Moda revolucio

Antaŭatentigo: morto, priskribo de malfacilegaj labor- kaj vivkondiĉoj

La 24an de aprilo 2013, 1129 homoj mortis en Dako (Bangladeŝo) kiam la 8-etaĝa konstruaĵo “Rana Plaza” kolapsis. Krome, ĉirkaŭ 2500 homoj vundiĝis. Temis pri historie la plej granda akcidento rilata al vestaĵindustrio. Nome, la konstruaĵo enhavis vestaĵfabrikojn, kaj plejparto de la viktimoj estis ties laboristoj. La kaŭzo de la akcidento estis ke la konstruaĵo estis malsekura kaj netaŭga por fabrikoj – tamen, ĝi estis tiel uzata. Krome, malgraŭ tio ke oni sciis pri la eblo de kolapso (jam la antaŭan tagon aperis krevaĵoj en la muroj de la konstruaĵo), la laboristoj estis devigitaj iri al sia laborejo. Tio montras ke prioritatigitaj estas profitoj de firmaoj, kaj ne sekureco de homoj.

Bangladeshi_women_sewing_clothes

Tiaj maltaŭgaj kaj danĝeraj laborkondiĉoj ne estas unikaĵo en bangladeŝaj vestaĵfabrikoj. Tamen, ĉirkaŭ kvar milionoj da homoj laboras en vestaĵindustrio en Bangladeŝo – plejparte junaj virinoj. Ili kutime laboras pli ol 14 horojn ĉiutage kontraŭ tre malaltaj salajroj, ĉar ili ne havas alian eblon: alikaze ili verŝajne entute ne havus laboron. La vestaĵoj, kiujn ili amase kaj rapidege produktas, estas malmultekoste vendataj en butikoj en landoj de la unua mondo. Mi mem loĝas en Eŭropo, kaj multo de la vestaĵoj aĉeteblaj ĉi tie estis produktitaj en tiaj kondiĉoj. Tial mi hodiaŭ ŝatus turni min al aliaj homoj kiuj kiel mi loĝas en la okcidenta mondo kaj kiuj eble tute ne scias kie, fare de kiuj, kaj en kiaj kondiĉoj iliaj vestaĵoj estis kreitaj.

La “Tago de moda revolucio”, kiu okazas ĉiujare la 24an de aprilo, celas per kampanjoj videbligi la problemon de la modindustrio kaj krei konsciiĝon kaj ŝanĝon rilate al ĝi. Okaze de ĉi tiu tago, dediĉu iom da tempo por legi artikolon aŭ spekti dokumentfilm(et)on pri la temo en via denaska lingvo.

Krome, mi ŝatus sugesti al vi kelkajn konsilojn dank’ al kiuj vi kiel konsumanto povas aĉetumi vestaĵojn en manieroj, kiuj ne subtenas la maletikan modindustrion. Povas esti ke kelkajn el la konsiloj vi jam konscie aŭ nekonscie sekvas. (Mi tute komprenas ke pro diversaj kialoj, la listigitaj ebloj ne estas alireblaj por ĉiuj.)

