Muziko kaj Genra Egaleco en Esperantujo

Ĉi tiu artikolo uzas la neoficalan sufikson -iĉ. Ĝi funkcias kiel la virgenra malo de la sufikso -in. Tiel la vortoj ‘ino’ kaj ‘iĉo’ egalas al ‘virino’ kaj ‘viro’ en fundamenta Esperanto.

Ĝenerale kiam oni parolas pri Esperanta kulturo, oni laŭdas la verdajn muzikistojn kiel bona ekzemplo de ĝia riĉeco. Sed, laŭ Cristina Monica kaj Ariel Bonkorpa, endas levi la temon de seksismo kaj malegaleco ene de tiu sceno. La ĉefa parto de ĉi tiu artikolo estas de Cristina kiel gastkontribuanto, kun aldonaj komentoj de Ariel (antaŭe konata kiel Rolando).

Cristina

Kiom da muzikistinoj koncertis dum via lasta kongreso? Kaj kiom da ili ludis sole?

Mi ne partoprenas ĉiujn kongresojn kaj certe ne konas ĉiujn muzikistinojn en Esperantujo. Tamen, eble vi havas la saman percepton kiel mi: estas ege malmulte da koncertoj fare de inoj. Dum lasta JES estis unuopaj koncertoj de tri iĉoj (Kimo, i.d.c. kaj Jonny M), unu miksita grupo (La Perdita Generacio) kaj de unu ina duopo (ĴeLe).

oHi-mizNtNY

ĴeLe koncertante dum IJK 2016. Foto de Ivo Miesen.

Por iom superrigardi la situacion ni unue ekzamenu la esperantistan muzikistaron.

Mi volis kompari la koncertajn programojn de la lastaj renkontiĝoj ĉar tiuj pli bone montrus, kiuj muzikistinoj vere estas aktivaj, sed plejfoje ili ne plu estas troveblaj en Interreto. Pro tio mi rigardis la katalogon de la eldonejo Vinilkosmo kaj provis nombri la artistojn laŭgenre. Iuj sciigoj: mia metodo ne estas ekzakta, sed mi nur intencis montri ĝeneralajn tendencojn. Tial mi ne nombris kompilojn por ne tro konfuzi la statistikojn. Krome, mi ne povas esti 100%-e certa pri la genro de ĉiu unuopa artisto. Mi metis artistojn en la kategoriojn de ‘ina’ kaj ‘iĉa’ surbaze de personaj nomoj kaj pronomoj en la enkoduko ĉe la retpaĝo. Tio kompreneble mismarkas neduumajn homojn, sed mankas sufiĉe detala datumbazo por fari tiom precizan studon.

Do, nun miaj eltrovoj. Troviĝis multe da unuopaj muzikistiĉoj (laŭ mia nombrado 21) kaj nur-iĉajn grupojn (18). Kompare al tio mi nur trovis kvin unuopajn muzikistinojn: Carina, la filino de la konata duopo Ĵomart kaj Nataŝa, Emily Barlaston el Anglio, Nikolin’ el Belgio, Alberta Casey el Usono (kiu mortis en la jaro 2003), kaj Vera Jordan el Brazilio (kiu mortis en la jaro 2006). Eĉ se tio estas malalta takso, komparate kun la nombro de la unuope ludantaj iĉoj la diferenco esta facile videbla. Mi ankaŭ rimarkigas, ke aparte de Carina, mi ne aŭdis pri iu de tiuj kantistinoj. Kunar Fischer notis en la jaro 2000, ke estas malmulte da verkaĵoj kaj publikaĵoj pri Esperanta muziko. Ŝajnas al mi ke tio daŭre ĝustas, aparte se ni parolas pri inaj muzikistoj. La plejparto de muzikistinoj en Esperantujo ludas en miksitaj grupoj aŭ duopoj (tiuj entute kalkuliĝis je 10 en Vinikosmo). Malofte ni trovas en Esperantujo plen-inan grupon kiel la duopo ĴeLe aŭ 42, la grupo de la fratinoj Hanne kaj Helen Geyer el Germanio (ambaŭ ne vendas diskojn ĉe Vinilkosmo).

Do, kial ni trovas tiom malmulte da virinoj sursceneje? La diferenco fakte estas grava, ĉar en danckursoj, komuna muzikumado, aŭ internaciaj vesperoj multe da inoj ĉeestas, do ne temas pri tio, ke inoj ne interesiĝas pri muziko.

