‘Gaslampumado’ – kio ĝi estas kaj kiel batali ĝin?

Ĉi tiu artikolo uzas la neoficialajn pronomon ‘ri’ kaj sufikson ‘-iĉ’. Antaŭavertoj: manipulado, misuzado, diskutado de mensmalsanoj.

‘Gaslighting’ (ĉiposte nomata gaslampumado) estas strategio celanta miskredigi kaj manipuli homojn per levi dubojn pri ties propraj memoroj, perceptoj, kaj personeco. Per multaj el tiuj subtilaj sugestoj, la uzanto de tiu tekniko povas havi la viktimon sub plena regado, kreante iun fikcian version de la realeco, kiu pli kongruas por ri. En ĉi tiu artikolo mi klarigos specife, kiel gaslampumado funkcias, kaj donos konsilojn por rekoni kaj kontraŭbatali ĝin en via propra vivo.

Gaslight-2

Unue ni parolu rapide pri etimologio. La nomo venas de teatraĵo de la jaro 1938 Gas Light (‘gaslampo’), en kiu la ĉefrolulo manipulas sian edzinon. Li strebas konvinki ŝin, ke ŝi estas freneza kaj delira, per sugesti, ke ŝi imagas diversajn aferojn, kiuj fakte reale okazas. La ŝlosila parto de la teatraĵo estas kiam la edziĉo serĉas trezoron en la mansardo de la domo, kaj pro tio la gaslampoj en la aliaj partoj de la domo malpli lumiĝas. La edzino rimarkigas pri la ŝanĝo, sed la edziĉo insistas, ke ŝi imagas tion.

Kaj nun mi prezentos kvin agmanierojn de tipa gaslampumanto. Tiuj strategioj ofte ne estas tute klare videblaj, kaj pro tio ili estas tre efikaj.

1. Ri mensogas kaj miskredigas

Ofte ni havas tre simplan koncepton de mensogado: aŭ vi scias ke tio estas malvero, aŭ vi kredas ĝin. Sed mensogado, eĉ kiam la aŭskultanto scias, ke tio ne povas esti vero, havas malpozitivajn efikojn. La gaslampumanto ne celas rekte konvinki la viktimon pri la mensogo, sed ĝenerale dubigi. Se la viktimo restas en tiu spaco de dubado inter sia realeco kaj la mensogoj de alia homo, ri estas facile regebla de la gaslampumanto. Krome, la gaslampumanto povas akulumi la mensogojn kaj krei tute novan ‘realecon’, kaj uzi ĝin por insisti, ke la viktimo estas ‘freneza’. Eĉ se la viktimo malakceptas tiun realecon, ri ofte ne havas la povon por sufiĉe kontraŭstari la ‘version de la vero’ de la gaslampumanto.

2. Ri enmiksas ankaŭ pozitivajn diraĵojn

En okazoj de misuzado la gaslampumanto ofte estas parenco, amiko, aŭ amanto. Tial tiu homo devas almenaŭ ŝajnigi, ke ri ŝatas la viktimon. Per amvortoj, laŭdoj kaj tiel plu, ri pensigas al la viktimo, ke ri ne povas esti malbona homo. Tio signifas ke riaj bonaj agoj fariĝas batalilo, kiu iel ‘pruvas’ rian bonecon.

3. Ri reĵetas la proprajn problemojn

Se la gaslampumanto estas ekzemple droguzanto, alkoholdependulo, aŭ amperfidanto, ri asertos, ke la viktimo estas tiuj aferoj. Tiel ri igas, ke la viktimo devas defendi sin mem, kaj fokusiĝos pri si kaj ne la gaslampumanto.

4. Ri kreas aliancojn kontraŭ la viktimo

Ne nur la viktimon trompas la gaslampumanto, sed ankaŭ riajn proksimajn konatojn. Ri prezentas la falsan ‘realecon’ al tiuj homoj, tiel ke nur la viktimo kredas la veran realon. Tiel ri izolas la viktimon, kaj en okazoj de bezono ri povas uzi la aliajn por subteni sian misuzadon. En gravaj okazoj povas ekzemple okazi, ke kunlabore kun aliaj la gaslampumanto puŝas la viktimon al eĉ pli terura situacio. Ekzemple, ri malrajtigas al la viktimo foriri de la domo, ‘por ria propra sekureco’.