  • Brokantaĵoj – aĉetumante en tiel nomataj “duamanaj” vendejoj, vi ofte povas trovi ekzakte la samajn vestaĵojn kiel en la ĉeffluaj butikoj, sed kontraŭ ono de ilia origina prezo. Samtempe, vi eble povas trovi tie pli originalajn pecojn, ekzemple en la stilo “retro”, kiuj ne aĉeteblas en kutimaj vendejoj. Krome, ekzistas brokantaĵvendejoj kiuj donacas sian profiton al bonaj celoj – aĉetumante tie vi faras duoblan bonon ĉar vi ne nur malsubtenas la ekspluatan modindustrion, sed eĉ anstataŭe per via mono subtenas bonajn kaŭzojn.
  • Interŝanĝo – por ekhavi brokantajn vestaĵojn, foje entute ne necesas elspezi monon. Vi povas organizi vestaĵinterŝanĝon kun grupo de amikoj aŭ eĉ kun nekonatuloj kiujn vi invitas per sociaj retoj. Vi povas okazigi tian interŝanĝon eĉ en malpli formala maniero: ekzemple foje se iu amiko laŭdas iun mian vestaĵpecon kiu ne estas aparte kara al mi, mi spontane donacas ĝin al ri. Do anstataŭ forĵeti tion kion vi ne plu kutimas porti, ofertu ĝin al aliuloj – ili ĝojos!
  • Minimumisma vivstilo – Ĉu vi entute bezonas aĉeti novajn vestaĵojn? Povas esti ke se vi vere pripensas tiun demandon, vi malkovros ke la respondo estas ne. La rapida modindustrio strebas konvinki nin ke por esti feliĉaj ni devas aĉeti novajn pecojn ĉiumonate aŭ ĉiusemajne. Sed se vi rezistas tiun propagandon, vi vidos ke pli praktike estas havi nur kelkajn belajn, komfortajn, bonkvalitajn pecojn, aĉetante novajn nur kiam necesas anstataŭigi iun el la malnovaj – tio povas esti malpli ofte ol unufoje jare! Tio ŝparas ne nur vian tempon kaj monon, sed ankaŭ la medion, kaj ebligas ke vi investu viajn rimedojn en pli daŭripova maniero.
  • Etikaj firmaoj – ekzistas pli kaj pli da firmaoj kiuj estas konsciaj pri la problemo de la nuntempa modindustrio kaj dediĉitaj al ĝia ŝanĝo. La plej mojosaj el tiaj firmaoj zorgas ne nur pri bonaj kondiĉoj por la laboristoj, sed ankaŭ ekzemple pri la medio kaj pri bestaj rajtoj. La malavantaĝo estas ke en tiaj firmaoj, la vestaĵoj povas esti pli kostaj ol en la neetikaj butikoj (la prezdiferenco estas ke la laboristoj ricevas pli bonajn salajron kaj laborkondiĉojn, kaj tio kostas monon). Tio signifas ke tiaj produktoj ne estas alireblaj por ĉiuj.
  • Lokaj firmaetoj – eĉ firmaoj kiuj ne estas eksplicite dediĉitaj al alternativa modproduktado povas havi tiun efikon. Se vi scias pri iuj kiuj kreas vestaĵojn loke kaj malgrandskale, povas esti bona ideo subteni ilin anstataŭ la grandegaj internaciaj markoj.
  • Veganaj vestaĵoj – La Tago de moda revolucio estis kreita por memorigi pri la sufero kaj morto de homoj laborantaj en la modindustrio. Tamen, ni ne forgesu ke la sama industrio suferigas kaj mortigas ankaŭ bestojn. La du aferoj estas eĉ rilataj: ekzemple la ĥemiaĵoj kiujn oni uzas por prilabori bestan haŭton por krei ledon estas tre danĝeraj por la homoj kiuj laboras kun ili, kaŭzante kanceron kaj aliajn malsanojn. Tial, se vi povas, estas konsilinde eviti aĉeti vestaĵojn kreitajn ekspluatante bestojn.

Necesas tamen konscii, ke krom ne subteni la nunan ekspluatan sistemon (per konsumi modon etike, ekzemple laŭ la supraj konsiloj) ni devas ankaŭ strebi forigi ĝin entute kaj anstataŭi ĝin per alia, pli justa kaj daŭripova sistemo. Tial necesas videbligo kaj politika agado (ekzemple krei premon al la firmaoj, leĝe malpermesi tian ekspluatadon kaj certiĝi ke la leĝo estas aplikata). Por scii pli, vi povas viziti ekzemple la oficialan retejon de la kampanjo Moda revolucio en la angla.

Kiuj estas viaj modaj kutimoj? Ĉu vi scias aŭ eĉ interesiĝas pri tio de kie venas viaj vestaĵoj? Ĉu vi havas iujn kromajn konsilojn pri kiel praktiki etikan modon? Kundividu ilin en la komentoj!

2 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, aktuale, edukado, ĉiutaga vivo

2 respondoj al “Moda revolucio

  1. NudistoEsperantisto

    Mi ne komprenas kiel oni povis forgesi la plej evidentan sugeston: ni fariĝu nudistoj!

    Mi ne mokas vin, mi vere pensas ke tio estas bona sugesto, se oni akceptas forpeli siajn antaŭjuĝojn.

    La nudisma vivostilo estas ŝparema kaj tre oportuna kaj saniga (mense kaj korpe) en somero. Dum vintro oni povas vesti sin normale kaj apliki la aliajn sugestojn.

    Ŝati

  2. Mi ofte konsideras etikon kiam mi aĉetas manĝaĵojn, poŝtelefonojn kaj lignaĵojn sed ne kiam mi aĉetas vestaĵojn. Mi aĉetas novajn vestaĵojn ankaŭ por remomrigi min mem kaj la mondon, ke mi estas inda persono, kiu meritas bonaĵojn. Vestaĵoj estas speciale bonaj helpiloj por tio, ĉar oni portas tiujn senĉese. Se mi komencus pensi pri aliaj homoj kiam mi aĉetas vestaĵojn, tia bona efiko estus malpli granda. Do, iel mi preferas ne scikoni la etikajn problemojn. Mi esperas ke leĝoj (aŭ la laboristoj mem) malebligos tiajn malbonajn laborkondiĉojn.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s