Necesas diri, ke tiu divido inter artistoj kaj artĝuantoj ankaŭ videblas ekster Esperantio. Ĝi estas signo, ke muziko estas genre dividita spaco. Jam en la 1800aj jaroj verkistoj skribis pri tio, kiujn instrumentojn virinoj ludu kaj kiujn ne. Laŭ Karl Heinrich Heydenreich, piano kaj harpo ludataj de virinoj estas akcepteblaj, sed violono aŭ orgeno “ne konvenas al la graco de la ina genro”. Kvankam tio jam ŝanĝiĝis, daŭre ekzistas la genra divido en muziko, ne nur de instrumentoj (kiom da famaj drumistinoj vi konas?) sed ankaŭ de ĝenroj (ankaŭ en Esperantujo – mi fakte ne trovis iun ajn inon ĉe la kategorioj hiphopo aŭ hardkoro).

Alia afero, kiun mi ŝatus mencii estas kion mi nomas “spertulismo”. En pluraj fakoj ni klare vidas distingon: inoj okupiĝas pri la ĉiutaga, malprofesia ekzercado de tiu fako, kaj iĉoj praktikas ĝin aŭ ekster la ĉiutaga vivo aŭ kadre de profesia, pagata laboro. Bona ekzemplo estas kuirado. En multaj hejmoj la ino plej ofte kuiras por la familio, tamen plej multe da profesiaj kuiristoj estas iĉoj. Al mi ŝajnas ke tiel oni ankaŭ povus doni kialon al la fakto ke estas manko de virinoj sursceneje, sed abundo kiam oni “malprofesie” faras muzikon en Esperanto-aranĝo.

Gravas diri ke aliaj marĝenigitaj grupoj ofte ne estas reprezentitaj en la muzika sceno de Esperantujo. Kiom de nigraj homoj aŭ neblankaj troveblas sursceneje? Kaj se ili ludas muzikon, kiel oni vendas tion? Ĉu ili estas ekzotikigitaj? Krome, kiom da GLATaj homoj aŭ handikapuloj vi vidas en tiu areno?

Ĉiuj scias, ke muziko ne nur estas por amuziĝi. Certe iam vi aŭskultis kanton kaj pensis: “Jes, tiu pravas!”. La teksto eble donis al vi inspiron, eble kortuŝis vin. Muziko difinas parton de la ĝenerala diskurso por homaj socioj. Se ekzemple estas multe da seksismaj tekstoj, tio povas normaligi tiajn pensmanierojn. Ju pli da muzikistinoj ni invitas surscenejen, des pli ili povos influi la diskurson. Kaj tio laŭ mi ege gravas.

Cristina Monica loĝas en Berlino, kie ŝi diplomiĝas pri Afrikaj, Aziaj, kaj Genraj Studoj. Homoj ofte ne komprenas, kion tio signifas, do alivorte ŝi studas politikon, postkoloniismon, kaj genron. Krom ŝia studado ŝi verkas fikciaĵojn kaj nefikciaĵojn, kutime pri genraj kaj homrajtaj temoj.

Ariel

Min interesas ankaŭ kiel oni traktas virinajn muzikistojn. Kiam mi pensas pri inaj muzikistoj en Esperantujo, mi tuj pensas pri Manakeno. Ŝi famiĝis dum kelka tempo pro siaj videoblogoj, kaj la kanto kaj muzikvideo ‘Glimanta Kiel Oro’. En la video, Manakeno ŝminkas sin, okulumas allogece al la kamerao, kaj kun haŭto ŝmirita per glimaĵo kantas pri amo.

La reago al tiu video, kompare kun ekzemple la videoj de Martin kaj la Talpoj aŭ i.d.c., fokusiĝas multe pli pri aspektoj ol la kvalito mem. Homoj traktas ŝin malpli serioze kiel artisto, komentante ke ŝi estas tre bela. Ili eĉ faras tion ĉe ŝiaj videoblogoj, kie tute ne temas pri iu alloga prezentaĵo.

Tian konduton mi ofte vidas en Esperantujo, ĉu ĉe muzikistoj aŭ aliloke. Estas la ‘seriozaj’ kontribuantoj al Esperanta kulturo, kiuj foje estas inaj, sed grandplejparte iĉaj, kaj estas la objektigitaj Esperantistinoj, laŭdataj surbaze de ilia beleco kaj ne ilia talento. Tial preskaŭ nur iĉaj Esperantistoj estas menciitaj kiel gravaj kontribuantoj al Esperanta muziko, literaturo, eventaranĝado ktp., kaj kiam virinoj ricevas la lumon, ĝi ofte estas kondiĉe ke ili estas belaj kaj bonkondutaj.

Advertisements

Komenti

Enarkivita sub analizo, muziko

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s