Kvin virinaj verkistoj de Esperantujo, kiujn ni rekomendas

Unua_libro_plLa 26an de Julio estas la datreveno de la aperigo de la Unua Libro, la libro konsiderata la komenco de la lingvo Esperanto. Estas taŭge, laŭ mi, ke la verda lingvo enkondukiĝis per libro, ĉar Esperanto havas gravan literaturan historion. Mi estis inspirita de la okazo verki iom pri virinaj aŭtoroj en Esperantujo, kiuj bedaŭrinde estas malmultaj kaj ofte ignorataj.

Ĉi tie mi listigas kvin verkistinojn, kune kun iuj verkoj rekomendindaj de ili. Kie eblas legi interrete, mi donis ligilojn, kaj alie mi donis ligilojn al interretaj vendejoj.

Marjorie BoultonMarjorie_Boulton_1997

Marjorie Boulton estas kvazaŭ deviga sur ĉi tia listo. La eminenta angla aŭtorino estas unu el la plej aktivaj aŭtoroj en la lingvo, aperiganta poeziaĵojn, dramojn, kaj eseojn ekde 1955. Mi ne povas esperi profundiĝi pri ŝia verkaro en ĉi tiu artikolo, sen jen kelkaj ŝiaj verkoj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konatiĝis kun ŝia talento.

Finfine

Boulton havas eksterordinaran kapablon kun la verda lingvo. En ŝiaj lertaj manoj, ĝi tuj fariĝas lingvo de plej profunda amo, de flustritaj dolĉecoj kaj ĝismorta pasio. La poemo Finfine estas brila ekzemplo de tio:

altestimata, ĉu se mi unue
mortos, vi venos en la lasta horo
kaj min brakprenos, por ke mi malfrue
feliĉu milde apud via koro?

Ĉu vi permesos, kiam lasta spiro
forflugos, brule sekos mia haŭto,
ke mi vin kisu, ne plu pro deziro,
sed kiel lasta preĝo, lasta laŭdo?

Miraklo sur la kompatema brusto
povos okazi, tute senintence:
vi eble revivigos min kurace.

Se ne, vi povos diri dum la flustro,
kion vi faros poste, kondolence:
“Ŝi estas morta … sed ŝi mortis pace …”

Okuloj

En la novelaro Okuloj, Boulton prezentas frandindan kolektaĵon de rakontoj, kie virinoj ludas la ĉefrolon. En multaj klasikaĵoj kaj de Esperantujo kaj de la ekstera mondo, estas la viriĉa sinteno kaj psikologio, kiuj estas centrigitaj. Sed en Okuloj, Boulton ŝovas la kutiman ŝablonon al la vidpunkto de la protagonistinoj, ofte kun amuzaj kaj pensigaj supernaturaj elementoj. Ekzemple en Tiel, kiel ĝi ne okazis, Boulton rekadrigas la rakonton pri la perfido de Eva en la ĝardeno edena. En ŝia versio, Eva estas la fokuso de la rakonto, kaj havas interesan kaj profundan parolon kun Dio pri la malbonaj trajtoj de la homaro, kiuj restas en ĉi tiu rakonto nur teoriaj ideoj de eksperimentema Dio.

Spomenka_ŝtimec.jpg

Spomenka Štimec

La romano Ombro sur interna pejzaĝo estas unika en la kampo de verda literaturo. Multaj romanoj kaj noveloj enhavas Esperanton kiel elementon de la rakonto, sed nenie alie ĝi estas tiel lerte enplektita kiel en ĉi tiu verko. Ombro estas la aŭtobiografia rakonto de la disiĝo de du Esperantistaj geamantoj, kaj la profundaj postsekvoj de tia disiĝo en mallarĝa komunumo kiel la nia. En ĝi, Štimec emociplene kaj grandskale traktas la temojn de amo, identeco, klaso, kaj kulturo, specife kiel tiuj aferoj kaĉe kirliĝas ĉe internaciaj paroj. Ŝi ankaŭ prezentas ĉarman rigardon en la vivon de Esperantistoj dum la epoko antaŭ retpoŝto kaj Facebook, ekz. montrante, kiel ŝi avide atendis leterojn de plumamikoj, kiujn ŝi nur revidos ĉe la venonta kongreso.

Éva Tófalvitofalvi

Alia romano, kiu kunmiksas Esperanton kun la ‘normala mondo’ estas Kiuj semas plorante… de Éva Tófalvi, verkita kun sia edziĉo, Oldřich Kníchal. Ĝi temas pri faŝismo en centra Eŭropo antaŭ la dua mondmilito, sed malkiel la plejparto de tiaj romanoj, la ĉefrolulo mem estas faŝisto, kaj li estas taskigita aliĝi al la Esperanta movado por informi pri la verduloj al la sekreta polico.

Tiu kontrasto inter la leganto kaj la ĉefrolulo estas genia tekniko, kiu levas la rakonton al unika nivelo en Esperanta literaturo. Kvankam iuj recenzistoj kritikis la malsimpatian ‘tutnigrecon’ de la ĉefrolulo, kaj fojajn lingverarojn, ĝi estis ĝenerale laŭdita, kaj krome gajnis premion en la Belartaj Konkursoj en 1980. Éva ankaŭ plukis premiojn en la Belartaj Konkursoj per siaj du eseoj Pri homoj kaj verkoj kaj Eseoj pri la Esperanto-kulturo.