5. Ri asertas, ke ĉiuj aliaj mensogas

Per diri, ke ĉiuj aliaj en la vivo de la viktimo estas mensogistoj, la gaslampumanto plie aldonas dubojn al ties mondo. Tio estas tiel aŭdaca strategio, ke multaj homoj pensas, ke tio devas esti vero. Tiel la gaslampumanto fariĝas la ‘nura prava’ homo, kiu ne mensogas, kaj tiel ekhavas eĉ pli fortan regadon de la mensa realeco de la viktimo.

Tamen, indas mencii gaslampumado ne nepre ĉiam okazas kadre de tia misuza situacio. Homoj aplikas tiujn teknikojn ofte en la ĝenerala vivo, se ili ekzemple volas ‘pruvi’ ke ili estas pravaj pri io, aŭ foje ĉar ili ne scias, ke tio estas manipula taktiko. Simple, la teknikoj estas pli subtile uzataj. Verŝajne vi mem havas sperton, ke vi diras ion, kion vi scias esti vera, kaj la alia homo forte neas la verecon.

Do kiel kontraŭbatali gaslampumadon?

Unue, oni devas rekoni ĝin. Pro la dubigado kerna al gaslampumado, estas ofte malfacile konscii pri tio. Sed, se vi sentas vin ofte nervoza kaj malsana ĉirkaŭ iu, kvazaŭ tiu strebas ‘reverki’ vian realecon, tio estas granda indiko. Simile, se vi konstante sentas, ke vi dubas viajn intuiciojn, kaj ke via vivo estas ekster via regado, tio ankaŭ estas indiko. Kaj ju pli longe vi sentas vin tiel, des pli verŝajne estas, ke tio realiĝos.

Kiam vi ekkonscias pri gaslampumado, kaj povas racie konstati, kio ĝuste okazis, ĝi jam perdas multe de ĝia forto. Tamen, por ripari la damaĝon de la cerblavado, oni devas aktive agi. Necesas restarigi la kredon je propra intuicio, fidante ĝin ĉiufoje kiam la gaslampumanto provas ĝin miskredigi. Krome, oni trovu subtenreton el homoj, kiujn la gaslampumanto ne povas regi. Foje, oni simple bezonas iun, kiu diros ‘Ne, vi ne estas freneza, tio ne estas nur via imago’.

Fine, povas esti, ke oni devas forigi la gaslampumanton de sia vivo. Estas ofte triste konstati, ke iu amiko aŭ amanto kreas pli da doloro ol ĝuo en la vivo, sed por la propra bonfarto ofte necesas, ke oni adiaŭu tiun homon por ĉiam. Pro la manipulado multaj viktimoj sentas sin kulpaj pro tio, kaj strebas iel pluhavi la gaslampumanton en la vivo. Tamen, oni devas esti tre atentema, ke la gaslampumanto ne iom-post-iom restarigas la manipuladon en la rilato.

Gaslampumado estas pli konata problemo nun ol antaŭe, kio multe helpas, ĉar nun viktimoj povas pli facile konstati pri ĝi kaj kontraŭbatali ĝin. Iuj eĉ komencis apliki la koncepton al politiko, ekzemple dirante ke Donald Trump ‘gaslampumas Usonon’ per mensogoj. Tamen estas debatate, ĉu oni povas apliki la koncepton tiel al institucia nivelo, ĉar kutime temas nur pri personaj interrilatoj.

Mi esperas, ke ĉi tiu artikolo estis utila por vi, kaj ke vi povos apliki la ideojn por kontraŭi gaslampumantojn en via vivo. Kaj se vi sentas, ke tio okazas al vi, ne forgesu serĉi helpon de aliaj.

 

Fontoj uzitaj

Vikipedia artikolo: https://en.wikipedia.org/wiki/Gaslighting

11 Signs of Gaslighting in a Relationship: https://www.psychologytoday.com/blog/here-there-and-everywhere/201701/11-signs-gaslighting-in-relationship

Gaslighting For Dummies: How to Deal With It: http://newscult.com/gaslighting-for-dummies-how-to-deal-with-it/

Komenti

Enarkivita sub edukado

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s