina ne nur ripete konfuzas la terminojn ”seksorientiĝo” kaj ”genra identeco” kaj preskaŭ tute rifuzas la vorton ”genro”, sed ri ankaŭ estas malkaŝa pri siaj konservativaj opinioj kiu ofte transiras la limojn de gejofobio kaj transfobio. Kiel diras s-ro Tureček, ni lasos vin mem juĝi tion. Jen kelkaj citaĵoj:
”En elpensado de diversaj seksoj en la GLATI-komunumo […] nuntempe esprimiĝas popola kreemo, kiu ofte surprizas nin per diversaj neologismoj. Tiuj terminoj ofte esprimas la nekapablon de iliaj ‘inventistoj’ iel difini kaj priskribi siajn seksemajn sentojn. Foje temas pri pura elmontriĝemo, ĉar ju pli ekzotikan stultaĵon iu asertas pri si mem, des pli interesa ri iĝas en la koncernataj minoritataj grupoj.”
”Aperas emo konstrui specialajn necesejojn por ‘transhomoj’. Tio tamen iom kontraŭas mian tutvivan sperton, kiu diras ke eĉ tre interseksaj estaĵoj sentas sin esti aŭ ino aŭ iĉo. Do ekestas demando, kiu volos sindeklari kiel io inter tiuj.”
”La temo de seksumminoritatoj estas tiom alloga por niaj ĉeffluaj ĵurnalistoj ke la prezentado de tiuj ĉi minoritatoj kreas la impreson kvazaŭ ĉiu dua persono estus gejo, lesbo, aŭ almenaŭ transseksulo. Estas triste ke la veraj majoritataj problemoj ne estas en la medioj traktataj tiom multe – ekzemple malkreskanta populareco de geedziĝoj, unugepatraj familioj, sensencaj bataloj por ekhavi infanon post disiĝoj de la gepatroj, aŭ katastrofe malalta naskiĝkvanto.”
”La hodiaŭa postmoderna socio – kun sia relativigo de ĉiu kaj ĉio – alproksimiĝas al sia laŭŝtupa dekadenco per tio ke ĝi preferas minoritatan diversecon kaj subpremas geedzajn kaj familiajn valorojn. Tio certe estas regresa fenomeno. Socio kiu ne estimas sin mem kaj siajn tradiciojn estas praktike sendefenda socio. Eĉ ne parolante pri demografiaj konsekvencoj.”
La respondoj de d-ro Zvěřina certe ne estis surprizaj por la intervjuanto, se ni supozas ke ri almenaŭ iomete antaŭesploris. Sufiĉas nur viziti la oficialan retejon de d-ro Zvěřina, kie troviĝas artikoloj titolitaj ekzemple ”Kial necesas respekti tradiciajn seksrolojn”, ”Inoj kun histerio – bonegaj amantinoj kaj teruraj edzinoj” kaj ”Homo estas aŭ iĉo, aŭ ino, nenio alia”. Ri laŭdas homojn kiuj rezignis pri sia deziro transiri kaj neis sian identecon por apogi la tradician familimodelon. Ni scias de riaj eksaj transgenraj klientoj ke ri instigis ilin fari la samon.
En siaj artikoloj, Zvěřina ankaŭ konstante faras dubindajn asertojn, ekzemple ke ”plejparto de gejoj” ne interesiĝas pri longtempaj rilatoj ĉar tio ne estas parto de ”ilia vivstilo”. Ria terminologio estas plejparte malnoviĝinta, riaj difinoj estas malĝustaj kaj misinformitaj. Malgraŭ tio, la intervjuanto ne ŝajnas esti suprizita pri riaj opinioj; fakte la demandoj mem ŝajnas fonti de simila pensmaniero.
La tradukita materialo
Ni komprenas ke la ĉeĥa versio de National Geographic kutime ne enhavas ĉiujn la artikolojn de la usona versio, sed en ĉi tiuj cirkonstancoj gravas la demando pri kio konkrete estis ellasita. Specife la artikolo titolita ”Helpi al familioj paroli pri genro” estintus ege valora. Ni supozas ke la redaktistoj ne serĉis ajnajn neklinikajn lokajn ĉeĥajn fontojn.