Anna LöwensteinAnna_Löwenstein_2016-04-30

La ŝtona urbo estas ofte citita kiel ekzemplo de elstara literaturo en Esperanto. Ĝi estas historia romano, kiu traktas la vivon de juna britia tribano, kiu estas kaptita de la Romia imperio kaj devas servi kiel sklavo en ‘la ŝtona urbo’, t.e. Romo. Ofte tiuj historiaj romanoj traktas la vivojn de eminentuloj, ignorantaj la ‘malgravajn’ homojn, kiuj ofte estas ignorataj en nia propra epoko. La ŝtona urbo lerte kaj detale rakontas la vivon de la sklavino, profitante de ŝia fremdeco en Romo por prezenti la urbon kiel stranga, nenatura loko, kaj por ĵeti lumon sur la ŝanĝoj okazantaj en tiu periodo, ekz. la populariĝo de kristanismo.

Löwenstein krome verkis Morto de artisto, alia libro temanta pri sklavo en Romo, kaj estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001.

Eli UrbanováEli_Urbanová

Eli Urbanová estis unu el la fondintoj de Internacia Verkista Asocio en 1956, kaj krome ŝi multe verkis, instruis Esperanton, kaj inter 1986 kaj 1995 estis Akademiano. Ŝi forpasis en 2012, sed restos neforgesata pro ŝiaj kontribuoj al Esperanta literaturo.

Nur Tri Kolorojn

En ŝia unua poemaro, Urbanová uzas la metaforon de pentrado per karbo por ilustri la bildojn en siaj poemoj. Per lerta lingvuzo ŝi traktas la temojn de amo kaj pasio, miksante per diversaj medioj, ekz. fabelaj scenoj kaj maristaj kantoj. Mi prezentas ĉisube la enkondukan poemon de Nur Tri Kolorojn, kiu bone montras la etoson de la verko:

Dum la ceteraj sin koncentris
por miksi farbon kun la farbo,
mi miajn bildojn simple pentris;
ja mi surmetis per la karbo
nigretan, nigran kaj nigregan.

Plena paletro min konsternis.
Kreante scenojn fantaziajn
mi ĉiam ree uzi lernis
nur tri kolorojn kaj ne pliajn:
Nigretan, nigran kaj nigregan.

Enue! Krios la unuaj
kaj la aliaj eĉ: Funebre!
Mi tamen trovas superfluaj
mil ilojn; mi tro taksas eble
nigretan, nigran kaj nigregan.

Se luksan kadron bunt’ aspiras,
je ligno vokas skizo sobra.
Mi tre sincere tion diras!
Preferis mi laŭ gusto propra
nigretan, nigran kaj nigregan.

Hetajro Dancas

Same kiel Ombro sur interna pejzaĝoHetajro Dancas estas aŭtobiografia romano, kiu montras tre intimajn aspektojn de la vivo de la aŭtoro. Ne nur Urbanová transdonas al la leganto informojn pri sia ama kaj erotika vivo, ŝi donas fenestron al la Esperanta movado dum la 20a jarcento kaj ĝiaj ĉeffiguroj.

Laŭ recenzo de István Ertl, “la aŭtorino ne hezitas nudigi sian animon, kaj foje sian korpon, antaŭ niaj okuloj … ŝi nin regalas ankaŭ per impresaj portretoj de esperantistoj famaj aŭ nekonataj”. Denove temas pri verko, kiu ravas per la balanco inter Esperanto kaj la buntaj vivoj de ĝiaj uzantoj.

 

Mi esperas, ke ĉi tiu listo instigos al vi entrepreni legadon de Esperanta literaturo, se vi ne jam komencis. Eble ankaŭ interesos vin nia artikolo pri Marta, romano kiun iuj nomas la ‘unua feminisma romano en Esperanto’. Ĝuu la legadon!

Advertisements

5 komentoj

Enarkivita sub literaturo

5 respondoj al “Kvin virinaj verkistoj de Esperantujo, kiujn ni rekomendas

  1. El kio vi konkludas, ke »virinaj aŭtoroj en Esperantujo […] bedaŭrinde estas […] ofte ignorataj«? Ĉu serioza analizo aŭ tipe okcidenta feminisma pretendo?

    Ŝato

    • PK

      Mi ne certas kiel respondi. Rigardu nur kia estas la procentajxo de virinaj auxtoroj inter ekzemple la premiitoj de la belartaj konkursoj, en la baza legolisto, en akademio literatura de esperanto, ktp.

      Ŝato

  2. La foto de Ana Lᴏ̈ᴡᴇɴsᴛᴇɪɴ estas CC-BY-SA Aleks Aɴᴅʀᴇ 2016-04-30. 🙂

    Ŝato

    • Do mi faris tiel, ke se vi klakas sur ĉiu bildo, ĝi ligiĝas al la fonto. Sed eble tio estas malbona atribuo. Mi devas lerni kiel plej bone fari tion.

      Ŝato

      • Kiam mi tra-foliumas la du volumojn de »Trezoro – La Esperanta novelarto 1887 – 1986« mi trovas 85 virajn kaj 15 inajn aŭtorojn. Ĉu tio pruvas ian ignoradon de virinoj fare de …? Ĉu eblas, ke en Esperantujo ankoraŭ pli multaj viraj ol inaj aŭtoroj skribas? Ĉu aŭ oni serĉas novan pruvon, ke Esperanto ne akceptus ĝenerale virinojn?!

        Ĉu vi aŭdis de iu, ke verkistino skribas Esperante jam jarojn, sed neniu pretas publikigi ŝiajn verkojn? Eĉ se jes: Ĉu vi(!) povus prijuĝi, ĉu ŝia verko estas publikiginda?

        Mi pretendas, ke la Eo-movado malice subpremas la nigrajn aŭtorojn, ĉar mi konas nur tre malmultajn negrojn, kiuj publikigas en Esperantujo. Kie estas la verkoj de hermafroditaj verkistoj? Kial mi aŭdas nur malmulte de samseksemaj aŭtoroj? Oni povas vidi diskriminacion malantaŭ ĉia angulo, kiam oni volas trovi tion.

        Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s