Kelkaj el la rakontoj kiuj ja estis inkluditaj estas bedaŭrinde fuŝitaj per malprecizaj tradukoj kaŭzitaj de indiferenteco pri la temo. Ekzemple en la vortareto de relevantaj vortoj, la vorto ”agender” (”sengenra”) estis anstataŭita de ”asexuál” (”neniseksema”) kaj klarigita kiel priskribo de homo kiu kutime havas nek klaran duuman genron nek intereson pri seksumado. ”Intersex” (”interseksa”) estis tradukita kiel “intersexuál”, dum ”kvira” kaj ”genrokvira” estas menciitaj kiel interŝanĝeblaj terminoj. En la priskribo de bildo montranta diversajn junulojn sur la antaŭa paĝo, ”kvira” estas klarigita kiel ”bugrulo”, ”neduuma” iel iĝas ”ĉiuseksema” kaj ”aliseksema virino” estas tradukita kiel ”normala virino”. La vortoj “transgender” (kiel substantivo) and “transgenderový” (“transgenra”) estas ripete uzataj en la revuo. Diversaj versioj de la frazo ”transgenraj aferoj” estas plurfoje ŝanĝitaj al ”transsekseco”.
Ĉio ĉi ne estas eraro kaŭzita nur per ignoremo. Io, kio devintus esti grava paŝo antaŭen en finfina agnosko de jam malnova realaĵo kiel valida kaj ne patologia, anstataŭe iĝis pamfleto kontraŭ ĝi.
Tomáš Tureček alparolas legantaron kiu estas implicite cisgenra. Riaj necisgenraj legantoj identiĝu kun la misteraj ”fondintoj” de la ondo kiu ŝajne baldaŭ trafos nian hejmlandon kaj alportos dekadencon aŭ eĉ morton de nia socio. Anstataŭ ol honeste kontraŭstari ion kun kio ri ne konsentas per rifuzi partopreni en ĝi, ri preferas subfosi la kernan mesaĝon de la usona versio de revuo kaj supozas ke neniu grava rimarkos tion aŭ ĝeniĝos pri tio. Tio ĉi kongruas kun la ĝenerale malestima maniero en kiu kaj ri kaj d-ro Zvěřina parolas pri trans*homoj, ripete substrekante kiom neglektinda tiu ĉi minoritato estas en nia lando.
Ni tamen kredas ke National Geographic zorgas pri siaj legantoj ekster Usono.
Ni kredas ke National Geographic konscias kiom gravege estas – ĉefe en la nuna politika situacio – respekti kaj protekti bazajn homajn dignojn de tiuj kiuj estas tiom ofte marĝenitaj.
Ni kredas ke National Geographic ne toleros la nehumanan kaj malrespektan manieron en kiu ĝiaj necisgenraj legantoj estis prezentitaj en la ĉeĥa versio de la januara numero.
Dankon pro trovi la tempon por legi nian leteron.
Sincere,
Trans*parent
Se vi volas subteni la letereon aŭ reagi al ĝi, vi povas fari tion laŭ la kontaktinformoj publikigitaj fine de la letero.
Reblogged this on Mon Journal Intime and commented:
Tre bona blogo pri seksa egaleco:
ŜatiŜati
Mi esperas ke vi verkos novan artikolon pri la respondo (aŭ la manko de respondo). Tiu ĉi afero estas tre interesa fronto de la egeleca batalo.
ŜatiŜati
Saluton Egalecen! Estas tre bone, ke ili sendis tiun leteron at National Geographic. Mi tute konsentas, ke oni devas lukti ĉie por la rajtoj de LGBTQ homoj. Margo (Ruth Kevess-Cohen MD Washington DC Usono patrino de transgenra viro)
2017-02-06 12:22 GMT-05:00 Egalecen :
> PK posted: “Antaŭavertoj: transfobio, gejofobio Eble vi jam aŭdis, ke la > prestiĝa revuo National Geographic antaŭnelonge publikigis tutan numeron > dediĉitan al ”genra revolucio”. Multaj homoj konsideras tion interalie paŝo > antaŭen por videbligo kaj valorigo de homoj ” >
ŜatiLiked by 1 persono